La Kristisma Milito, en hispana Guerra Cristera, nomita ankaŭ Guerra de los Cristeros, estis milito okazinta en Meksiko kiu daŭris tri jarojn nome el 1926 ĝis 1929 inter la registaro unuflanke kaj milicoj de ekstremaj katolikoj aliflanke, kiuj malakceptis la aplikadon de la nomita Leĝo Calles (laŭ prezidanto Plutarco Elías Calles) kiu proponis limigi kaj kontroli la katolikan kulton en la lando.

Kristeroj de San José de Gracia (Michoacán): centre, portanta glavon, Anatolio Partida, dekstre, Honorato González.

La meksika konstitucio de 1917 establis politikon kiu malakceptis la juran personecon de la eklezioj, malhelpis la partoprenon de la pastroj en politiko, senigis la ekleziojn de la rajto posedi nemoveblaĵojn kaj malhelpis la publikan kulton ekster la preĝejoj. Kelkaj ĉirkaŭkalkuloj nombris mortintojn maksimume de 250 mil personoj,[1]​ enkalkulante civilulojn kaj militistojn de ambaŭ flankoj.[2]

La hispanlingva nomo de la ribelantoj -"cristeros"- apenaŭ estas uzata ekster tiu kunteksto, kaj tute ne sinonimas kun kristanoj, pro kio ne eblas la traduko al "kristanaj militoj". Tre ofte oni rilatas al militkrio "Viva Cristo Rey", tio estas "Vivu Kristo Reĝo", plej ofte uzata de ekstremdekstraj movadoj,[3] ĉar implicas, ke oni celas la politikan regadon fare en la nomo de Kristo.

En kulturo la fono de tiu milito aperas en tre diversaj verkoj, kiel en la novelaro El llano en llamas (1953) de la meksika verkisto Juan Rulfo aŭ en la filmo CristiadaFor Greater Glory (2012) de Dean Wright.

Notoj redakti

  1. Edgar Danés Rojas (2008). Noticias del Edén: la iglesia católica y la Constitución mexicana. Tamaulipas: Universidad Autónoma de Tamaulipas, pp. 82. ISBN 978-970-819-063-3.
  2. Lauro López Beltrán (1987). La persecución religiosa en México: Carranza, Obregón, Calles, Portes Gil. Ciudad de México: Tradición, pp. 80. ISBN 978-958-625-143-3.
  3. Ekzemple en Hispanio en la 1970-aj jaroj fare de organizo nomita "Guerrilleros de Cristo Rey", Gerilanoj de Kristo Reĝo.

Bibliografio redakti

  • González Morfín, Juan, La guerra de los cristeros: hitos y mitos, Panorama, México 2012.
  • Meyer, Jean. La Cristiada. 2. El conflicto entre la Iglesia y el Estado 1926-1929. VI ed. México, S.XXI, 1980.