Akademio Julian
La Akademio Julian (france Académie Julian) estis artolernejo de Parizo (Francio).
Akademio Julian | ||
---|---|---|
![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1867 | |
fondinto | Rodolphe Julian vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 48° 52′ 16″ N, 2° 20′ 30″ O (mapo)48.8711111111112.3416666666667Koordinatoj: 48° 52′ 16″ N, 2° 20′ 30″ O (mapo) | |
| ||
| ||


Rodolphe Julian malfermis la Akademion Julian en 1867 en Passage des Panoramas, kiel privata studi-lernejo por studentoj de arto. En la epoko, la oficiala artolernejo, nome la École des Beaux-Arts, ne permesis al virinoj matrikuliĝi en ties studoj, sed la nova Académie Julian ja permesis tion. La virinoj partoprenis en la samaj studoj kiel la viroj, inklude la bazojn por la arta lernomodelo de la epoko - desegnado kaj pentrado de nudaj modeloj, konsiderita malpropra de virinoj. Same kiel simila Académie Colarossi, ĝi estis populara inter studentoj kaj francaj kaj eksterlandaj, partikulare usonanoj. La Académie Julian ne nur akceptis profesiajn pentristojn, ses ankaŭ amatorajn. Finfine, al la studentoj de la Académie Julian oni havigis la rajton konkurenci por la Premio de Roma, nome premio atribuita al junaj novaj artistoj. Post la tempopaso, la Académie Julian malfermis lernejojn en aliaj lokoj. Krom la origina lernejo de Passages des Panoramas, estis studoj en Montmartre, nº 31 Rue du Dragon en la 6a arondismento.
Ĉirkaŭ la jaroj 1888 kaj 1889, la Nabis aperis kiel ribela grupo de junaj studentoj de arto kiuj kunsidis en la Académie Julian.
La Académie Julian aliĝis al la École Supérieure d'Arts Graphiques-Penninghen en 1968.
Kelkaj elstaraj studentoj redakti
Bibliografio redakti
- Peter Kropmanns, Carina Schäfer. Private Akademien und Ateliers im Paris der Jahrhundertwende. In: Die große Inspiration. Deutsche Künstler in der Académie Matisse, v. 3. Kunst-Museum Ahlen/Westf. 2004, ISBN 3-89946-041-3