Revolucia Institucia Partio
Revolucia Institucia Partio (Partido Revolucionario Institucional, PRI) estis fondita en 1929 de eksprezidanto Plutarco Elías Calles (prez. 1924-1928), kun la celo kunligi ĉiujn ĉefojn kiuj partoprenis en la armita etapo de la meksika revolucio (1910-1917). Tiel li celis pacigi la interbatalantajn ĉefojn kaj definitive ĉesigi la armitajn ribelojn kontraŭ la konstitucia registaro. La unua prezidanto de la partio estis Manuel Pérez Treviño.
Revolucia Institucia Partio | |
---|---|
Partido Revolucionario Institucional | |
partio | |
Lando | Meksiko |
Estro | Beatriz Paredes Rangel |
Fondiĝo | La 4-an de marto 1929 |
Ĉefa sidejo | Insurgentes Norte 59 Col. Buenavista, Del. Cuauhtémoc |
Ideologio | Centrmaldekstrismo demokrata socialismo |
Internacia aliĝo | Socialista Internacio |
Retejo | http://www.pri.org.mx/ |
La origina nomo estis Nacia Revolucia Partio, sed en 1938, ĝi ŝanĝiĝis al Partio de la Meksika Revolucio. En 1946, la nomo denove estis ŝanĝita al Partio Revolucia Institucia, ĝia nuna formo.
La unua balotado kiun partoprenis la partio estis en 1929, post kiam Álvaro Obregón, elektita prezidanto en 1928, estis mortigita de religia fanatikulo. En tiu balotado estis elektita Pascual Ortíz Rubio, kiu tiel fariĝis la unua meksika prezidanto de tiu ĉi partio.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la partio (paĝoj hispanlingaj)
- Oficiala retejo de la partio - Edomex (paĝoj hispanlingaj) Arkivigite je 2014-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- "La perfekta diktaturo" (artikolo anglalingva) Arkivigite je 2006-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- "La PRI perdis la balotojn de 1988", diras la eksprezidento Miguel de la Madrid (artikolo hispanlingva)