Georges Ribemont-Dessaignes

franca verkisto

Georges Ribemont-Dessaignes (naskiĝis la 19-an de junio 1884 en Montpeliero, mortis la 9-an de julio 1974, 90-jara, en Saint-Jeannet) estis franca verkisto, poeto, dramisto kaj pentristo. Ĉirkaŭ 1915, kun Marcel Duchamp kaj Francis Picabia, li estis unu el la antaŭuloj en Parizo de la spirito, kiun en 1916 en Zuriko Tristan Tzara nomis "Dada". Ekde 1920 li partoprenis en ĉiuj aktivadoj de la movado kaj oni diros pri li, ke li tiam verkis "la solan dadanan teatron, la solan dadanan muzikon", anticipante en ĉi tiuj du kampoj la postajn evoluojn de la temoj de la absurdo kaj rimedo al la hazardo. Tiam proksima al la superrealistoj, li rompis kun André Breton en 1929 kaj aliĝis al literaturo revuo Le Grand Jeu. En 1934 honoriĝis per la dua literatura premio Deux Magots, prononco [dø maGO], pro lia romano Monsieur Jean ou l'Amour absolu ("sinjoro Johano aŭ la absoluta amo"). Post la dua mondmilito, li produktis literaturajn antaŭparolojn kaj restis malproksime de Parizo.

Georges Ribemont-Dessaignes
Persona informo
Naskonomo Georges Victor Jules Léon Ribemont-Dessaignes
Naskiĝo 19-an de junio 1884 (1884-06-19)
en Monpeljero
Morto 9-an de julio 1974 (1974-07-09) (90-jaraĝa)
en Saint-Jeannet
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Alban Ribemont-Dessaignes vd
Profesio
Okupo verkisto • pentristo • poeto • arthistoriisto • dramaturgoscenaristotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr