Monte Albán (hispane „Blanka Monto“) estis la ĉefurbo de la zapotekoj. Ĝi situas sur bone defendebla montopinto, 10 km fore de Oaxaca, la hodiaŭa ĉefurbo de la samnoma federacia ŝtato en suda Meksiko. La unuaj signoj pri ekzisto de la urbo venas el la 8-a jc. a.K. En la 1-a jc. a.K. montriĝas signoj de la setliĝo de la zapotekoj

Monte Albán
Reliefo

Oni jam konas el la unua periodo (600-300 a. K.) skribojn kaj ciferojn. Inter 300 kaj 500 montriĝas kulturaj kontaktofadenoj al Teotihuacán. En la 5-a-6-a jc. atingis Monte Albán la pinton de sia potenco. Ĝis 30.000 homoj vivis tie sur deklivoj de la monto. Ekde 700 perdis la urbo grave sian signifon kaj en ĉ. 950 tute senhomiĝis. Pli poste servis ĝi nur kiel tombigejo. La ĉetombejaĵoj montras ekde la 14-a jc. gravan influon de la mikstekoj. El tiu tempo venas la fama tombejo nro. 7 kun siaj unikaj trovitaĵoj el oro, arĝento kaj jado.

En la lasta fazo antaŭ la hispana konkero, en Monte Albán ekloĝis la mikstekoj.