Meksiko

lando en Nordameriko
(Alidirektita el Meksikano)

Meksiko (hispane México[2] [MEĥiko] aŭ [MEhiko], oficiale: Estados Unidos Mexicanos),[3][4][5][6] oficiale la Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj, estas federacia respubliko konstitucia en Nordameriko (aŭ Centrameriko laŭ kelkaj fontoj),[7] kiu konsistas el 31 ŝtatoj kaj federacia distrikto, kiu estas Meksikurbo,[8] kiu estas ankaŭ la plej loĝata urbo de la lando kaj de Hispanameriko.

Estados Unidos Mexicanos
Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj

Flago de Meksiko

Blazono de Meksiko

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional Mexicano
Nacia Himno de Meksikano
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Meksikurbo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana (de fakto), kaj pluraj lingvoj de Meksiko.
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (89%)
protestantismo (6%)
aliaj (5%)
Areo
 % de akvo
1 972 550 km²
1,58 %
Loĝantaro 126 014 024 (2020))[1]
Loĝdenso 61 loĝ./km²
Vivolongo 75 jaroj
Horzono -6 al -8

UTC-5 al -7 (somere)

Interreta domajno mx
Landokodo MX
Telefona kodo 52
Plej alta punkto Citlaltepetl
Plej malalta punkto Laguna Salada
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Andrés Manuel López Obrador
Ĉefministro Ne havas
Nacia tago 16-a de septembro 1810
Sendependiĝo disde Hispanio 27-a de septembro 1821
Ekonomio
Valuto Meksika peso (MXN)
MEP laŭ 2006
– suma $ 1,149 duiliono
– pokapa $ 12.775
Esperanto-movado
Landa E-asocio Meksika Esperanto-Federacio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Laŭ ties Konstitucio, ĝia regoformo konsistas el respubliko reprezentativa, demokratia, laika kaj federacia, komponita de 32 federaciaj entoj (31 ŝtatoj kaj la federacia ĉefurbo).[9][10][11]

Norde ĝi limas kun Usono (laŭlonge de 3 155 km landlimo); sudokcidente kun la Pacifika oceano; sudoriente kun Gvatemalo (958 km), Belizo (276), kaj la Kariba Maro; kaj oriente troviĝas la Meksika golfo. La marbordoj de la lando entute totalas 9 330 km.[12] La meksika surfaco ampleksas proksimume 2 milionojn da km², nome 1 964 375 km²,[12] kio atingas la dektrian rangon inter la plej grandaj landoj el la mondo kaj la tria plej granda de Latinameriko.

En tiu ĉi teritorio loĝas inter 126 kaj 129 milionoj da personoj,[13], pro kio la lando estas la deka aŭ dekunua plej loĝata de la mondo. La majoritato havas kiel gepatra lingvo la hispanan, kiun la ŝtato rekonas kiel ŝtata lingvo kun 67 lingvoj indiĝenaj propraj de la lando,[14]​ sed en la lando oni parolas entute ĉĉirkaŭ 287 lingvojn.[15]​ Tio faras Meksikon la ŝtato plej granda laŭ nombro da hispanparolantoj,[16]​ same kiel la oka lando kun plej granda lingva diverseco en la mondo.[17]

La homa apero en Meksiko datas el antaŭ 30 000 jaroj.[18] Kiel frukto de miloj de jaroj de kultura disvolvigo aperis en la meksika teritorio la kulturoj mezamerikaj, aridamerikaj kaj oazamerikaj. La aktuala centra teritorio de Meksiko estis la ĉefa areo de la meksika popolo kaj parte de la popolo de majaoj, du el la plej gravaj civilizacioj de la Antaŭkolumba Ameriko. Dum 300 jaroj, la totalo de la aktuala teritorio formis parton de la Vicreĝlando Nova Hispanio, kun ĉefurbo en Meksikurbo, estante unu de la plej gravaj entoj de la Hispana Imperio en Ameriko. Post la hispana dominado, Nov-Hispanio iniciatis la lukton por sia politika sendependeco en 1810, kiu kulminis en 1821. Poste, dum ĉirkaŭ unu jarcento la lando estis enkotigita en serio de enlandaj militoj kaj invadoj de eksterlandanoj kiuj rezultis en gravaj konsekvencoj en ĉiuj medioj de la vivo de la meksikanoj. Dum granda parto de la 20-a jarcento (ĉefe en la duonao triono) okazis periodo de granda ekonomia kresko kadre de politiko dominita de unusola politika partio, nome PRI.

Laŭ la Monda Organizaĵo de Turismo, Meksiko estas la ĉefa turisma destinejo de Latinameriko kaj la tria plej vizitita de la mondo en 2020.[19] Tio rilatas grandmezure al kulturaj aŭ naturaj 34 lokoj kiuj estas konsiderataj de la Unesko kiel Monda heredaĵo, tiukadre la lando estas la unua en la kontinento.

Laŭ terminoj de makroekonomiko, pro Malneta enlanda produkto (MEP) Meksiko estas la dekkvara tutmonda ekonomio kaj la dekunua pro aĉetopovo; je mondoregiona skalo, ĝi estas la dua ekonomio de Latinameriko kaj la kvara de la kontinento.[20][21] Laŭ la informo de 2020 de homa disvolviĝo de la Unuiĝintaj Nacioj, la lando havas altan indicon de homa disvolviĝo nome de 0.779, kaj okupas la 74an lokon en la mondo.[22]

Meksiko estas ankaŭ unu de la landoj kun plej granda diverseco de klimatoj en la mondo, konsiderata unu de la deksep diversegaj landoj de la planedo, estas hejmo de 10-12 % de la tutmonda biodiverseco[23] kaj estas hejmo de pli ol dekdu mil endemiaj specioj.[24]

Meksiko apartenas la gravaj internaciaj organizaĵoj kiel al UN (1945) kaj OAŜ.

Esperanta nomoRedakti

En la populara nomo México ([MEĥiko] aŭ [MEhiko]) la sono de la ikso estas escepto laŭ la kutima prononco en la hispana lingvo, ĉefe en Meksiko.[25] Vidu artikolon pri la nomo de Meksiko en esperanto.

La esperantigo de la hispanlingva vorto México [MEĥiko] estas malfacilaĵo. En Lingva respondo n-ro 47, publikigita en Oficiala Gazeto en 1911 (n-ro 18B en la 6a eldono de Lingvaj Respondoj), Zamenhof skribis:

 
 [...] ni neniam devas diri "Meksikujo"; ni devus diri "Meksiko", sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas [...] nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "Meksikio" (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k. t. p.). 

Multaj esperantistoj nun opinias, ke tiu komento estis eraro de Zamenhof. La Akademio de Esperanto en 1974 oficialigis la landnomon "Meksiko" (en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro), ĉar tiu formo estas la plej internacia. UEA kaj Monato uzas nur tiun oficialan formon. La landa Esperanto-asocio nomiĝas Meksika Esperanto-Federacio.

Krome, kunteksto ofte helpas, kiam oni diras nur "Meksiko". Interese, la meksikanoj mem malofte plendas aŭ konfuziĝas kiam oni diras México, kvankam tiu ĉi vorto aludas urbon, ŝtaton kaj landon.

GeografioRedakti

 
Topografia mapo de Meksiko.

Meksiko situas en la sudo de la kontinento Nordameriko aŭ en la nordo de Centrameriko ĉirkaŭ 23º No, 102º Ok. En la nordo de Meksiko situas Usono (3 118 km de landlimo) kaj en la sudo Meksiko limas kun Gvatemalo (960 km) kaj Belizo (176 km). Nature Meksikon finas Pacifika Oceano en la okcidento kaj la Golfo de Meksiko kaj la Kariba Maro en la oriento.

Meksiko kovras 1 972 550 kvadratajn kilometrojn kaj ĝi estas la tria plej granda lando en Latinameriko. Ĝi estas tiom granda, ke ĝi estas la dek-tria plej granda lando en mondo. Semotaŭga estas nur 12%.

Meksiko situas en unu el la plej dinamikaj tektonaj areoj de la Tero. Ĝi estas parto de la “Ringo de fajro”, kiu estas regiono kun multa aktiva vulkanismo. La plej alta monto estas la Stelmonto aŭ "Citlatépetl". Unu aktiva vulkano estas Popocatépetl.

La “Meksika Altebenaĵo” estas la la plej loĝata regiono en Meksiko. En ĝi, estas la ĉefurbo de Meksiko nome Meksikurbo kaj la urboj Gvadalaharo kaj Puebla.

Meksiko havas multajn klimatajn kondiĉojn kaj ĝi situas proksime al la Tropiko de Kankro. La “varmega tero” estas ĉirkaŭ 25 gradoj celsiaj. La “modera tero” havas averaĝan temperaturon de ĉirkaŭ 19 gradoj celsiaj. La “malvarma tero” estas ĉirkaŭ 15 gradoj celsiaj. En la malaltaj regionoj de Meksiko estas multaj tropikaj uraganoj. En la nordo de Meksiko estas la Sonora-dezerto kaj la Chihuahua-dezerto.[26] [27]

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Meksiko.

Dum miloj da jaroj, la hodiaŭa Meksiko estis lando de ĉasistoj kaj rikoltistoj. Antaŭ ĉirkaŭ 9 mil jaroj, la amerikanoj kultivis maizon, sed komencis agraran revolucion, stirante al formado de multe pli kompleksaj civilizacioj. La civilizacioj ŝanĝis konturon de urboj per skribo, monumenta arkitekturo, astronomiaj kaj matematikaj studoj, kaj armeo.

Inter 1200 kaj 500 jaroj a.K. floris la olmeka kulturo en la regiono de la Golfo de Meksiko, ĉefe en la nunaj ŝtatoj de Verakruco kaj Tabasko. La olmeka dekadenco komenciĝis ĉ. 500 a.K. kaj ĝi lasis gravan kulturan heredaĵon al diversaj popoloj. La plej gravaj el tiuj estis la teotiŭakananoj, situantaj en la valo de Meksiko kaj Pueblo. Teotiŭakano estis grava religia centro kaj tie estiĝis ankaŭ politika strukturo kun imperiaj ambicioj. La konker-militoj lanĉitaj de la teotiŭakananoj atingis Oaksakon, Verakrucon kaj Gvatemalon, inkludante en sia orbito diversajn popolojn.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Meŝika imperio kaj Aztekoj.
 
Maketo de la Plejgranda Templo, ceremonia, religia kaj civitana centroj de Tenoĉtitlano.

La meŝikoj (kiuj fakte donis la nomon al la lando) alvenis en Anaŭakon (la valo de Meksiko) ĉirkaŭ la dua duono de la 12-a jarcento, kiam tie jam loĝis aliaj popoloj. La novalvenintaj meŝikoj establis sin en Ĉapultepeko en 1276, de kie ili estis forpelitaj; post kelkaj jaroj da migrado, en 1325 ili fine establis sin en malgranda insulo de la lago Tezkuko. La legendo tekstas, ke la dioj ordonis, ke ili sin establu en la loko, kie aglo estos voranta serpenton. Tiu sceno aperis ĝuste en tiu insuleto, tiom malriĉa kaj malfekunda, ke neniu el la ĉirkaŭantaj popoloj estis depostulinta ĝin. De la fondo de la ĉefurbo, Tenoĉtitlano, ĝis la hispana konkero sinsekvis diversaj regantoj laŭlonge de la 14-a, 15-a kaj komenco de la 16-a jarcentoj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konkero de Meksiko.

Kiam alvenis la hispanoj, en 1519, la meŝika imperio estis tre juna kaj multaj el la subpremataj popoloj ankoraŭ konservis la memoron pri sia sendependa vivo; krome, anstataŭ konsideri Motekuhzoman kiel sian reganton, ili lin timis kaj malamis. Tiel, la vasalaj popoloj ne vidis en la hispanoj konkerantojn, sed liberigantojn. Post 4 000 jaroj de ekzistado, la meksika civilizo estis tute konkerita kaj modifita pro la alveno de la hispanaj konkistadoroj kaj koloniistoj en 1519. Dum tri jarcentoj, dum kiuj la plimulto da loĝantaro de Meksiko estis ankoraŭ indiĝenoj, ĝi estis koloniata de Hispanio.

 
Agustín de Iturbide (portreto de la 19-a jarcento, el libro de Guadalupe Jiménez Codinach, México. Su tiempo de nacer. 1750-1821).

Fine de la 17a jarcento, la ideoj de la Franca Revolucio kaj la ekzemplo de la britaj kolonioj en Nordameriko fortikigis la aspiron al sendependeco. Je la mateniĝo de la 16a de septembro 1810 pastro Miguel Hidalgo y Costilla, parokestro de Dolores, lanĉis la alvokon por militi kontraŭ la kolonia registaro. Tiu evento, konata kiel “krio de Dolores”, propre signas la naskiĝon de la meksika nacio, ne plu novhispana nek meŝika. Hidalgo estis kaptita kaj ekzekutita en 1811, sed liaj sekvantoj daŭrigis la militan kampanjon, ĉefe José María Morelos y Pavón (ankaŭ pastro, ekzekutita en 1815), Vicente Guerrero kaj Guadalupe Victoria. En 1820, la situacio stagnis, sed en tiu jaro la hispana reĝo, Fernando la Sepa, estis devigita akcepti konstitucion, kio tiom konsternis la riĉajn hispanojn kaj kreolojn de Nova Hispanio, ke la vicreĝo Apodaca rifuzis akcepti ĝin.

La sendependiĝo de Meksiko fakte estis rezulto de intertraktado, pli ol de milito. En 1821 alvenis el Hispanio la nova vicreĝo, Juan O'Donojú, kiu akceptis trakti kun la ĉefo de la ribelaj kreoloj, Agustín de Iturbide. Tiu ĉi militisto estis batalinta la sendependiĝajn trupojn, kiuj estis sub la komando de Vicente Guerrero. Tiel, Iturbide kaj Guerrero kunakordis pri la plano de Igualo, nomata de la tri garantioj: unusola religio (la katolika), unuiĝo de ĉiuj sociaj grupoj kaj sendependiĝo de Meksiko kun konstitucia monarĥio. La 27an de septembro 1821 la Trigarantia Armeo eniris triumfe en Meksikurbon, plenumigante tiel la sendependecon de la lando.

En 1821, post la Meksika Milito de Sendependeco Hispanio agnoskis la sendependecon de Meksiko. Milito de la lando kun Usono finiĝis en 1848 per perdo de preskaŭ duono de ĝia teritorio. En 1861 Meksikon invadis Francio kaj ĝi regis mallonge ĝis 1867. Poste, la Meksika revolucio kaŭzis morton de 10% de la loĝantaro. La Kristisma Milito okazis en Meksiko kaj daŭris tri jarojn nome el 1926 ĝis 1929 inter la registaro unuflanke kaj milicoj de ekstremaj katolikoj aliflanke, kiuj malakceptis la aplikadon de la nomita Leĝo Calles (laŭ prezidanto Plutarco Elías Calles) kiu proponis limigi kaj kontroli la katolikan kulton en la lando.

Ekde komenco, Meksiko kiel ŝtato-nacio luktis kun interkonsento pri sia heredaĵo indiĝena juĝe atribuita kun la postuloj de la modelo de la moderna kulturo okcidenta trudita en 1519. La nomo de la nacio estas derivita de la azteka ĉefurbo Tenoĉtitlano. Hodiaŭ, Meksiko estas hejmo por la plej granda nombro de hispan-parolantoj en la mondo, ĝi havas ankaŭ la plej grandan nombron de denaskaj amerikanoj, kiuj parolas la indiĝenajn lingvojn (la plimulto parolas la navatlan).

DemografioRedakti

Dum la 19-a jarcento la loĝantaro de Meksiko apenaŭ duobliĝis. Tiu tendenco pluis dum la du unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, kaj eĉ en la popolnombrado de 1920 oni registris perdon de ĉirkaŭ 2 milionoj da loĝantoj, ĉar el 1910 ĝis 1920 okazis la Meksika revolucio. La kreskindico pliiĝis draste inter la jardekoj de 1930 ĝis 1980, kiam la lando registris kreskindicojn pli grandajn ol 3 % (1950-1980). La loĝantaro de Meksiko duobliĝis en du dek jaroj, kaj je tiu oni supozis, ke por 2000 estos 120 milionoj de meksikanoj. Je tio, la federacia registaro kreis la Consejo Nacional de Población (CONAPO, Nacia Konsilio de Loĝantaro), cele al establado de politikoj de naskokontrolo kaj al esplorado pri la loĝantaro de la lando. Tio sukcesis kaj la kreskindico malplialtiĝis ĝis 1.6 en la periodo de 1995 ĝis 2000. La meza vivlongeco pasis de 36 jaroj (en 1895) al ĉirkaŭ 72 jaroj (en 2000, nome 68,47 ĉe viroj, 74,66 ĉe virinoj). Ĉiam en 2000 la naskoj estis 23,15 je 1000 homoj en jaro kaj la mortoj 5,05 je 1000 homoj en jaro. La mortokvanto de beboj estis de 26,19 mortoj je 1000 naskoj. La infanoj por virino estis de po 2,67 infanoj naskitaj je virino. Ĉiuokaze la kreskindicoj estis enormaj fine de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a. Oni pasis de 103 263 388 (2005) al 126 014 024 (censo de 2020) kun ĉirkaŭkalkulo de 128 649 565 samjare.[28] Tio faras ĝin la deka lando en la Listo de landoj laŭ loĝantaro, kun 52'2 homoj je km² (2000) sed 434,9 homoj je km² da semotaŭga tero (2000).

 
Lokanoj en publika transporto en kvartalo Iztakalko de Meksikurbo.

Komence de la 20-a jarcento ĉirkaŭ 90 % de la loĝantaro loĝis en ruraj areoj (vilaĝoj, ranĉoj, kampardomaroj). La censo de 1960 indikis, ke la urba loĝantaro estis por la unua fojo pli granda ol tiu rura (50.6 % de la totalo); en 2000 estis 74%. La nombro de personoj kiuj loĝis en sia naskoŝtato en 1895 estis la 96.6 % de la totala loĝantaro de la lando. En la censo de 1920 estis iom pli ol 90 %. Tridek jarojn poste estis 80 % kaj en la aktualo iom pli ol 18 % de la meksikanoj loĝas ekster sia naskoŝtato. Tion klarigas la procezo de industriigo de la grandaj kaj mezgrandaj urboj, kaj la laŭgrada malriĉiĝo de la kamparo. La federacia entoj kiuj koncentras plej parton de la loĝantaro estas Ŝtato Meksiko, Meksikurbo, Veracruz, Jalisco kaj Puebla. Kontraste la malplej loĝataj estas Baja California Sur, Campeche kaj Quintana Roo. Tiu lasta ŝtato prezentas plej altan kreskindicon en la lando, pro la ekonomio de turismo de Cancún, kiu koncentras la 50 % de la loĝantaro de tiu ŝtato.

Tradicia takso pri etnoj indikas 74% de mestizoj (miksitoj de eŭropido kaj amerika indiĝeno), 10% de indiĝenoj, kaj 15% de eŭropidoj, dum 1% de aliuloj. Tamen, la loĝantaro parolanta de indiĝenaj lingvoj (nura kriterio atentita de la metodoj de INEGI por kalkuli la indiĝenan loĝantaron de la lando) falis el 17 % en 1895 al apenaŭ 7 % en 2000. Tamen, laŭ absolutaj ciferoj estis pliiĝo, ĉar oni pasis de iom pli ol unu miliono al sep en la censo de 2000. Estas la indiĝenaj komunumoj el kiuj plie oni elmigras, el totalo de 2,84 je 1000 homoj en jaro (2000). Tiel la hispana estas la baza lingvo de la loĝantaro kaj estas uzata oficiale. Aliaj lingvoj estas la navatla, dialektoj de la majaa, kaj aliaj indianaj lingvoj. Tarahumara estas nomo de indiĝena etno, en norda Meksiko. La Tarahumara-popolo estas fama pro ties kapablo, longajn distancojn kuri tra dezerto, montoj. La tarahumara-lingvo apartenas al la jut-azteka lingvaro. Laŭ religio, Meksiko estas laika ŝtato. Laŭ taksoj, estas 95% de kristanismo (89% katolikismo, 6% de protestantismo) kaj 5% aliaj (malalta procento, sed de 128 milionoj, temas pri ĉirkaŭ 6'5 milionoj da loĝantoj. El kiuj estas alfabeta 89,6% (91,6% viroj, 87,6% virinoj) (1995 takso).

 
Parado de meksika komunumo en Seattle, Usono.

Pri elmigrado, Usono estas la lando kie loĝas pli da meksikanoj post Meksiko mem, kelkaj el kiuj estas indiĝenoj. Tio ekis pro la aneksio de la norda duono de la teritorio de la lando (ne tiom loĝata) en 1847 postmilite. Kelkaj el la meksikanoj kiuj restis translime revenis al Meksiko, sed aliaj restis tie kiel en propra lando (ĉefe en Nov-Meksiko), kaj konservis siajn lingvon kaj kutimojn. Al tio aldoniĝis multaj kamparlaboristoj, kelkaj portempaj kelkaj definitive. Tio pliiĝis pro la lastaj ekonomiaj krizoj en Meksiko, kaj oni ĉirkaŭkalkulas, ke komence de la 21-a jarcento, ĉirkaŭ 38 milionoj da meksikanoj aŭ meksikanidoj loĝas en Usono, kio egalus la totalan loĝantaron de Pollando aŭ Kanado. La plej parto el ili estas en Kalifornio, Teksaso, Nov-Meksiko (tri iamaj meksikaj teritorioj) kaj Ilinojso (industria ŝtato). La dua destino estas Kanado, kie estas la 62a komunumo de eksterlandanoj kun 36 575[29] meksikanoj. En Eŭropo plej meksikanoj estas en Hispanio, tria destino kie en 2009 estis 14 399 meksikanoj; laŭ la Instituto de los Mexicanos en el Exterior (2010). La kvara lando kiu havas pli da meksikanoj estas la najbara Gvatemalo kun ĉirkaŭ 11 481 individuoj; kvina estas Germanio kiel dua loko en Eŭropo kun plej granda nombro da meksikanoj, en 2005 estis 7092 kio faris la 45a rangon de eksterlandaj komunumoj tie,[30] en 2008 estis registrita totalo de 8908[31] kaj en 2010 estis 9225. Italio estas la sesa destino kaj sekvas Brazilo, Argentino, Unuiĝinta Reĝlando, Francio, Nederlando kaj Japanio; ĵuse aldoniĝis al la listo Kostariko, Panamo, Domingo, Ĉilio, Venezuelo kaj Kubo. La alveno de meksikanoj en Paragvajon kaj Bolivion estas rilata al la movoj de menonitoj el Meksiko kiuj decidis elmigri tien kie estas ankŭ tradiciaj komunumoj menonitaj.

ŜtatojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Subŝtatoj de Meksiko.

Meksiko dividiĝas en 31 federaciaj subŝtatoj (laŭ la meksika politika kaj jura sistemo ili hispane nomiĝas "estados", sed la e-lingva vorto "ŝtato" havas iom alian difinon, tial subŝtato) kaj la Federacia Distrikto estas la ĉefurbo:

Meksiko
Subŝtatoj Loĝantaro (2005) Areo (km²) Ĉefurbo
Estados Unidos Mexicanos (Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj) 103 088 000 1 959 248 Federacia Distrikto
1. Agvaskaljento 1 051 000 5 625 Agvaskaljento
2. Malsupra Kalifornio 2 842 000 71 546 Meksikalo
3. Malsupra Sudkalifornio 517 000 73 943 La Paco
4. Kampeĉo 751 000 57 727 San Francisco de Campeche
5. Ĉiapo 4 256 000 73 681 Tukstlo Gutjerezo
6. Ĉiŭaŭo 3 238 000 247 487 Ĉiŭaŭo
7. Koaŭilo 2 475 000 151 445 Saltiljo
8. Kolimo 562 000 5 627 Kolimo
9. Durango 1 489 000 123 367 Durango
10. Gvanaĥuato 4 893 000 30 621 Gvanaĥuato
11. Gerero 3 116 000 63 618 Ĉilpancingo
12. Hidalgo 2 334 000 20 856 Paĉuko
13. Ĥalisko 6 652 000 78 630 Gvadalaharo
14. Meksiko 14 161 000 22 333 Toluko de Lerdo
15. Miĉoakano 3 988 000 58 667 Moreljo
16. Moreloo 1 605 000 4 892 Kvernavako
17. Najarito 943 000 27 862 Tepiko
18. Novleono 4 164 000 64 203 Monterejo
19. Oaĥako 3 522 000 93 343 Oaĥako de Juárez
20. Pŭeblo 5 391 000 34 251 Pŭeblo
21. Keretaro 1 593 000 11 658 Santjago de Keretaro
22. Kintanaroo 1 134 000 42 535 Ĉetumalo
23. Sanluispotosio 2 412 000 61 165 Sanluispotosio
24. Sinaloo 2 610 000 57 331 Kuljakano
25. Sonoro 2 384 000 179 516 Hermosiljo
26. Tabasko 2 013 000 24 747 Viljahermoso
27. Tamaŭlipo 3 020 000 80 148 Urbo Viktorjo
28. Tlakskalo 1 061 000 3 997 Tlakskalo
29. Verakruco 7 081 000 71 856 Ĥalapo de Enríquez
30. Jukatano 1 803 000 39 671 Merido
31. Zakateko 1 357 000 75 416 Zakateko
32. Meksikurbo 8 670 000 1 484 Meksikurbo ---

Vidu tabelon de meksikaj loknomoj, mapon de la subŝtatoj de Meksiko kaj liston de subŝtatoj de Meksiko.

UrbojRedakti

 
Mapo de Meksiko kun plej gravaj urboj.

La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):

Politika sistemoRedakti

Meksiko estas demokrata federacia respubliko. La konstitucio estis aprobita je la 5-a de februaro de 1917. Prezidanto estas elektita pere de universala kaj sekreta balotado por sesjara periodo. Vidu liston de prezidentoj de Meksiko. Nuna prezidento estas Felipe Calderón. La leĝofara povo dependas el la duĉambra kongreso: deputitoj (tri jaroj) kaj senatanoj (ses jaroj).

Cefaj politikaj partioj:

KulturoRedakti

LiteraturoRedakti

En la periodo de la baroko (Hispana Ora Jarcento) elstaras verkistoj kiel la dramaturgo Juan Ruiz de Alarcón (kiu elmigris al Hispanio), Diego de Ribera, Alonso Ramírez de Vargas, Ioseph de Valdés, Sor Juana Inés de la Cruz kaj Carlos de Sigüenza y Góngora.

En la periodoj de Novklasikismo kaj Klerismo brilis verkistoj kiel: Diego José Abad, Francisco Javier Alegre, Francisco Javier Clavijero, Rafael Landívar, José Mariano Beristáin y Souza, José Joaquín Fernández de Lizardi alinome "El pensador mexicano" (La meksika pensulo) kaj Fray Servando Teresa de Mier.

En la 19-a jarcento, floris romantikaj verkistoj kiel: José María Lacunza, Guillermo Prieto, Manuel Carpio, Andrés Quintana Roo, José Joaquín Pesado, Ignacio Rodríguez Galván, Ignacio Ramírez; kaj pli novklasikaj kaj akademiaj kiel: Ignacio Manuel Altamirano, Manuel Acuña, Manuel M. Flores, Vicente Riva Palacio, Joaquín Arcadio Pagaza, Justo Sierra, Manuel José Othón kaj la dramaturgo Fernando Calderón.

En la 20-a jarcento, elstaris tre bonkvalitaj verkistoj kiel Amado Nervo, Alfonso Reyes, José Juan Tablada, Martín Luis Guzmán, Xavier Villaurrutia, Rodolfo Usigli, Salvador Novo, Juan Rulfo, Elena Garro, Octavio Paz,[33] José Revueltas, Rosario Castellanos, Juan José Arreola, Jaime Sabines, Carlos Monsiváis, Pita Amor, Carlos Fuentes, José Agustín, José Emilio Pacheco kaj Carlos Montemayor. Kun ili, estas inkludeblaj ankaŭ la hispana verkisto kaj kinreĝisoro Luis Buñuel kaj la franca romanistino Marguerite Duras, kiuj eĉ se ne meksikaj ja en diversaj momentoj de siaj vivoj loĝis kaj eldonis en hispana por meksikaj eldonejoj; same, en la politika medio, menciindas la teoriulo de marksismo, la rusa Lev Trockij, kiu loĝis en Meksikurbo, kie li skribis siajn lastajn verkojn kaj kie li estis murdita. Multaj de la grandaj verkistoj de Meksiko estispublikigitaj en la eldonejo Fondo de Cultura Económica, kiu same disvastigis gravajn verkojn de la tutmonda sciaro.

En rakonta subĝenro, la verkisto Joaquín Fernández de Lizardi estas konsiderita la aŭtoro de la unua romano en la Meksiko jam sendependa disde Hispanio;[34]​ la meksikaj reprezentantoj plej elstaraj de tiu ĝenro en la nuntempa epoko estas Juan Rulfo, Juan José Arreola, Carlos Fuentes, Agustín Yáñez, Elena Poniatowska, Fernando del Paso, José Agustín, Rosario Castellanos, Elena Garro, Juan Villoro, Sergio Pitol, Parménides García Saldaña, José Emilio Pacheco, Daniel Sada, Jorge Volpi, inter aliaj.[35]

MuzikoRedakti

 
Virino dancanta la tipan dancon de la ŝtato Veracruz.

La meksika muziko estas rezulto de diversaj influoj. Oni scias malmulte pri la antaŭhispana muziko, sed abundas la grupoj kiuj postulas tiun tradicion tra la tuta lando. La danco Venado (cervo), de la indianoj "ĝaki" de Sonora kaj "mayos" de Sonora kaj Sinaloa, estas unu de malmultaj atestiloj de la antaŭhispana muziko kiuj pluis ĝis nun, kaj en instrumentaro kaj en liriko; estas aliaj registroj de aliaj etnoj kiel la tenekoj de San Luis Potosí kaj ilia danco de la "tigrillo" (tigreto) aŭ la "huaves" de Oaxaca. En la antaŭhispanaj popoloj, la nura kordinstrumento estis la perkutarko kaj la muziko estis pli ritma kaj kreanta de atmosfero ol melodia. Inter la uzitaj instrumentoj estis la teponaztli kaj la huehuetl, el kiuj la unua estis instrumento idiofona kaj la dua instrumento membranofona; kaj la okarinoj kaj flutoj el koto aŭ kano, raspiloj el osto aŭ ligno, kaj tintiloj. Post la alveno de la hispanoj, la indiĝenoj lernis de la misiistoj la eŭropan muzikon. Multaj el la dancoj de konkero praktikataj en la indianaj komunumoj de la lando devenas el tiu tempo.

 
Zapateo tabaska.

Zapateo aŭ ankaŭ nomate zapateado (hispane zapateado: piedfrapado aŭ ŝuumo) estas danco, kiu estas karakteriza por la meksika federaciero Tabasko. Ĝi staras en ses-okona-takto, simile al Huapango de Veracruz kaj al Jarana yucateca, tamen ĝi distingas de tiuj ĉi du per la akompana, kiu faras ĝin tre originala, ĉar ĝi danceblas je la muziko Son de tamborileros. Ĉi tiu muziko estas esence populara, do oni aŭdas en la fandangos de la kabanaroj kaj vilaĝoj de Tabasko. En la epoko de Tomas Garrido Canabal ĝi komencis disvastiĝi kaj konstituis allogaĵon de la festoj aŭ regionaj ekspozicioj en la tabaska ĉerfurbo.[36]

 
Mariaĉgrupo ĉe Mariaĉfestivalo de Guadalajara.

Mariaĉo (hispane, mariachi [marjAĉi]) estas tipa meksika muzika ĝenro de la okcidenta ŝtato Jalisco kaj ĝiaj muzikistoj. La mariaĉmuziko estas tamen nur unu el la multaj facetoj de meksika popolmuziko, kiu tre regioniĝis. Ekstere de Meksiko, mariaĉa muziko estas la plej konata el la multaj meksikaj muzikaj tendencoj. Mariaĉo uzas ĉefe instrumentojn kiaj gitaroj, violonoj kaj trumpetoj kaj tipe vestas sin per tre ornamitajn folkloraj vestoj ĉefe kun la mondkonata sombrero, kvankam origine estis folklora indiĝena stilo kun tute alia pli simple vestaro. La hispanligva termino Mariachi [marjAĉi] devenas el la angla "mariage" (nupto) ĉar meksikaj muzikistoj estis tradicie dungataj por nuptoj en Suda Usono kaj ĉefe en la areoj kie meksikdevenaj usonanoj abundas. Mariaĉoj floris ĉefe inter la 1940-aj kaj 1970-aj jaroj. En la nomita Epoko de Oro de la meksika kinarto, la mariaĉoj diskoniĝis tutmonde per la filmoj en kiuj protagonistis Jorge Negrete kaj Pedro Infante.

El la moderna muziko menciindas kantistoj, muzikistoj kaj grupoj kiel Julieta Venegas, Luis Miguel, El Tri, kaj multaj aliaj.

KinartoRedakti

 
Alfonso Cuarón (2013) duobla ricevinto de la Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Reĝisoro kaj por la Plej Bonkvalita muntaĵo pro la filmo Gravity de produktora entrepreno nomita Esperanto Filmoj.[37]

La meksikaj filmoj el la epoko de oro en la 1940-aj ĝis la 1950-aj jaroj, estas la plej grandaj ekzemploj de la latinamerika kinarto, kun enorma industrio komparebla al Holivudo de tiuj jaroj.[38] La meksikaj filmoj estis eksportitaj kaj montritaj en tuta Latinameriko kaj Eŭropo. La filmo María Candelaria (1944) de Emilio Fernández ricevis La Palme d'Or en la Kinfestivalo de Cannes. Famaj geaktoroj el tiu periodo antaŭen estis Dolores del Río, nome aktorino de internacia famo en la muta kinarto kaj sonkino de Holivudo, ikono de la meksika kino kaj pionirino kaj plej grava figuro de la orepoko de la meksika kino, Pedro Armendáriz, Pedro Infante, Ignacio López Tarso, Lilia Prado, Silvia Pinal, María Félix, Katy Jurado, Jorge Negrete, Fernando Soler, Ninón Sevilla, la geaktoroj de mutaj filmoj nome Ramón Novarro kaj Lupe Vélez kaj la komediistoj Joaquín Pardavé, Cantinflas kaj Tin Tan.

Aparte menciindas la reĝisoro hispana sed ŝtatigita meksika, Luis Buñuel kun famaj kontribuoj al la superrealisma kinarto: Un chien andalou kaj L'âge d'or, ambaŭ kunproduktoritaj kun Salvador Dalí kaj faritaj en Francio; poste, jam en Meksiko, li faris Los olvidados (deklarita Memoro de la Mondo fare de la Unesko en 2003), kiu havigis al li revalorigon en la Festivalo de Cannes, así como Subida al cielo, Nazarín kaj Simón del desierto kiuj same atingis tutmondan rekonon tra Cannes. En Hispanio li faris Viridiana per kiu li ricevis la Orpalmon, kaj en Francio li filmis, inter aliaj, Le charme discret de la bourgeoisie per kiu li ricevis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Eksterlanda Filmo.

La nuntempa meksika kinarto inkludas elstarajn figurojn kiel la reĝisoroj Arturo Ripstein, Felipe Cazals, kaj je internacia nivelo elstaras Alejandro González Iñarritu, Guillermo del Toro kaj Alfonso Cuarón inter aliaj, same kiel la fotisto Emmanuel Lubezki.

El iama kinarto menciindas pri Meksiko la projekto ¡Que viva México! (ruse Да здравствует Мексика!, el hispana tradukebla al Vivu Meksiko) estas filma klopodo ekigita en 1930 fare de la rusa avangarda reĝisoro Sergej Eisenstein (1898–1948). Ĝi estus estinta epizoda portreto de meksikaj kulturo kaj politiko el antaŭ-hispana civilizo al la revolucio de Meksiko. Produktorado estis malhelpata pro malfacilaĵoj kaj estis eventuale abandonita. Jay Leyda kaj Zina Vojnov nomigis ĝin lia "plej granda filmoplano kaj lia plej granda persona tragedio".[39]

El nuntempa kinarto menciindas Roma, kunproduktita (Meksiko-Usono) nigra-blanka filmo el la jaro 2018, verkita, filmita kaj reĝisorita de Alfonso Cuarón. La filmo rikoltis multajn premiojn inter alie la plej prestiĝan Premion Golden Globes kaj la Oskar-premion por la plej bonkvalita ne-anglalingva filmo (2019). La uzado de nigra-blanka filmado tre bone kongruas kun la intenco montri vivon de epoko preskaŭ duonjarcente pasinta rigardate el la aktualo de la filmofarado kaj kun la konstanta fokuso en la filmo al la arta fotografio. La filmo sekvas junan, miŝtekan domservistino (Cleo) en mezklasa familio en Meksikurbo dum la 1970-aj jaroj. Ŝi kaj la kolegino, same indiĝena, zorgas pri ĉiu laboro en la domo, dum la familio vivas laŭ tre burĝeca vivostilo.

ArkeologioRedakti

En Méeksiko, laŭ informo de la Instituto Nacional de Antropología e Historia (I.N.A.H.), en Decembro 2005 estis jam registritaj 37 266 arkeologiaj kuŝejoj. Temas pri lokoj kie estas pruvoj de homa okupado antaŭ la alveno de hispanoj, sed ankaŭ de poste. Por ekzemplo, en Monterrey, Nuevo León, ekzistas muzeo pri industria arkeologio. En Meksikurbo, la arkeologoj elfosis materialajn restaĵojn de kolonia konvento kiu estis iam sur la sama loko kie nun estas la Palaco de Belartoj. Totale temas pri miloj da arkeologiaj kuŝejoj, sed ne ĉiuj estas malfermitaj al la publiko. La zono kiu koncentras la plej parton de tiuj lokoj estas en la areo de majaoj, sekvita de la centro de Meksiko kaj la valoj de Oaxaca.

KuirartoRedakti

 
Molkajeto kaj tejoloto, tradicia pistilo ekzemple por kapsiketoj.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Meksika kuirarto.

Meksika kuirarto estas ĉefe fuzio de indiĝena mezamerika kuirarto kun eŭropaj, ĉefe hispanaj, elementoj aldonitaj post la konkero de la Azteka Imperio en la 16a jarcento. La bazaj materialoj estas indiĝenaj manĝaĵoj, kiaj maizo, faboj kaj kapsiketoj. Eŭropanoj enmetis grandan nombron de aliaj manĝaĵoj, plej grave el kiuj estas viandoj el aldomigitaj animaloj (bovoj, porkoj, kokoj, kaproj, kaj ŝafoj), laktaj produktoj (ĉefe fromaĝo), kaj variaj herboj kaj spicoj. Aldone al la bazaj materialoj menciitaj, kiaj maizo kaj kapsiketoj, aliaj indiĝenaj ingrediencoj estas la jenaj: tomatoj, kukurboj, avokadoj, kakao kaj vanilo,[40]

Esperanto-movadoRedakti

Vidu artikolojn:

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Censo Población y Vivienda 2020". www.inegi.org.mx. INEGI. Alirita la 26an de Januaro 2021.
  2. En hispana el Hispanio oni uzas ankaŭ la literumadon Méjico. Laŭ la prestiĝa vortaro Diccionario panhispánico de dudas de la Real Academia Española, kvankam ankaŭ la formo kun j estas ĝusta, oni rekomendaa la literumadon kun x, ĉar tiu estas uzata en la propra lando kaj, majoritate, ankaŭ en la cetero de Hispanameriko. Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española (2005). «México». Diccionario panhispánico de dudas. Madrid: Santillana. ISBN 978-8-429-40623-8. ​
  3. Romo, Rafael (23a de Novembro 2012). «After nearly 200 years, Mexico may make the name official». CNN. Alirita la 19an de Aŭgusto 2021.
  4. «About Mexico». Embajada de México en Estados Unidos (Mexican Embassy in the United States). 3a de Decembro 2012. Arkivita el la originalo la 2an de Decembro 2013. Alirita la 19an de Aŭgusto 2021.
  5. «Oficiala nomo de la lando». Prezidenteco de Meksiko. 31a de Marto 2005. Alirita la 30an de Majo 2010.
  6. CIA.gov. «CIA World Factbook: México» (en angla). Alirita la 15an de Septembro 2018.
  7. Ĉefe kulture se oni konsideras Nordamerikon kiel subkontinento formita per du grandaj ŝtatoj ne hispanlingvaj, dum Centramerikon subkontinento formita per pli malgrandaj ŝtatoj hispanlingvaj; eĉ geografie oni povas konsideri grandan parton de suda Meksiko kiel parto de Centrameriko kaj de Mezameriko.
  8. «Artículo 44 de la Constitución Política de los Estados Unidos Mexicanos». Alirita la 19an de Aŭgusto 2021.
  9. «CONSTITUCIÓN POLÍTICA DE LOS ESTADOS UNIDOS MEXICANOS». diputados.gob.mx. Alirita la 19an de Aŭgusto 2021. «Artículo 40. Es voluntad del pueblo mexicano constituirse en una República representativa, democrática, laica y federal, compuesta por Estados libres y soberanos en todo lo concerniente a su régimen interior, y por la Ciudad de México, unidos en una federación establecida según los principios de esta ley fundamental.»
  10. Víctor Chávez (22a de Januaro 2016). «DF no es el estado 32, aclaran legisladores». El Financiero. Alirita la 19an de Aŭgusto 2021.
  11. «Artículo 44 de la Constitución Política de los Estados Unidos Mexicanos». Suprema Corte de Justicia de la Nación. 29a de Januaro 2016. Alirita la 19an de Aŭgusto 2021. «Texto vigente a la última reforma publicada en el Diario Oficial de la Federación el 29 de enero de 2016. La reforma a este artículo, así como al 43 y 122 de la misma constitución, y el texto vigente del Art. 1º de la Constitución local, afirman su carácter de entidad federativa, más no de estado, en virtud de su condición de capital de la república.»
  12. 12,0 12,1 INEGI. «Anuario estadístico y geográfico de los Estados Unidos Mexicanos 2017». Alirita la 19an de Aŭgusto 2021.
  13. 130,491,507 en «Mexico Population Worldometer». Alirita la 19an de Aŭgusto 2021.
  14. INALI (13a de Marto 2003). «Ley General de Derechos Lingüísticos de los Pueblos Indígenas». Alirita la 19an de Aŭgusto 2021.
  15. Ethnologue. «Mexico» (en angla). Alirita la 19an de Aŭgusto 2021.
  16. Ethnologue. «Spanish» (en angla). Alirita la 19an de Aŭgusto 2021.
  17. Ethnologue. «Summary by country». Alirita la 19an de Aŭgusto 2021.
  18. Casas kaj Caballero, 1995: 38.
  19. 10 países con más turistas internacionales en el 2020, año de la pandemia.
  20. Internacia Monfonduso Report for Selected Countries and Subjects - Gross domestic product, current prices Alirita la 23an de marto 2013.
  21. Internacia Monfonduso Report for Selected Countries and Subjects - Gross domestic product based on purchasing-power-parity (PPP) valuation of country GDP Alirita la 23an de marto 2013 angle
  22. Human Development Index (HDI) Ranking
  23. Biodiversidad de México SEMARNAT Alirita la 7an de Oktobro 2007 Arkivita la 7an de Oktobro 2007
  24. Biodiversity Theme Report Alirita la 15an de marto 2010, Conservation International (2000) Arkivita la 27an de Decembro 2009
  25. La litero ikso estis uzata en la hispana por la sono [ĥ] ĝis proksimume la 18-a jarcento; ekde tiam jam ne plu por esti rilata al [ks] kaj foje nur al [s]; tamen la iama uzado restis kiel escepto ĉefe en nur tri vortoj rilataj al Meksiko, tio estas "México" kaj de tie "mexicano", "Oaxaca" kaj "Texas". Pro miskompreno de la escepto, en multaj lingvoj tio iĝis -ks- anstataŭ ĥ aŭ h. Tiel en Esperanto Meksiko kaj Teksaso anstataŭ Meĥiko kaj Teĥas aŭ Teĥaso. Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española (2005). «México». Diccionario panhispánico de dudas. Madrid: Santillana. ISBN 978-8-429-40623-8.
  26. [1]
  27. [2]
  28. Malaperintaj informoj en retejoj kaj de CIA kaj de CONAPO.
  29. Población Mexicana en Canadá
  30. meksikanoj en Germanio.
  31. meksikanoj en Germanio InternetArchiveBot
  32. Nobelprize.org (s/f). «The Nobel Prize in Literature 1990» (en angla). nobelprize.org. Konsultita la 13an de Januaro 2014.
  33. Nobelprize.org (s/f). «The Nobel Prize in Literature 1990» (en angla). nobelprize.org. Konsultita la 19an de Aŭgusto 2021.
  34. Consejo Nacional para la Cultura y las Artes (13a de Novembro 2010). «José Joaquín Fernández de Lizardi prefiguró en su obra el México Independiente». Konsultita la 13an de Januaro 2014.
  35. Consejo Nacional para la Cultura y las Artes (s/f). «Narrativa Mexicana Actual». Konsultita la 13an de Januaro 2014.
  36. Raíces de Tabasco: Zapateos Arkivigite je 2010-03-07 per la retarkivo Wayback Machine konsultita la 17-an de majo 2015
  37. En oscars.org Nominees for the 86th Oscars Alirita la 11an de Aprilo 2014.
  38. Durante la Edad de Oro México fue un imperio de la cinematografía hispana
  39. Leyda & Voynow 1982, p. 61
  40. Traditional Mexican cuisine - ancestral, ongoing community culture, the Michoacán paradigm. UNESCO. Alirita 22a de oktobro 2012.

BibliografioRedakti

Aliaj projektojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo México en la hispana Vikipedio.