Diego Rivera

meksika pentristo

Diego RIVERA (naskiĝis en Guanajuato la 8-an de decembro 1886, mortis en Meksik-urbo la 24-an de novembro 1957) estis meksika pentristo, pli konata pro siaj grandaj murpentraĵoj, en kiuj li prezentis temojn de la meksika historio en nova stilo, kiu kombinis realismon kun forta influo de la prameksika arto.

Diego Rivera
Persona informo
Diego Rivera
Naskonomo Diego María de la Concepción Juan Nepomuceno Estanislao de Rivera y Barrientos Acosta y Rodríguez
Naskiĝo 8-an de decembro 1886 (1886-12-08)
en Guanajuato
Morto 24-an de novembro 1957 (1957-11-24) (70-jaraĝa)
en Coyoacán
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Rotonda de las Personas Ilustres vd
Religio ateisto vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Akademio de San Carlos • Akademio de Sciencoj de FrancioLos-Anĝeleso vd
Familio
Edz(in)o Angelina Beloff • Guadalupe Marín • Frida KahloFrida Kahlo • Emma Hurtado vd
Infanoj Marika Rivera • Ruth Rivera Marín • Guadalupe Rivera Marín vd
Profesio
Alia nomo Barrientos, Diego María Rivera vd
Okupo murpentristo • konstrua desegnisto • desegnisto • pentristo • gravuristo • skulptisto vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en MeksikurboSan-FranciskoNov-JorkoDetrojtoBruĝoParizoSovetunioHispanio vd
Verkado
Verkoj Epopeo de l' Popolo Meksika ❦
Sonĝo de Dimanĉa Posttagmezo en la Alameda Centra ❦
Río Juchitán ❦
Portreto de Ramón Gómez de la Serna ❦
Detroit Industry Murals ❦
The Banana Leaf Loader ❦
Allegory of California ❦
The Making of a Fresco Showing the Building of a City vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Rivera fotita de Carl Van Vechten.

Li kreis diversajn murpentraĵojn ĉe plural lokoj en la historia centro de Meksik-urbo, kaj ankaŭ en la Escuela Nacional de Agricultura de Chapingo (Lernejo Nacia de Agrikulturo de Chapingo),[1] kaj en aliaj meksikaj urboj kiel Cuernavaca kaj Akapulko, kiel ankaŭ kelkaj aliaj en aliaj landoj, kiel Bonaero, San-Francisko (Kalifornio, usono), Detrojto, kaj Novjorko.

Li vivis kaj estis edziĝinta kun Frida Kahlo.

Persona Vivo redakti

Rivera naskiĝis en Guanajuato, Meksiko, en riĉan familion, filo de María del Pilar Barrientos kaj Diego Rivera Acosta.[2] Diego havis ĝemelan fraton, nome Carlos, kiu mortis du jarojn post ilia naskiĝo.[3] Onidire, Rivera havis prapatrojn Novkristanajn (prapatrojn, kiuj perforte konvertiĝis de judismo al katolikismo).[4] Rivera skribis en 1935: "Mia judeco estas la plej grava elemento en mia vivo."[5] Rivera komencis desegni je la aĝo de tri jaroj, unu jaron post la morto de lia ĝemela frato. Oni trovis lin, desegnanta sur la muroj. Liaj gepatroj, anstataŭ ol puni lin, instalis kretotabulojn kaj kanvason sur la murojn. Kiel plenkreskulo, li edziĝis kun Angelina Beloff en 1911, kaj ŝi naskis filon, Diego (1916-1918). Maria Vorobieff-Stebelska naskis filinon, kun la nomo Marika en aŭ 1918 aŭ 1919, dum kiam Rivera estis la edzo de Angelina (laŭ House on the Bridge: Ten Turbulent Years with Diego Rivera (Domo sur la Ponto: Dek Malpacaj Jaroj kun Diego Rivera) kaj la memorlibro de Angelina, nomata Memorias (Memorioj)). Li edziĝis kun sia dua edzino, Guadalupe Marín, en junio, 1922, kun kiu li havis du finilojn: Ruth kaj Guadalupe. Li estis ankoraŭ edzo, kiam li ekkonis artstudenton Frida Kahlo. Ili edziĝis je la 21an de aŭgusto, 1929, kiam li havis 42 jarojn, kaj ŝi havis 22. Iliaj reciprokaj malfidelecoj kaj lia forta koleremo kondukis al eksedziĝo en 1939, sed ili reedziĝis je la 8a de decembro, 1940 en San-Francisko. Rivera poste ediziĝis kun Emma Hurtado, lia aĝento ek de 1956, je la 29a de julio, 1955, unu jaron post la morto de Kahlo.

 
Frida Kahlo kaj Diego Rivera en 1932, foto de: Carl Van Vechten

Rivera estis ateisto. Lia murpentraĵo, Dreams of a Sunday in the Alameda (Revoj de Dimanĉo ĉe la Alamedo) montris Ignacion Ramirez tenante afiŝon, kiu surhavis, "Dio ne ekzistas". Ĉi tiu verko kaŭzis sensacion, sed Rivera rifuzis forigi la enskribaĵon. La pentraĵo ne montriĝis ĝis post naŭ jaroj, ĝis kiam Rivera kunsentis forigi la enskribaĵon. Li diris: "Por aserti, 'Dio ne ekzistas', mi ne devas min kaŝi malantaŭ Don Ignacio Ramírez; mi estas ateisto, kaj mi opinias, ke religioj estas speco de grupa neŭrozo."[6]

Ek de la aĝo de dek jaroj, Rivera studis arton ĉe la Akademio de Sankta Karlo en Meksik-urbo. Li ricevis monhelpon por daŭrigi la studadon en Eŭropo de Teodoro A. Dehesa Méndez, guberniestro de la Ŝtato de Veracruz. Post lia alveno en Eŭropon en 1907, Rivera unue iris por stud kun Eduardo Chicharro en Madrido, Hispanio, kaj de tie iris al Parizon, Francion, por vivi kaj labori kun la granda artista grupiĝo ĉe Montparnasse, precipe ĉe La Ruche, kie lia amiko Amedeo Modigliani pentris lian portreton en 1914.[7] Lia rondo de proksimaj amikoj, kiuj enhavis Ilyan Ehrenburg-on, Chaim Soutine-on, Amedeon Modigliani-on kaj la edzinon de Modigliani Jeanne Hébuterne, Max Jacob, galeri-proprietanto Léopold Zborowski, kaj Moise Kisling, kaptiĝis por posteuloj de Marie Vorobieff-Stebelska (Marevna) en ŝia pentraĵo "Homage to Friends from Montparnasse (Omaĝo al Amikoj de Montparnasse)" (1962).[8]

Dum tiuj jaroj, Parizo vidis la komencon de Kubismo en pentraĵoj de eminentaj pentristoj tiel, kiel Pablo Picasso, Georges Braque kaj Juan Gris. De 1913 ĝis 1917, Rivera entuziasme adoptis ĉi tiun novan skolon de arto. Ĉirkaŭ 1917, inspirita de la pentraĵoj de Paul Cézanne, Rivera ŝanĝiĝis en la direkton de Post-impresionismo, kun simplaj formoj kaj grandaj regionoj de vivaj koloroj. Liaj pentraĵoj komencis altiri atenton, kaj li povis montri ilin ĉe pluraj ekspozicioj.

Rivera mortis la 24an de novembro 1957.

Kariero en Meksiko redakti

 
La murpentrajĝo de Diego Rivera, kiu montras la historion de Meksiko ĉe la Nacia Palaco en Meksik-urbo.
 
Amedeo Modigliani, Portreto de Diego Rivera, 1914

En 1920, je la instigo de Alberto J. Pani, la Mekiska ambasadoro al Francio, Rivera lasis Francion kaj vojaĝis tra Italio, studante ĝian arton, inkluzive la Renesancajn freskojn. Post kiam José Vasconcelos fariĝis Ministro de Edukado, Rivera reiris al Meksiko en 1921 por volviĝi en Meksika murpentraĵo-programo, subtenata de la registaro, planita de Vasconcelos.[9] La program enhavis Meksikajn artistojn, kiel José Clemente Orozco, David Alfaro Siqueiros, kaj Rufino Tamayo, kaj la Francan artiston Jean Charlot. En januaro 1922,[10] li pentris - prove per varmega vakso-pentrado (enkaŭstiko) - sian unuan elstaran murpentraĵon, La creación (La kreado)[11] en la Aŭditorio Bolivar ĉe la Nacia Prepara Lernejo en Meksik-urbo; dume li gardis sin per pistolo kontraŭ dekstremaj studentoj.

Dosiero:Rivera-the-arsenal.jpg
En el Arsenal detalo, 1928

En la aŭtuno de 1922, Rivera partoprenis la fondiĝon de la Revolucia Unuiĝo de Teknikaj Laboristoj, Pentristoj, kaj Skulptistoj, kaj poste en tiu jaro li aniĝis en la Meksika Komunisma Partio[12] (inkluzive ĝia Centra Komitato). Lia murpentraĵoj, poste pentritaj nur freske, traktis Meksikan societon kaj respegulis la 1910-an Revolucion de la lando. Rivera kreis sian propran indiĝenan stilon surbaze de grandaj, simpligitaj figuroj kaj imponaj koloroj kun Azteka influo klare videbla en murpentraĵoj ĉe la Sekretarieco de Publika Edukado en Meksik-urbo,[13] komencigita en 1922 kun plano, ke ĝi konsistu el cent dudek kvar freskoj, kaj finita en 1928.[10]

 
Rekreo de Man at the Crossroads (Homaro ĉe la Vojkruciĝo) (renomata Man, Controller of the Universe (Homaro, Reganto de la Universo), origine kreata en 1934 (detalo)

Lia arto, en maniero simila al la steleoj de la Majoj, rakontas rakontojn. La murpentraĵo, En el Arsenal (Ĉe la Arsenalo)[14] montras ĉe la dekstra flanko Tina Modotti-on tenanta munician zonon, kun la vizaĝo al Julio Antonio Mella, en hela ĉapelo, kaj Vittorio Vidali malantaŭe en nigra ĉapelo. Tamen, la montrata detalo de En el Arsenal inkluzivas nek la dekstran flankon priskribitan, nek iu ajn el la tri homoj menciitaj; anstataŭe, ĝi montras la maldekstran flankon kun Frida Kahlo disdonanta municiojn. Leon Trotsky vivis kun Rivera kaj Kahlo dum pluraj monatoj dum lia ekzilo en Meksiko.[15] Pluraj el la plej famaj murpentraĵoj de Rivera troviĝas ĉe la Nacia Lernejo de Agrikulturo ĉe Chapingo proksime al Texcoco (1925–27), ĉe la Palaco de Cortes, en Cuernavaca (1929–30), kaj la Nacia Palaco (Meksiko) en Meksik-urbo (1929–30, 1935).[16][17][18]

Referencoj redakti

  1. Biografía de Diego Rivera [1] 29a de februaro de 2012 ĉe biografiasyvidas.com hispana
  2. Diego Rivera Began Drawing As A Toddler
  3. online biography Alirita je la 13a de oktobro 2010
  4. "On this day: Diego Rivera dies", The Jewish Chronicle. Thejc.com. Retrieved 20-09-2012. Arkivita el la originalo je 2016-10-13. Alirita 2016-10-22.
  5. Mexico: Virtual Jewish History Tour. Jewishvirtuallibrary.org. Alirita 2012-09-20.
  6. Philip Stein, Siqueiros: His Life and Works (International Publishers Co, 1994), ISBN 0-7178-0706-1, pp176
  7. Modigliani, Amedeo - 1914 Portrait of Diego Rivera (Museo de Arte, Sao Paolo, Brazil) | Flickr - Photo Sharing!. Flickr. Alirita 2011-12-08.
  8. M. Marevna, 'Homage to Friends from Montparnasse', 1962, A private collection, Moscow. The State Russian Museum. Arkivita el la originalo je 2007-10-11. Alirita 2007-12-14. Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-11. Alirita 2016-10-22.
  9. Diego Rivera: Biography. Alirita 2007-09-22.
  10. 10,0 10,1 Diego Rivera: Chronology. Yahoo! GeoCities. Arkivita el la originalo je 2008-03-08. Alirita 2007-09-21.
  11. Diego Rivera. Creation. / La creación. 1922-3”. Alirita 2007-12-14.. 
  12. Diego Rivera. Fred Buch. Alirita 2007-09-22.
  13. Diego Rivera”. Alirita 2007-12-14.. 
  14. Diego Rivera. From the cycle: Political Vision of the Mexican People (Court of Fiestas): Insurrection aka The Distribution of Arms. / El Arsenal – Frida Kahlo repartiendoarmas”. Alirita 2007-12-14.. 
  15. Chasteen, John Charles. Born in Blood and Fire, W. W. Norton & Company, 2006, p. 225.
  16. Diego Rivera. Encyclopædia Britannica. Alirita 2007-09-21.
  17. Diego Rivera. Answers.com. Alirita 2007-09-21.
  18. bluffton.edu

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti