Robert Delaunay

Robert DELAUNAY (naskiĝis la  12-an de aprilo 1885(nun 1885-04-12) en la 16-a arondismento de Parizo, mortis la 25-an de oktobro 1941 en Montpellier) estis franca pentristo. Kun sia edzino Sonia Delaunay kaj kelkaj aliaj, li estis la fondinto kaj ĉefa aganto de orfeisma arta movado, branĉo de kubismo kaj grava avangarda movado en la frua 20-a jarcento. Liaj laboroj pri koloro devenis de pluraj teorioj de la "leĝo de simultana kontrasto de koloroj", formulitaj de Michel-Eugène Chevreul. Per laboro fokusita al aranĝo de koloroj sur la kanvaso, li serĉis pentran harmonion.

Robert Delaunay
Robert Delaunay, memportreto, 1905-1906
Robert Delaunay, memportreto, 1905-1906
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1885 (1885-04-12)
en Parizo
Morto 25-an de oktobro 1941 (1941-10-25) (56-jara)
en Parizo
Mortokialo kancero
Tombo Gambais
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Robert Delaunay
Familio
Edz(in)o Sonia Delaunay
Infano Charles Delaunay
Okupo
Okupo pentristo • artisto • dezajnisto • teatra dekoraciisto
Verkoj Simultana disko
Eiffel-Turo kun arboj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Delaunay partoprenis en avangarda generacio, aparte produktema el arta vidpunkto inter 1912 kaj 1914. Li estis tre ligita (en korespondado, en arto, eĉ en amikeco) kun la poetoj Guillaume Apollinaire kaj Blaise Cendrars, rusaj pentristoj Vasilij Kandinskij kaj Miĥail Larionov, germanaj pentristoj August MackeFranz Marc. Li tiam estis konsiderata la plej influa pentristo, kun Pablo Picasso.

Post la milito, li amike ligiĝis kun artistoj de la superrealisma movado, kies portretojn li faris, sen pro tio adopti iliajn vidpunktojn kaj artajn vidojn. Li notinde ligis fortan kaj daŭran amikecon kun la poeto Tristan Tzara.

Lia nomo estas ankaŭ asociita al Eiffel-Turo, kies elstariĝon li vidis dum li estis kvar-jaraĝa, kaj kiun li pentris multfoje dum sia kariero, uzante malsamajn metodojn, unue nov-impresionisman poste kubisman, kaj fine per sia simultanisma metodo.

BiografioRedakti

JunecoRedakti

La gepatroj de Robert Victor Félix Delaunay, George kaj Berthe Delaunay, loĝis, dum lia naskiĝo la  12-an de aprilo 1885(nun 1885-04-12), en riĉa kaj komforta domo sur la strato Boissière en la 16-a arondismento de Parizo[1]. Robert Delaunay baldaŭ kontraŭstaris sian burĝan edukadon dum lia patrino troe prizorgis lin, vestis lin laŭ angla modo, promenigis lin tiel sur Avenuo de la Elizeaj Kampoj[2]. Malgraŭ ĉi tiu rifuzo de burĝa vivo, li restis markita de sia origino. Aliflanke, li ĉiam restis indiferenta al materialaj aspektoj de la vivo, kaj kreis al si, laŭ maniero de Don Kiĥoto, kavalirecan koncepton de la vivo. Ĉi tiu karaktero pelis lin transformi ĉiun momenton de sia vivo en poezian momenton[3].

Kiam li estis 4-jaraĝa, liaj gepatroj kondukis lin al la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889, por kiu estis konstruita la Eiffel-Turo, monumento kiu fascinis la artiston dum lia tuta vivo. Li entuziasmiĝis pri modernaj sciencaj teĥnikoj, notinde pri rapido kaj elektro[3]. Li poste vizitis la Universalan Ekspozicion de Parizo de 1900, kaj notinde pavilonon pri elektro. Tiu ĉi vizito forĝis lian spiriton de «pentristo de la moderna vivo»[3].

La gepatroj de Robert Delaunay eksgeedziĝis kiam li estis 9-jaraĝa, la 16-an de majo 1894. Li tiam estis edukita fare de fratino de lia patrino, Marie de Rose, kaj lia edzo, Charles Damour[4].

Frue, li pasiiĝis por floroj. En la kastelo de La Rongère, en Saint-Éloy-de-Gy, familia feri-loko, li trapasis longajn momentojn sola en la ĝardeno, farante krokizojn de floroj, kiuj estis lia ĉefa natura pasio, kune kun la suno[5].

Lernejo ne interesis lin, kaj li profitis el siaj studoj por desegni kaj pentri per paŝteloj kaŝitaj en sia kesto. Li forlasis la liceon kiam li estis 17-jaraĝa, kaj estis dungita kiel metilernanto en sceneja koncepto dum du jaroj (1902 ĝis 1904), en la atelieroj de teatra dekoraciisto Eugène Ronsin. Tie li disvolvis sian emon al grandaj surfacoj kaj monumenteco, li estis konsciigita pri la rolo de la lumo kaj pri kombino de perspektiva distordo de la sceneja spaco[6].

Li estis iniciatita al pentrado fare de sia onklo Charles Damour, kiu estis tradicia pentristo, for de ĉiuj teorioj kaj ĉiuj movadoj de sia epoko. Robert Delaunay tre ofte defendis sian artistan vidpunkton, tre foran al tiu de sia onklo, kio kondukis al burleskaj familiaj kvereloj. «Teleroj flugis tial ke Robert defendis sian opinion» rakontis Sonia Delaunay[7].

Unuaj verkojRedakti

 
La viro kun tulipo, portreto de Jean Metzinger, 1906

En 1904 kaj 1905, Robert Delaunay faris siajn unuajn pentraĵojn: pejzaĝojn kaj florojn laŭ maniero de nov-impresionismo kaj faŭvismo. En 1907, li militservis en Laon, en departemento Aisne. Li estis fascinita de la katedralo, kaj faris el ĝi multajn krokizojn. Li deĵoris en helpaj servoj, en biblioteko de oficiroj. Lia ĉambro-kunulo, Robert Lotiron, skribis, ke «tiam, Delaunay havis deliran entuziasmon por Spinozo, Rimbaud, Baudelaire kaj Laforge». La 20-an de oktobro 1908, li estis liberigita el militservo pro «funkciaj perturboj en la koro», kaj «endokardito», poste li revenis al Parizo[8].

En 1906, li partoprenis en la 21-a Salono de Sendependuloj, kie li prezentis multajn pentraĵojn pentritajn dum la antaŭa somero. En 1907, li vizitadis grupon de junaj artistoj serĉantaj novan arton inter kiuj Jean Metzinger, Henri Le Fauconnier kaj Fernand Léger. Samtempe, li entreprenis konsiderindan laboron pri monumentoj de Parizo. La rezulto de liaj priserĉoj havis kiel konsekvencon proponon de persona teorio pri koloro, prenante kiel starpunkton sian verkon Paris - Saint-Séverin (1909)[9].

Renkontiĝo kun SoniaRedakti

Komence de 1909, li renkontis Sonia Stern dum ambaŭ vizitadis renomajn artistojn. Ili kune ĉeestis la triumfon de Louis Blériot kiu traflugis la Manikan Markolon, kaj kune restadis en departemento Drôme. Ŝi tiam estis edziniĝinta kun Wilhelm Uhde, sed tio nur estis geedziĝo pro komplezo por faciligi akiron de la franca ŝtataneco al Sonia. Ŝi tuj eksedziniĝis por denove edziniĝi la 15-an de novembro 1910 kun Robert Delaunay, de kiu ŝi estis graveda[1]. La 18-an de januaro 1911 naskiĝis knabo, Charles Delaunay. Robert pentris malgrandan Eiffel-Turon, kiun li donacis al Sonia kiel donacon de fianĉiĝo[10].

Matureco kaj AbstraktismoRedakti

1910-1918Redakti

En 1910, influita de kubismo, notinde tiu de Paul Cézanne, Robert Delaunay reduktis sian kolor-paletron ĝis monokromato, poste, sub la influo de Sonia, li reenkondukis varmajn kolorojn. Ekde 1912, li turnis sin al Orfeismo per sia serio de Fenestroj (konservitaj en muzeo de Grenoblo kaj en Philadelphia Museum of Art). Kun Sonia Delaunay, li kreis simultanismon, bazitan sur la "leĝo de simultana kontrasto de koloroj". Li ekkorespondis kun pioniro de abstrakto, Vasilij Kandinskij, kies teoria teksto Pri la spirito en arto (kiun Sonia tradukis al li el la germana) multe influis kaj gvidis lin[11].

Ambaŭ artistoj ankaŭ helpis unu la alian por akiri lokojn en ekspozicioj kaj recenzo; ili estis veraj amikoj. Danke al Kandinskij Delaunay povis esti ekspoziciita en Moskvo, kie li prezentis tri verkojn sen titolo. Jaro 1912 estis eventoplena por Robert Delaunay: li ekspoziciis en Moskvo, Munkeno, Berlino, Parizo, Zuriko, amikiĝis kun poeto Guillaume Apollinaire (kiu venis por vivi en lia ateliero dum la monatoj de novembro kaj decembro) kaj Blaise Cendrars, renkontiĝis kun Paul Klee (kun kiu li ekkorespondis), Alberto Giacometti, Henri Matisse, Henri Le Fauconnier kaj pentris serion de Fenestroj, kiu signas gravan turnopunkton en lia verkaro[12].

En 1913, Delaunay iris por ekspozicii al Berlino kune kun Guillaume Apollinaire, kaj profitis la okazon por renkonti tiamajn germanajn artistojn: Franz Marc, Max Ernst kaj ankaŭ August Macke «Delaunay kaj Apollinaire restis unu tagnokton. Je mia granda ĝojo, ilia prefero iris al miaj lastaj verkoj» rakontis ĉi lasta[13]. Paul Klee tradukis en la germanan la teorian tekston de Delaunay, «La Lumière» (La Lumo), kiu aperis en la revuo Der Sturm en januaro sub la titolo «Über das Licht». Apollinaire verkis la poemon Les Fenêtres (La Fenestroj) kiu konsistigas la antaŭparolon al la serio de La Fenestroj samnomaj de la pentristo. En februaro, Aleksandra Ekster skribis al la geedzoj Delaunay por peti al ili enskribi ilin al Salono de Sendependuloj, kiel ankaŭ Miĥail Larionov kaj Natalja Gonĉarova. Robert Delaunay ekkorespondis kun ĉiuj tiuj artistoj de rusa avangardo; li prezentis ilin al la franca publiko[14]. Tiu-epoke, Apollinaire konsideris, ke li estis la plej influa pentristo kun Picasso: «Estas en moderna pentrado novaj tendencoj; la plej gravaj ŝajnas al mi esti, unuflanke kubismo de Picasso, aliflanke, orfeismo de Delaunay.» (Guillaume Apollinaire Die Moderne Malerei [La moderna pentrado] en Der Sturm, februaro 1913)[15].

Dum tiu tuta periodo, li pentris siajn pentraĵojn en la malgranda urbo Louveciennes, kie li havis loĝejon kun Sonia, kaj iris Parizon aŭ eksterlanden nur kiam sia verko estis plenumita, por prezenti ĝin aŭ por vidi siajn amikojn pentristojn kaj poetojn.

Geedzoj Delaunay estis surprizitaj de la milito dum ili estis en Hispanio. Robert Delaunay provis rekrutiĝi, sed li estis rifuzita pro san-kialoj. Sonia Delaunay kaj li konsekvence restis la tutan daŭron de la milito, kaj ĝis 1922, en Hispanio kaj Portugalio. Li daŭre pentradis, notinde serion pri Portugalaj vendoplacoj, kaj ankaŭ Mutaj naturoj kaj Nudo je tualeto. Geedzoj Delaunay profitis sian restadon por trapasi longajn tagojn en muzeo de Prado, kaj Robert Delaunay pasiiĝis por verkoj de Rubens kaj El Greco[16]. Kiam ili revenis en Francion, Dadaismo estis je sia apogeo.

Post la militoRedakti

Reveninte al Parizo, geedzoj Delaunay vizitadis multajn poetojn kaj muzikistojn, sed malmultajn pentristojn, kaj frekventis Superrealiman medion, kiel atestas multaj portretoj de amikoj realigitaj en tiu epoko, el kiuj tiuj de Tristan Tzara, fidela amiko el la 1920-aj jaroj kaj 1930-aj jaroj, André Breton kaj Philippe Soupault. Ili ankaŭ estis ligitaj kun Louis Aragon, Jean CocteauIgor Stravinski, kaj akceptis la rusan poeton Vladimir Majakovskij. Amikaj kunvenoj ebligis al Robert Delaunay prezenti siajn literaturajn teoriojn, kiujn li surparerigis pli poste[17].

Li plurfoje repentris Eiffel-Turon, ĉar la «grandegulo» bone taŭgis por liaj priserĉoj pri simultanaj kontrastoj de koloro. Tamen, komparite kun la realismaj turoj realigitaj dum lia juneco, la laboro estas iom malsama[17].

Dum la 1920-aj jaroj, li diversigis sian laboron, entreprenante ekzemple dekoracian arton kun Fernand Léger. Li notinde partoprenis al "Ekspozicio de dekoraciaj Artoj" de 1925, kiu resumis la priserĉadon de ĉiuj landoj sur la kampo de aplikitaj artoj. Sonia Delaunay ankaŭ sekvis tiun vojon, kaj akiris pli da agnosko ol li. La saman jaron, li komponis la dekorojn de pluraj filmoj[18].

Delaunay revenis al abstrakta orfeismo per sia serio Ritmo, komponita grandparte en 1934. Tiu serio ŝajnis estis la finatingo de liaj priserĉoj pri pentra harmonio. Samtempe, li komencis priserĉojn pri novaj materioj. Lia laboro estis antaŭenigita de ekspozicio longe prikomentita en artikolo de Jean Cassou[19].

La mendoj de la Internacia Ekspozicio de 1937 ebligis al li realigi grandegajn freskojn kaj monumentajn pentraĵojn, el kiuj tiuj de pavilono de aero kaj fervojo. La freskoj de la palaco de aero estas pligrandigita reprezento de kanvaso el la serio Ritmo. La sekvan jaron li plenumis la dekoracion de halo de skulptaĵo en Salono de Tuileries, por kiu li faris tri grandajn Ritmojn kiuj estas liaj lastaj gravaj verkoj[20].

En 1940, li fuĝis el la nazia antaŭeniro rifuĝante en Montpellier, en Libera zono apud Joseph Delteil. Tie, li estis viktimo de pulmaj problemoj, kaj mortis la 25-an de oktobro 1941[19].

VerkaroRedakti

La verkaro de Robert Delaunay estas ĝenerale kronologie dividita en du partoj: la nov-impresionismo de lia juneco unuflanke, poste la orfeismo, branĉo de kubismo kaj avangardo de abstraktismo, konsistigante lian maturecon (ekde ĉ. 1912) aliflanke[21]. Lia verkaro eniris en Publikan havaĵon la 1-an de januaro 2012.

Nov-impresionismoRedakti

Unue markita de impresionismo kaj sintezismo, Delaunay sin turnis al nov-impresionismo post sia renkontiĝo kun Jean Metzinger, kiu invitis lin enprofundiĝi en teoriaj skriboj pri koloro, kia De la loi du contraste simultané des couleurs de Eugène Chevreul. Tiaj provoj konvinkis lin, ke koloroj estas interdependaj kaj interagas inter si depende de ilia dispartiĝo en la spektro. Tiu malkovro markis lin dum lia tuta vivo[22].

Inter 1904 kaj 1906, li realigis serion da portretoj kaj memportretoj en kiuj li aplikis la teĥnikon de larĝa tuŝo en pavimo propran al dividismo. Li realigis samtempe serion da pejzaĝoj, ĉiam uzante la dividisman metodon, el kiuj la fama Pejzaĝo kun Disko, pentrita en la lastaj tagoj de 1906[22].

En 1906, en La Portreto de Henri Carlier, Robert Delaunay jam firmigis sian singularecon en la elekto de aranĝo de koloroj: la dominantoj de verda kaj viola renkontas zonojn de brila ruĝa koloro. La viola kiun li uzis ne estis komuna en tiu epoko, kaj estis sendube pruntita de la dividisma pentristo Henri-Edmond Cross, kaj lia verko estis influita de liaj longaj diskutoj kun Jean Metzinger[23].

OrfeismoRedakti

La FenestrojRedakti

 
Delaunay La Fenestroj (1912), Hamburger Kunsthalle

Robert Delaunay transiris al abstraktismo per serio La Fenestroj, prezentita de 1912 ĝis 1913. Ĝi inaŭguris longan serion de priserĉo pri la ebleco interpreti «reprezentan harmonion», per la sola aranĝo de koloroj. Koloroj anstataŭas aĵojn, kiuj ne plu havas substancon kaj lasas lokon al la lumo. Tiu transiro al abstraktismo fariĝis post legado de teorioj de Vasilij Kandinskij en lia manifesta libro Du spirituel dans l'art (Spiritualismo en arto), kaj post kiam Guillaume Apollinaire diagnozis en 1912 la naskiĝon de nova pentroarto: «Novaj pentristoj pentras pentraĵojn kie ne plu estas vera subjekto»[24]. Tamen, male al Vasilij Kandinskij kiu donis psikologian kaj mistikan enhavon al siaj verkoj, Robert Delaunay eluzis nur «pure fizikan efikon». Li klarigis tion inspirante sin el teksto de Leonardo da Vinci: «La okulo estas nia plej alta senso, tiu kiu komunikas plej proksime kun nia cerbo, kun la konscienco. La ideo de esenca movado de la mondo kaj ĝia movado estas samtempeco. Nia kompreno estas korelativa al nia percepto» [25],[26], [27]. Tiam, Delaunay ankaŭ faris multnombrajn priserĉojn pri koloroj kaj pli precise pri la "leĝo de simultana kontrasto de koloroj". Kun Sonia Delaunay, li kreis simultanismon, teĥnikon kiu celas trovi pentran harmonion danke al simultana aranĝo de koloroj, kaj kiu fokusiĝas esence al la rolo de la lumo, kiu estas perceptita kiel originala kreinta komenco [28].

La Teamo de CardiffRedakti

 
Robert Delaunay - La teamo de Cardiff (1913)

En 1913, post la serio La Fenestroj, Robert Delaunay produktis serion nomitan La teamo de Cardiff, dediĉitan al sporto, interalie al futbalo-rugbeo, sporto ekkreskanta tiutempe. Tiel, li elektis subjekton malmulte traktitan ĝis tiam, kiu bone korespondis al la «modernolatrio» de Blaise Cendrars kaj Guillaume Apollinaire. Li interkonsentis kun la tiamaj gazetoj kiuj laŭdis «la spiriton de vivoforto» de la nova generacio. La pentraĵo prezentas kombateman vizion de moderna vivo, kie la kulto de ago invitas al transcendeco[29].

Tiu serio ne estas abstrakta: ludantoj de rugbeo estas prezentitaj antaŭ granda rado kaj la Eiffel-Turo, en kunmetaĵo de afiŝoj kaj koloroj. La dekoracio estas decide urba: la reklam-panelo alprenas la plej grandan lokon de la pentraĵo. Li organizas sian pentraĵon kiel apudmeton de elementoj aranĝitaj samtempe. La bildo de ludantoj ŝajnas veni el angla revuo kiun li posedis, kaj la motivoj de la granda rado, de la reklam-panelo kaj de la Eiffel-Turo el poŝtkarto kiu estis retrovita en liaj posedaĵoj. La grupiĝo de la kvar elementoj fariĝas danke al la duona linio, sinusoida akso kiu dividas la pentraĵon en du, samtempe kreante ĝian unuecon. Tiu akso ebligas la transiron al arĥitekturo sen fundaĵoj, kiu ŝajnas ŝvebi en la aero[30].

Omaĝo al BlériotRedakti

En posta salono, en 1914, Robert Delaunay prezentis pentraĵon Omaĝo al Blériot, veran manifeston de lia simultanisma metodo. Movoj de la pentraĵo estas propulsitaj de formoj pruntitaj al Aeronaŭtiko: biplano, helico. La aviadilo, simbolo de emancipiĝo de homo disde la Tero, proponas al Robert Delaunay pretekston por emancipiĝi de kodoj de tradicia pentrado, kaj antaŭeniĝi al la «ne-objektivo» kaj al «pura pentrarto». Li elektis aviadilon ĉar ĝi abolicias nociojn de distanco, kaj ebligas al la pentristo iri al panorama ĉieesteco. Li oponas harmonan plenecon al priskribaj provoj de la pasinto. Same, tiu motivo, kiel tiu de la Eiffel-Turo, permesas al li asertiĝi kiel pentristo de la moderneco. La prefero de la pentristo por kurboj estas perceptebla (malsame de abstraktaj pentristoj Kazimir Maleviĉ kaj Piet Mondrian), jam establita en la serio de Floroj (1909), kiu daŭriĝos en la Ĉirkaŭiraj formoj[30].

Ĉirkaŭiraj Formoj kaj diskojRedakti

 
Robert Delaunay, Simultana disko (1912-1913)

Post kiam li prezentis sian serion La Teamo de Cardiff ĉe la Salono de Sendependuloj komence de 1913, li retiriĝis al Louveciennes kaj komencis gravan serion titolitan Ĉirkaŭiraj Formoj. Per tiu laboro, Robert Delaunay deziras redoni la potencon de sunlumo, temo kiun li jam skizis en sia pentraĵo de 1906 Pejzaĝo kun Disko, kaj de luna surradiado. Pri unu el la verkoj en tiu serio, li poste deklaris ke ĝi estis la «unua ĉirkaŭira pentraĵo, la unua nefigura pentraĵo»[31]. Per tiu ĉi pentraĵo, li montras sian intereson pri sciencaj teorioj (parte eraraj) pri koloro en la 19-a jarcento. En la pentraĵo Ĉirkaŭiraj Formoj, Suno n-ro 2, la tri primaraj koloroj: blua, ruĝa kaj flava, estas ĉe la finoj de misformita triangulo kiu donas senton de rotacio de la tuto. Por Delaunay, ĉi tiu efiko rezultas el la kirlado de la koloraj motivoj, malsuprenirante por blua kaj suprenirante por ruĝa koloro. Inter ĉi tiuj primaraj koloroj aperas sekundaraj koloroj, akiritaj per miksado de la unuaj: oranĝa, verda kaj purpura. La tuto kirliĝas ĉirkaŭ la centro, la originala kaj fina koloro, blanka. Ne la suno estas reprezentita, sed la procezo de percepto per la okulo[32]

En aŭgusto 1913, ankoraŭ en Louveciennes, li produktis solecan verkon, nomitan Disko (La Unua Disko), kiu konsistis el sep samcentraj cirkloj dividitaj en kvar egalajn segmentojn. Dum la koloraj cirkloj estis multnombraj en lia serio Ĉirkaŭiraj Formoj, Robert Delaunay koncentriĝis en ĉi tiu pentraĵo en la pureco de la ebena surfaco; sed ĝi estas tamen ne nur detalo de antaŭa verko, ĝi estas propra verko, kiu estas parto de la esploro de Delaunay pri bilda harmonio. Tiu ĉi verko, nediskuteble ne-objektiva, havas grandan gravecon en la Historio de arto[33].

Verkoj en HispanioRedakti

Dum li estis en Hispanio kaj Portugalio dum la milito, li renovigis siajn temojn, movante de la urbo al popola vivo en la vendoplacoj aŭ hejme, sed lia arta teĥniko restis la sama. Homoj estas desegnitaj figure, sed estas ĉirkaŭitaj de abstraktaj objektoj; sur ĉi tiuj samaj kanvasoj, la koloroj buntas kaj estas uzataj libere. La lumo de la Ibera Duoninsulo estas multe pli forta ol tiu de Francilio, el kiu Robert Delaunay apenaŭ foriris, kio permesis al li observi kaj redoni sur siaj pentraĵoj novan tipon de kolor-vibrado[16].

Foriro el orfeismoRedakti

En la 1920-aj jaroj, Robert Delaunay denove verkis pri Eiffel-Turo, en signife malsama maniero. La turo ne plu disfalas, sed stariĝas, vidata el malalta angulo, tiel, ke ŝajnas al ni, ke ĝi senlime kreskas. Aliajn fojojn, la turo vidiĝas de la ĉielo kaj asociiĝas al la kurboj de la Marsa Kampo; por tiuj vidoj, li helpis sin per aerfotoj[17]. Li ĉerpis el sia komponado la dinamismon de la ritmo, kaj la aranĝon de nerealismaj koloroj.

En 1925, li partoprenis en Internacia Ekspozicio de Modernaj Dekoraj kaj Industriaj Artoj, por kiu li ornamis la halon de ambasadejo kun Fernand Léger. Li elektis la temon de La Virino kaj la Turo, kiun li reproduktis sur panelo de pli ol kvar metroj, kaj kaŭzis grandan skandalon[18].

La multaj portretoj de amikoj aŭ konatoj, kiujn li pentris en tiuj jaroj, estas ja figuraj, sed Robert Delaunay ĉiam uzis brilajn kaj potencajn kolorojn. Ekzemple, en la Portreto de Tristan Tzara, la ĉefa elemento ne estas la vizaĝo de la poeto, sed la oranĝa kaj verda koltuko kiun li portas ĉirkaŭ sia kolo.

Reveno al orfeismoRedakti

 
Ritmo (1932)

Ĉirkaŭ 1930 okazis malfacile klarigebla retropaŝo, kiu pelis Delaunay reveni al Orfeismo, komencante serion titolitan Ritmoj, kiu reverkis Ĉirkaŭirajn Formojn produktitajn en la 1910-aj jaroj, laŭ nova kaj pli matura maniero, inspiriĝante precipe el la verko de Piet Mondrian, kaj el artistoj grupigitaj sub la nomo "geometria abstraktaĵo" (la plej multaj el kiuj agnoskis artan ŝuldon al li)[18]). Li montris sian majstrecon en la aranĝo de koloroj, kaj atingis sian deziratan celon de la unuaj Orfeismaj jaroj: bildan harmonion.

Priserĉoj pri pentra teĥnikoRedakti

Samtempe, dum li preskaŭ ĉiam kontentiĝis resti en la klasika teĥniko de pentrarto (krom por la ornamaj artoj), li komencis serĉi novajn pentrajn teĥnikojn, kiujn Jean Cassou detale priskribis en artikolo publikigita en 1935 en la revuo Art et décoration: «Ĉi tiuj tegaĵoj, en kies konsisto dominas kazeino, povas esti aplikataj al kartono aŭ kanvaso [...] Eblas pentri ilin en fresko, oleo aŭ ovo. Delaunay miksas al sia kazeino pastojn faritajn el kork-pulvoroj kaj tiel akiras dikaĵojn kun seg-polvo. La avantaĝo de ĉi tiuj materialoj estas, ke post hardado [...], ili povas esti uzataj por eksteraĵoj kaj rezisti atmosferajn agentojn. Delaunay ankaŭ uzas tutan kromatan gamon da sabloj, aparte sabloj el Kolorado, kiujn li ŝprucas sur siajn kazeinajn tegaĵojn per aerpafilo. La tiel akiritaj koloroj estas neŝanĝeblaj al lumo kaj nepenetreblaj al akvo. Li finfine aplikas al siaj tegaĵoj vernisojn [...] Alia materialo ŝuldata al la eltrovemo de Delaunay estas la laka ŝtono, kiu povas konsistigi murojn de varia kaj alloga koloro. Temas pri malpeza, nebrulema materialo kaj kies uzo estas ideala en la ŝipfarado. Ĝi povas atingi la densecon de marmoro kaj la forton de cemento: sed ĉi tio estas ĝia supereco super la cemento, ĝi enhavas en si sian koloron. Ĝi ankaŭ povas esti produktita sur blankaj surfacoj, sur kiuj la farbo perfekte adheras. Estas senutile atentigi, ke oni povas aranĝi pastojn el kazeino laŭ ornamaj reliefoj tiom kompleksaj kaj liberaj, kiom oni deziras.»[34] Robert Delaunay do transiris de la pentrista stablo al arta laboro sur la muroj. Li klarigis tion en la revuo Commune: «Mi artisto, mi manlaboristo, mi faras la revolucion en la muroj. En ĉi tiu momento, mi trovis novajn materialojn, kiuj transformas la muron, ne nur ekstere, sed en ĝia substanco mem. Apartigi homon disde arto? Neniam. Mi ne povas apartigi homon disde arto, ĉar mi faras al li domojn! Dum la modo estis pentraĵoj sur stablo, mi jam pensis nur pri grandaj murverkoj.»[35]

Internacia Ekspozicio de 1937Redakti

Ĉi tiuj murpentraĵoj atingis sian kulminon en la Internacia Ekspozicio de 1937, por kiu li kreis grandegajn dekoraciojn. Jam en 1935 oni kontaktis lin por partopreni en tiu ĉi giganta ekspozicio, sed, male al multaj artistoj, li ne kandidatiĝis; atento fokusiĝis al li danke al ekspozicio aranĝita de la revuo Art et décoration, titolita Revêtements muraux en relief et en couleurs de Robert Delaunay (Reliefaj kaj koloraj murkovraĵoj de Robert Delaunay), en 1935. Li realigis la dekoracion de la palaco de la fervojo kaj aero. Por ĉi lasta, li grandskale reproduktis sian pentraĵon Ritmo senfina. La volo estis ankaŭ eligi la avangardon el ĝia malgranda rondo de inicitoj, kaj meti ĝin je ĉies atingo[20].

Delaunay kaj abstrakta artoRedakti

Robert Delaunay pentris abstraktajn verkojn dum du periodoj en sia vivo: unue ĉirkaŭ 1912 kaj 1913, kun la serioj de Urboj, Ĉirkaŭiraj formoj kaj la pentraĵo Simultana disko, kiuj igas lin unu el la pioniroj de abstrakto[36],[37]; poste ĉirkaŭ 1933 kaj 1934, kiam li pentris la seriojn Ritmoj kaj Ritmo senfina. Tamen, neniam li difinis sian arton kiel abstraktan arton. Tio klariĝas per la fakto ke li sentis sin kubisto, estis vidita fare de kritikistoj kaj spektantaro kiel kubista pentristo, kaj liaj verkoj estis interpretitaj kiel tiaj. Por malproksimiĝi de la aliaj "-ismoj", kiuj tiam floris, li kreis sian propran movadon, simultanismon, pro sia kromata esploro pri koloroj. Li krome konsideras sin «herezulo de kubismo[33]». Plie, li asertas en letero al August Macke de 1913, ke «Nemalhavebla afero por mi estas la rekta observado, en la naturo, de la luma esenco», kio distancigas lin de la teoriistoj de la abstrakta arto, kiaj Piet Mondrian, kiuj ŝatus arton tute fortranĉitan de la naturo. Tamen, kelkaj el liaj verkoj estas nediskuteble abstraktaj, inkluzive de la serioj cititaj supre. Volante reprezenti lumon, kiu ŝajnas esti natura elemento, li devis sin turni al nefiguraj formoj, sen ia rekta ligo kun la realo. Por redoni la esencon de lumo, li elektis uzi kolorskemojn, sen plu reprezenti objekton[38]. Sonia Delaunay, siaflanke, notas en sia taglibro (publikigita en 1978 de eldonoj Robert Laffont, paĝo 137) "Mi finlegis la libron de Dorival. Fine de sia libro li resumas sian unuan volumon per demonstro, ke la tuta pentraĵo de tiu ĉi periodo anoncas pentraĵon forirantan de Realismo, senobjektan pentraĵon, ĉiuj pentraĵoj, kiujn ni konas, estas nur balbutaĵoj. Li estas mirinda en sia kompreno kaj kiel proksima li estas al ni! Estas la unua fojo, kiam mi vidas iun de tiel malproksime kaj de tiel proksime. Estas domaĝe ke Delaunay ne konis lin."

Pri Robert DelaunayRedakti

 
Plato 16 Strato de Saint-Simon, ilia lasta pariza hejmo
  • «Robert Delaunay estas malpli maltrankvila. Li ne estas kiel Metzinger preta provi ĉion favore al arto. Sed lia saĝo ne tenas lin for de strangaĵoj kaj la influo de Othon Friesz, de antaŭ kelkaj jaroj, ĉi-foje gajnis al ni solide pentritajn kanvasojn, kiuj bedaŭrinde ŝajnas memorigi tertremon» (Guillaume Apollinaire « Prenez garde à la peinture! Le Salon des Artistes indépendants » L'Intransigeant, 18-a de marto 1910)[39].
  • «Estas novaj tendencoj en moderna pentrarto; la plej grava ŝajnas al mi, unuflanke la Kubismo de Picasso, aliflanke, la Orfeismo de Delaunay. Orfeismo fontas el Matisse kaj la movado de la faŭvoj, precipe iliaj lumaj kaj kontraŭakademiaj tendencoj. Delaunay kredis, ke se vere simpla koloro kondiĉigas ĝian komplementan koloron, ĝi ne determinas ĝin rompante la lumon, sed vekante samtempe ĉiujn kolorojn de la prismo. Tiu ĉi tendenco povas esti nomita Orfeismo. Tiu ĉi movado, mi kredas, estas pli proksima ol la aliaj al la sentemo de pluraj modernaj germanaj pentristoj. Ĉi tiuj du movadoj estas pura arto ĉar ili nur determinas la plezuron de nia vida potenco. Ili estas movadoj de pura arto ĉar ili altiĝas al la sublimo sen fidi al iu ajn arta, literatura aŭ scienca konvencio. Ni estas ebriaj pro entuziasmo. Ni altiĝas ĉi tie al la plastika liriko. Ĉi tiu krea tendenco nun etendiĝas al la universo. Pentrado ne estas reprodukta sed krea arto. Per ĉi tiuj movadoj, Orfeismo kaj Kubismo, ni alvenas al plena poezio de lumo. Mi ŝatas la arton de junaj pentristoj ĉar antaŭ ĉio mi ŝatas lumon. Kaj, ĉar ĉiuj homoj amas lumon antaŭ ĉio, ili inventis fajron.» (Guillaume Apollinaire Die Moderne Malerei [La moderna pentraĵo] en Der Sturm, februaro 1913)[15]
  • «Ni jam multe parolis pri Orfeismo. Ĉi tiu estas la unua fojo, kiam ĉi tiu tendenco aperas. Ĝi kunigas pentristojn de sufiĉe malsamaj karakteroj, kiuj ĉiuj, en siaj esploroj, alvenis al pli interna, pli poezia vizio de la universo kaj de la vivo. Ĉi tiu tendenco ne estas subita invento; ĝi estas la malrapida kaj logika evoluo de Impresionismo, Dividismo, de la skolo de Faŭvoj kaj Kubismo. Nur la vorto estas nova: multaj pentristoj estis surprizitaj esti inkluzivitaj en ĉi tiu tendenco kaj estas tre interese konstati, ke tre malsamaj pentristoj konverĝas al la sama esploro kaj emas, sendepende unu de la alia, al la sama esprimo.» (Guillaume Apollinaire, « Le Salon des Indépendants » L'intransigeant, 25-a de marto 1913)[39]
  • «Post-futurismo. Unu el la plej kuriozaj produktaĵoj de ĉi tiu tipo de arto estas de Robert Delaunay kaj reprezentas, kiel ni povis aŭdi, sunajn diskojn en kies mezo aperas la turniĝanta helico de aeroplano. Ĉar ĝi estas dediĉita al Blériot, ni havas tie, sendube, la reprezentadon de la sentoj de konkerinto de la aero, aŭ, eble ankaŭ la miron de la suno ĉe la alveno de la flugilhavaj mesaĝistoj el Tero» (Anonimulo, « Salon of the Independent » The Times, 10-a de marto 1914)[40].

Kelkaj verkojRedakti

Junecaj verkoj: en la postfluo de impresionismoRedakti

 
Robert Delaunay, Montaraj pejzaĝoj (1904)
 
Robert Delaunay --Pejzaĝo kun Disko, (1906), Musée national d'Art moderne, Parizo
 
Robert Delaunay, Eiffel-Turo (1911), Solomon R. Guggenheim Museum
  • 1903: Pejzaĝo de la Ronchère: bordo de la Yèvre, oleo sur kanvaso, 72,5 × 91,5 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo
  • 1905:
    • Memportreto kun japana gravuraĵo, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
    • La vendoplaco - pejzaĝo de Bretonio, oleo sur kanvaso, 39 × 46 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo,
    • Festo en la vilaĝo, oleo sur kanvaso, 38 × 46,5 Belarta muzeo de Rennes
    • Portreto de Jean Metzinger aŭ la viro kun tulipo, oleo sur kanvaso, 73,5 × 49 cm, aparta kolekto, Parizo
  • 1906:
    • Pejzaĝo kun bovinoj, oleo sur kanvaso, 50 × 61 cm, musée d'art moderne de la Ville de Paris, heredaĵo de Germaine Henry-Robert Thomas
    • Pejzaĝo kun disko, oleo sur kanvaso, 55 × 46 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo
    • Portreto de Henri Carlier, oleo sur kanvaso, 64 × 60 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo
    • Memportreto, oleo sur kanvaso, 54 × 46 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo
  • 1907:
    • La Poetino (Knabineto), oleo sur kanvaso, 54 × 66 cm, University Museum of Art, donaco de Owen kaj Leone Elliot, Iowa City
    • Nudo kun ibisoj, oleo sur kanvaso, 55 × 46 cm, kolekto Éric kaj Jean-Louis Delaunay, Parizo
    • Muta naturo kun papago, oleo sur kanvaso, 80 × 65 cm, musée d'Unterlinden, Colmar
    • Portreto de Wihlem Uhde, oleo sur kanvaso, 80,7 × 64,8 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1909:
    • Etudo por Saint-Séverin, krajono sur papero, 31,3 × 23,5 cm, Centro Georges Pompidou, musée national d'art moderne, Parizo
    • Memportreto, oleo sur kanvaso, 73 × 60 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou, Parizo
    • Saint-Séverin, ĥina inko sur Japana papero, 25 × 19,6 cm, Centro Georges Pompidou, musée national d'art moderne, donaco Delaunay de 1964, Parizo
    • Saint-Séverin n°1, oleo sur kanvaso, 116 × 83 cm, aparta kolekto
    • Saint-Séverin n°2, oleo sur kanvaso, 99,4 × 74 cm, Minneapolis Institute of Arts, The William Hood Dunwoody Fund, Minneapolis
    • Saint-Séverin n°3, oleo sur kanvaso, 112,6 × 88,8 cm, Muzeo Solomon R. Guggenheim, Novjorko
    • Saint-Séverin n°5 (La Ĉielarko), oleo sur kanvaso, 58,7 × 38,5 cm, Moderna Museet, Stokholmo
    • La urbo, unua etudo, oleo sur kanvaso, 88,3 × 124,5 cm, Tate Gallery, Londono
    • La Spajro de Notre-Dame, akvarelo sur papero gluita sur kanvaso, 58,5 × 38,5 cm, Musée de Grenoble
    • Etudo por la urbo, oleo sur kartono, 80,5 × 67,5 cm, Kunstmuseum, Winterthur
    • La Aerŝipo kaj la Turo, oleo sur kartono, 34,8 × 26,8 cm, galerio Gmurzinska, Kolonjo
  • 1910:
    • La Urbo n°2, oleo sur kanvaso, 146 × 114 cm, musée national d'art moderne - Centro Georges Pompidou, Parizo
    • Eiffel-Turo, oleo sur kanvaso, 198 × 136 cm, Muzeo Solomon R. Guggenheim, Novjorko
    • Eiffel-Turo, desegno per plumo sur bruna kartono, 53,1 × 48,1 cm, Muzeo de Moderna Arto de Novjorko
    • Eiffel-Turo kun arboj, oleo sur kanvaso, 126,4 × 92,8 cm, Muzeo Solomon R. Guggenheim Novjorko
    • La Turo kun rado, desegno per peniko, inko sur papero, 63,7 × 48,7 cm, Muzeo de Moderna Arto de Novjorko
    • La Turo, desegno per plumo sur papero, 29 × 20 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
    • La Turo, litografio sur papero, 60 × 44 cm
  • 1911
    • La Urbo, oleo sur kanvaso, 145 × 112 cm, Muzeo Solomon R. Guggenheim, Novjorko
    • La Fenestroj al la Urbo n°3, oleo sur kanvaso, 113,7 × 130,8 cm, Muzeo Solomon R. Guggenheim, Novjorko
    • Eiffel-Turo, oleo sur kanvaso, 130 × 97, Museum Folkwang, Essen
    • Marsa Kampo, La ruĝa turo, oleo sur kanvaso, 162,5 × 130 cm, Art Institute of Chicago, kolekto Joseph-Winterbotham
  • 1912:
    • Urbo de Parizo, oleo sur kanvaso, 267 × 406 cm, musée national d'art moderne, Parizo
    • La Turoj de Laon, oleo sur kanvaso, 162 × 130 cm, musée national d'art moderne, Parizo

Orfeismo kaj simultanismoRedakti

 
Delaunay Portugala virino (1915), Columbus Museum of Art
 
Robert Delaunay ritmo 1 (ĉ. 1934)
 
Robert Delaunay Reliefo-diskoj (1936)
  • 1912:
    • La Fenestroj, oleo sur kanvaso, 35 × 91 cm, Philadelphia Museum of Art
    • La Fenestroj al la urbo, oleo sur kanvaso, 53 × 207 cm, Museum Folkwang, Essen
    • La Fenestroj simultanaj al la urbo, oleo sur kanvaso, 46 × 40 cm, Hamburger Kunsthalle
    • Fenestroj simultane malfermitaj, oleo sur kanvaso, 46 × 37,5 cm, Tate Gallery, Londono
    • La Fenestroj al la urbo (Unua parto, Dua motivo), oleo sur kartono, 39 × 29,6 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
    • Fenestro, oleo sur kanvaso, 110 × 90 cm, centro Georges Pompidou, Parizo
    • Simultana disko, oleo sur kanvaso, 134 cm de diametro, aparta kolekto
  • 1913:
  • 1914:
    • Omaĝo al Louis Blériot, oleo sur kanvaso, 46 × 46 cm, musée de Grenoble
    • Portreto de Henri Rousseau, oleo sur kanvaso, 71 × 60 cm, musée de Laval, Mayenne
    • Fenestro al la urbo, vakso sur kartono, 24,8 × 20 cm, Städische Galerie im Lembachhaus, Munkeno
    • Parizo simultaneco, farb-krajono sur papero, 25,4 × 19,8 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1915:
    • Nuda virino leganta, en musée d'art moderne de Troyes
    • virino sur la vendplaco, Portugalio, farbo kun gluo sur kartono, 81 × 100 cm, kolekto Léon-Cligman, Parizo
    • Portugala verŝistino aŭ muta naturo oleo kaj vakso sur kanvaso, 140 × 150 cm, musée national d'Art moderne, Parizo
    • Nudo je tualeto, oleo sur kanvaso, 140 × 142, musée d'art moderne de la Ville de Paris, heredaĵo de D-ro Girardin
    • Portugala muta naturo oleo sur kanvaso, 85 × 107 cm, musée Fabre, Montpellier
  • 1917:
  • 1918: Futbalo, akvarelo sur papero, 49,9 × 62,1 cm, musée national d'Art moderne, Parizo
  • 1922:
    • Portreto de André Breton, karbonkrajono sur paŭspapero, 101 × 65 cm, kolekto Joseph Pulitzer, Saint-Louis (Misurio)
    • Portreto de B. Kochno, karbonkrajono sur paŭspapero, 100 × 66 cm, aparta koleto, Parizo
    • Portreto de Philippe Soupault - Skizo, farbo kun gluo sur tolgarnita papero, 193 × 127,8 cm. Hirshhorn Museum and Schulpture Garden, Smithsonian Institution, Washington
    • La Barako de poetoj, ĥina inko kaj reliefaj tuŝoj de guaŝo sur papero, 24,5 × 25 cm, musée national d'art moderne, Parizo
    • Futbalo, blua inko sur papero, 27 × 22 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
    • La karuselo kun porkoj, oleo sur kanvaso, 250 × 250 cm, musée national d'art moderne, Parizo
  • 1923: Portreto de Tristan Tzara, oleo sur kartono, 105,8 × 75 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1924:
    • Tri futbalistoj, plumo sur paŭspapero, 21,3 × 15 cm ; 21 × 15,9 cm ; 20,5 × 15,9 cm, musée national d'art moderne, Parizo
    • Portreto de Jean Cocteau (nefinita), oleo sur kartono, 106,2 × 80 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1925: Urbo de Parizo, La Virino kaj la Turo. Dekoracia panelo por halo de ambasadejo, oleo sur kanvaso, 450,3 × 940, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1926:
  • 1930:
    • Viv-ĝojo, oleo sur kanvaso, 228 × 200 cm, musée national d'art moderne, Centro Georges Pompidou
    • Diskoj-Skizo, akvarelo sur papero, 28 × 38,5 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1933:
    • Reliefo-Ritmo, cemento, korko kaj oleo sur kanvaso, 100 × 80,5 cm, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
    • Ritmo senfina, akvarelo sur papero, 33,6 × 12,8, kolekto Sonia Delaunay, Parizo
  • 1934:
    • Ritmoj, oleo sur kanvaso, 146 × 114,5 cm, musée national d'Art moderne, Parizo
    • Ritmo senfina, oleo sur kanvaso, 207,5 × 52,1 cm, musée national d'Art moderne, Parizo
  • 1937:
    • Maketo por Enir-halo de Retoj, farbo kaj sablo gluitaj sur "Isorel" ("Masonite"), 107 × 202 cm, musée national d'art moderne, Parizo
    • Dekoracio de Aer-palaco, Internacia Ekspozicio de 1937, Parizo
    • Maketo por la Palaco de fervojoj, farbita krucplakaĵo kaj reliefo el sablo, 78 × 174 cm, musée national d'art moderne, Parizo

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Archives de l’état civil de Paris en ligne. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2012-07-12.
  2. Nous irons jusqu'au soleil, paĝo28
  3. 3,0 3,1 3,2 Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo16
  4. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo17
  5. Du cubisme à l'art abstrait, paĝo10
  6. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo20
  7. Nous irons jusqu'au soleil, paĝo28
  8. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo22
  9. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo24
  10. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo26
  11. Michel Hoog, Delaunay, paĝo28
  12. Michel Hoog, Delaunay, page 69, Flammarion
  13. Lettre de August Macke à B. Koehler, citée par G. Vriessen dans August Macke, 1953, paĝo 116
  14. Catalogue de l'exposition «Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction» au centre Georges-Pompidou, paĝo40
  15. 15,0 15,1 Guillaume Apollinaire (februaro 1913). “Die Moderne Malerei”, Der Sturm (148-149). , traduit dans Chroniques d'art 1902-1918, Parizo, éditions Gallimard, 1993, p.350-356
  16. 16,0 16,1 Michel Hoog, Delaunay, paĝo80
  17. 17,0 17,1 17,2 Michel Hoog, Delaunay, paĝo87
  18. 18,0 18,1 18,2 Michel Hoog, Delaunay, paĝo89
  19. 19,0 19,1 Michel Hoog, Delaunay, paĝo94
  20. 20,0 20,1 Michel Hoog, Delaunay, paĝo91
  21. Estas la elekto farita en la Katalogo de ekspozicio «Robert Delaunay, de impresionismo al abstraktismo» en centro Georges Pompidou, kaj ankaŭ fare de Michel Hoog en lia verko Delaunay (1976)
  22. 22,0 22,1 Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges Pompidou, paĝo94
  23. Catalogue de l'exposition «Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction» en Centro Georges-Pompidou, paĝo24
  24. Guillaume Apollinaire, Du sujet dans la peinture moderne (La subjekto en moderna pentrarto), Les Soirées de Paris, n-ro 1, 1912, p. 2
  25. Leonardo da Vinci, Textes choisis, Société du Mercure de France, 1907
  26. Du cubisme à l'art abstrait, paĝo146
  27. Du cubisme à l'art abstrait, paĝo171
  28. "Futurisme, rayonnisme, orphisme" Arkivigite je 2012-04-14 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de Centro Georges Pompidou de Parizo
  29. Katalogo de ekspozicio «Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction» en Centro Georges-Pompidou, paĝo184
  30. 30,0 30,1 Pascal Rousseau, dans la Revue de l'Art, 1996, n-ro 113, pages 19 à 33
  31. Letero sendita al August Macke, referencita Delaunay, 1957, paĝo 185
  32. Pour la Science numero 317, paĝoj 96 kaj 97
  33. 33,0 33,1 Qu'est-ce que l'art abstrait ?, paĝo147
  34. Citita de Michel Hoog, en Delaunay, éditions Flammarion, paĝo 90
  35. Commune, n-ro 22, junio 1935, paĝo 1125.
  36. Kupka, Serge Fauchereau, Albin Michel, collection Les grands maîtres de l'art contemporain, Paris, 1988
  37. Qu'est-ce que l'art abstrait ?
  38. Qu'est-ce que l'art abstrait ?
  39. 39,0 39,1 Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges-Pompidou, paĝo238
  40. Catalogue de l'exposition « Robert Delaunay, de l’impressionnisme à l'abstraction » au centre Georges Pompidou, paĝo257

BibliografioRedakti

  • Dictionnaire Bénézit. (januaro 1999) Dictionnaire critique et documentaire des peintres,sculpteurs, dessinateurs et graveurs de tous les temps et de tous les pays vol.4 (france). éditions Gründ, p. 387–390. Bénézit. ISBN 2700030141.
  • Rousseau, Pascal (dir.) kaj Centro Georges Pompidou. (1999) Catalogue de l'exposition Robert Delaunay, de l'impressionnisme à l'abstraction, présentée du 3 juin au 16 août 1999. Parizo: Éditions du Centre Pompidou. Catalogue.
  • Hoog, Michel. (1967) Robert et Sonia Delaunay. Parizo: Édition des musées nationaux. Michel Hoog 1967.
  • Hoog, Michel. (1976) Delaunay, Les maîtres de la peinture moderne. Flammarion, p. 98. Michel Hoog.
  • de la Tourette, Gilles. (1950) Robert Delaunay. Parizo: Charles Massin. Tourette.
  • Delaunay, Robert. (1957) Du cubisme à l'art abstrait. Parizo: SEVPEN.
  • Cassou, Jean. (1961) Robert Delaunay. Parizo: Galerie Berggruen. Berggruen.
  • Schmidt, Georg. (1964) Robert Delaunay. Baden-Baden: W. Klein. Schmidt.
  • Vriesen, Gustav. (1967) Robert Delaunay. Cologne: DuMont Schauber. Vriesen.
  • Damase, Jacques. (1971) Sonia Delaunay, Rythmes et couleurs. Parizo: Hermann. Damase.
  • Ferreira, Paulo. (1972) Correspondance entre quatre artistes portugais et Robert de Sonia Delaunay. Parizo: PUF. Ferreira.
  • Dorival, Bernard. (1975) Robert Delaunay. Parizo kaj Bruselo: Jacques Damase. Dorival.
  • Roque, Georges. (2003) Qu'est-ce que l'art abstrait ?. Parizo: Folio essais. Georges Roque.
  • Delaunay, Sonia. (1978) Nous irons jusqu'au soleil, avec la collaboration de Jacques Damase et Patrick Raynaud, Parizo: Robert Laffont.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Robert Delaunay en la franca Vikipedio.