Henri Le Fauconnier

Henri (Victor Gabriel) Le Fauconnier (naskiĝis la  5-an de julio 1881(nun 1881-07-05) en Hesdin, mortis la 25-an de decembro 1946 en Parizo) estis franca kubisma pentristo.

Henri Le Fauconnier
Ploumanac’h, 1908, Bergen, Museum Kranenburgh
Ploumanac’h, 1908, Bergen, Museum Kranenburgh
Naskiĝo la  5-an de julio 1881(nun 1881-07-05)
en Hesdin
Morto la 25-an de decembro 1946 (65‑jara)
en Parizo
Nacieco franca
Sukcesis kiel Pentristo
Artista celigo Kubismo
Persona informo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Académie Julian
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto
vdr

Kariero redakti

Post kiam li sekvis studojn pri juro en Parizo, Henri Le Fauconnier enskribiĝis en la ateliero de Jean-Paul Laurens antaŭ ol aliĝi al "Akademio Julian". Li ekspoziciis en Salono de Sendependuloj en 1904. Li tiam situiĝis en la influo de Matisse kaj ekaplikis siajn kolorajn aŭdacojn. Li instalis sin en Bretonio en 1907 en Ploumanac'h kaj pentris rokajn pejzaĝojn, karaterizitajn de malpli koloraj brunaj tonoj kaj larĝaj konturoj limigantaj simpligitajn formojn. Li priesploris propran vojon kiun li ekaplikis al nudoj aŭ portretoj kiel tiu de poeto Pierre Jean Jouve en 1909 (Musée national d'Art moderne, Parizo). Reveninte al Parizo, li enmiksis sin en la arta kaj literatura medio kiu kunvenis ĉirkaŭ Paul Fort en kafejo "La Closerie des Lilas".

Aperinta kiel intelektulo, Le Fauconnier publikigis, invitite de Kandinskij teorian tekston en la katalogo de la Neue Künstlervereinigung de Munkeno en 1910. Li malfermis sian atelieron sur strato Visconti en Parizo al artistoj dezirantaj kiel li eltiri la lecionojn de Cézanne. Kun Jean Metzinger, Albert Gleizes, Fernand Léger, Robert Delaunay, Li kontribuis al skandalo de Kubismo en Salono de Sendependuloj de 1911. Le Fauconnier partoprenis en Grupo de Puteaux.

Elektitaj disĉiploj redakti

Verkoj redakti

  • Les Montagnards attaqués par des ours (Montaranoj atakitaj de ursoj), 1912, oleo sur kanvaso, 241 × 307 cm, Museum of Art - Rhode Island School of Design.
  • Femme nue dans un intérieur (Nuda virino en interno), Musée des beaux-arts, Liono
  • Vieille femme (Maljunulino), Palais des Beaux-Arts, Lille
  • L’Église de Grosrouvre (La preĝejo de Grosrouvre), Musée des Beaux-Arts, Liono
  • L’Enfant breton (La bretona infano), Musée des Beaux-Arts, Liono
  • Nature morte aux fleurs (Muta naturo kun floroj), Musée départemental de l'Oise, Beauvais
  • Paysage, Musée des Beaux-Arts (Pejzaĝo), Liono
  • Portrait de vieille femme (Portreto de maljunulino), Musée des Beaux-Arts, Liono
  • Maisons dans les rochers à Ploumanac'h (Domoj en rokoj en Ploumanac'h), Musée des Beaux-arts, Brest

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Henri Le Fauconnier en la franca Vikipedio.