Blankaj meksikanoj

Eŭropmeksikanoj, aŭ Blankaj meksikanoj estas meksikaj civitanoj de hegemonia eŭropa deveno. Kvankam Meksiko ne havas rasan censon, kelkaj internaciaj organizoj konsideras, ke ili konstituas proksimume unu sesono[1] el la loĝantaro de la lando. Alia grupo en Meksiko, nome "mestizo", inkludas ankaŭ homojn kun varia kvanto de eŭropa praularo, kaj kelkaj havas eŭropan miksaĵon superan al 90%.[2] Pro tio, la linio inter blankuloj kaj mestizoj svagas, kaj la meksika ŝtato decidis abandoni rasan klasigon.[3]

Brenda Cardenas Thomae Meksika kongresanino de Nuevo Laredo(2016)

Eŭropanoj ekalvenis al Meksiko post la Hispana konkero de la Azteka Imperio, kiam descendintoj de konkistadoroj mikse kun novalvenintoj el Hispanio formis eliton sed neniam majoritaton de la loĝantaro. Intermiksado produktis mestizan grupon kiu iĝis ja majoritato dum la tempo de la Sendependeco, sed la povo restis plej ofte firme en manoj de la elito, nome “criollo” [kriojo].

Dum plej el la migrado ĉu eŭropa aŭ laŭnome kaŭkaza al Meksiko estis hispana dum la kolonia periodo, en la 19a kaj 20a jarcentoj eŭropanoj kaj eŭropdevenaj loĝantaroj kaj el Norda kaj el Suda Amerikoj enmigris al la lando. Tamen la totala enmigranta loĝantaro en Meksiko neniam superis 20 % el la totalo.[4] Multaj el tiuj enmigrantoj venis havante monon por investi kaj/aŭ ligojn kiuj permesis al ili iĝis elstataj en negocoj kaj aliaj aspektoj de la meksika socio. Tamen, granda parto el ili, pro registaraj decidoj de komenco de la 20a jarcento, forlasis la landon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti