Sonfilmo

Ĉefa motivo por utiligo de E: filmo en nacia lingvo estas limigita je la koncerna lingvoteritorio

Sonfilmo. Ĉefa motivo por utiligo de E: filmo en nacia lingvo estas limigita je la koncerna lingvoteritorio. Ankaŭ kelkaj gravaj film-fakuloj, ekz. Laemmle kaj Chaplin rekonis la valoron de E tiurilate. Tamen okazis ĝis nun nur kelkaj provoj. En 1929 okaze de la E-kongreso Nordamerika (9-14 jul.) la Paramount Filmkompanio farigis parolfilmon; ĝi konsistis el triminuta dialogo kaj saluto al la mondo de E (H. Hetzel kaj s-ino C. Chomette). Dum la 22-a UK en Oksfordo en 1930 la Paramount Kompanio prezentis E-an parolfilmon. En 1933 okaze de la skolta mondtendaro en Gödöllö por la granda ĵamborea sonfilmo oni faris sceneton, sur kiu diverslingvaj skoltoj parolas frazon en Propra lingvo, poste unu (P. Balkanyi) diras, ke ili ĉiuj komprenas unu la alian en E kaj ili vivukriante faldas la verdstelan flagon de SEL: Dum la UK en Stockholm 1934 oni prezentis la sonfilmon „Morgaŭ ni komencos la vivon.“ La lilmon oni fabrikis originale en germana lingvo kaj poste oni aldonis E. lingvan parolon, sub la gvidado de Jean Forge. La prezentado havis gravan sukceson.

Vidu ankaŭ redakti