Sonkino prezentas filmon kun sinkronigita sono, aŭ sono teknologie kongruigita kun la bildo, male al muta filmo. La unua konata publika prezento de projektitaj sonfilmoj okazis en Parizo en 1900, sed pasis jardekoj antaŭ sonfilmoj estis faritaj komerce praktikaj (eblaj). Fidinda sinkronigo estis malfacile atingebla pere de la komencaj sistemoj per sono sur disko, kaj ankaŭ la kvalito de pliamplifikado kaj registrado estis ankoraŭ maltaŭgaj. Plinovigoj en la sistemoj de sono sur filmo kondukis al la unua komerca surekranigo de mallongaj filmoj uzante tiun teknologiojn, kio okazis en 1923. La unua aktorfilmo origine prezentita kiel sonfilmo estis The Jazz Singer, publikigita en oktobro 1927. Lights of New York (Lumoj de Novjorko) estas usona krimfilmo de 1928 filmita per Vitaphone son-sur-diska sonsistemo, kaj ĝi estas la unua tutparola tutlonga filmo, publikigita de Warner Bros.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti