José Joaquín Fernández de Lizardi

José Joaquín FERNÁNDEZ de Lizardi (Meksikurbo, 15-a de Novembro 1776 - samloke, 21-a de Junio 1827), konata ankaŭ kiel El Pensador Mexicano (La meksika penuslo), estis verkisto de Nova Hispanio (Meksiko), aŭtoro de la romano El Periquillo Sarniento.

José Joaquín Fernández de Lizardi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1776 (1776-11-15)
en Meksikurbo,  Nova Hispanio
Morto 21-an de junio 1827 (1827-06-21) (50-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • poeto vd
Verkado
Verkoj The Mangy Parrot vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia verkaro estis samtempe politika, literatura, ĵurnalista, psikologia, historiografia kaj lingvistika. Li estis la unua romanisto de Ameriko, kiam li kreis en 1816 la didaktikan kaj kompleksan verkon El Periquillo Sarniento. Por la fakuloj de la lingvoscienco, de la dialektologio, de la sociolingvistiko, de la pedagogio, estas interesa konsideri la lertecon de tiu verkisto por priskribi la vivon kaj la pitoreskajn kutimojn de la lasta epoko de Nova Hispanio, kaj samtempe inkludi moralismajn kaj edukajn celojn. Fernández de Lizardi rekreas la popolan lingvaĵon, la ĵargonon de studenoj, la parolmanieron de advokatoj kaj kuracistoj, la kaŝparolon de ludistoj, ŝtelistoj, krimetuloj ĝenerale, la dialektojn de indiĝenoj, la vortotrezora varieco de kuirarto, de trinkaĵoj kaj vestoj. Legendoj, superstiĉoj, tabuoj kaj popola parolmaniero en lia verko estas de valorega helpo por tiuj kiuj interesiĝas por la folkloro.

Verkoj redakti

 
Domo kie mortis Fernández de Lizardi, Historia Centro de Meksikurbo.
  • El Pensador Mexicano (1812), gazeto.
  • El Periquillo Sarniento (1816).
  • La Quijotita y su prima (1818).
  • Noches tristes y día alegre (membiografio, 1818).
  • Vida y hechos del famoso caballero Don Catrín de la Fachenda (1832).
  • El triste de Altamirano (1822).
 
Domo de José Joaquín Fernández de Lizardi en Mixcoac.