Tabuo estas forta socia malpermeso, rilate al iu homa agado aŭ socia kutimo deklarita sankta kaj malpermesita. Rompi la tabuon estas ofenda laŭ socio. La termino devenas de la tonga lingvo kaj aperas en multaj polineziaj kulturoj. En tiuj kulturoj, tabu (aŭ tapukapu) ofte havas specifajn religiajn signifojn. Ĝi akceptiĝis en Esperanto pere de la angla. La unua uzo en la angla estis de James Cook en 1771.

Kiam la brita navigisto James Cook vizitis la landon en 1777, li trovis, ke tie ekzistas, al li, multaj strangaj fenomenoj, ekz., iuj objektoj estas destinitaj nur por la altranguloj, sed ne por la ordinaraj homoj, aŭ nur por iaj specifaj celoj kaj ne por la ĝeneralaj. La tieaj loĝantoj nomis tiajn fenomenojn "tabuo". Poste, la vorto "tabuo" disvastiĝis tra la mondo.

Malgraŭ tio, tabuo ne estas ekskluziva de tiuj kulturoj, eĉ vorto pri tio. En latina lingvo, ekzemple, estas vorto sacer, kiu havas ĝuste saman signifon. Ĉiuj katolikistoj, ekzemple, scias ke komunia pokalo ne estas uzebla por alia afero krom sakramento.

Kiam agado aŭ kutimo estas konsiderata tabua, oni ne permesas ĝin kaj reguloj estas kreataj pri la temo, ekzemple la grundo kreita kiel sanktejo por krimuloj. Iuj tabuaj agadoj aŭ kutimoj estas kontraŭleĝaj, kaj ofte havas severajn punojn, ekzemple, incesto.

Tabuoj inkluzivas manĝajn malpermesojn religiajn (halalan kaj koŝerajn dietojn, la malpermeson de kanibalismo, katolikan malpermeson al viando en kelkaj tagoj) kaj nereligiajn (vegetarismon), malpermesojn pri amoro kaj alia seksumado (incesto, seksumado dum sankta vendredoramadano, bestoseksemo, pedofilio), malpermesoj pri korpaj funkcioj (furzado), malpermesoj pri drogoj (nefumado en kirkoj), malpermesoj pri generaj organoj (cirkumcido, transsekseco), malpermesoj pri ofenda lingvaĵo.

Kelkaj tabuoj rilatas al sekso. Kaŝaso (brando) estas tabuo al virinoj en Brazilo. Ili ne trinkas brandon, ne eniras en brandvendejoj, evitas eĉ flari ĝin aŭ diri unu el ĝiaj 120 nomoj. Virinoj en brazilo nomas ĝin simple "la trinkaĵo". Brazilaj viroj, kiel en aliaj landoj, ne tuŝas kudrilojnlinioj ekcepte se laboras profesie per ili. En ĉiuj landoj, virinaj necesejoj estas tabuo por viroj, kaj inverse.

Neniu konata tabuo estas universala, sed iuj aperas en la plejmulto de socioj. Tabuoj povas havi multajn utilajn celojn, kaj ofte ili restas eĉ post kiam la originala kialo finiĝis. Tial iuj argumentas ke tabuoj povas aperigi la historion de socioj, kiam aliaj informoj mankas.

Sigmund Freud verkis revolucian analizon de tabuoj, rimarkante fortajn nekonsciajn celojn kiuj motoras tiajn malpermesojn. En ĉi tiu sistemo, priskribita en lia esearo Totemo kaj Tabuo, Freud malkovras persvadan rilaton inter malpermesitaj kondutoj kaj la sanktigo de obĵetoj en iuj parencaj grupoj. Claude Levi-Strauss multe teoriis pri tabuoj, ĉefe pri incesto.

Tabuo en arto redakti

Multaj artistoj kaj artaj verkoj traktas tabuojn, eble tio estas maniero de societoj pritrakti la temon per akcetebla vojo. En klasikaj verkoj de antikvo estas ofta la pritrakto de incesto inter la gedioj kaj herooj (ekzemple "Edipo"), seksperforto, vojaĝoj al nepermesitaj lokoj (ekzemple, la argonaŭtoj), ktp.Satiricon de Petronio estas verko kia ĉefa temo estas vivo de fi-homoj kiuj ne rispektas tabuojn, seksajn aŭ religiajn.

Dum mezepoko, malrespekto al kristanaj tabuoj estas ofta en verkoj. Dante en la Dia Komedio multe diras pri tio. En ĉevaliraj rakontoj ankaŭ rompo de tabuoj estas ofte. De Reĝo Arturo kelkaj verkoj diras ke li gravedigis sian fratinon Morgana (kvankam kelkaj versioj de artura legendo ne diras ke Arturo kaj Morgano estis gefratoj); la reĝino Ginevra estas adulta, ktp.

Post en romantismo kaj realismo la gusto per pritrakto de tabuoj multe kreskis, nuntempe tiu temo esta ofta en arto.

Tabuo en politiko redakti

Tradicie, tabuoj estas esploritaj en politiko. En tradiciaj kulturoj, la kontrolo (aŭ eĉ rego) de tabuoj estas tre grava fonto de povo. Kiu povas dekreti aŭ eksigi tabuon, kompreneble estas tre pova homo. Papo, povas fari tion, ekzemple, la celibato de pastroj kreita en mezepoko; episkopoj rajtas permesi manĝadon de viando dum kvaresmo aŭ malpermesi la geedzigon de gekuzoj en siaj diocezoj, ktp.

Ankaŭ povuloj povas nerespekti tabuojn, en Egiptio kaj kelkaj aliaj afrikaj regnoj, la faraonotribestro povis fari inceston, malpermesita al komunaj homoj. Tio montrus la povon de tiuj homoj, kiuj malrespektis tabuojn, sed ne estus punataj. Romiaj imperiestroj emis fari tion, kvankam neoficiale. La legendo pri diboĉo de romiaj imperiestroj, tre eble, estis kreitaj de ili mem por montri al popolo ke imperiestro estas diaj, kaj kiel dioj ne bezonus rispekti sacra (tabuojn).

Alie, oni povas akuzi malamikojn de malrispekto al tabuo. Inkvizicio ofte faris tion. Oni akuzis kelkajn kontraŭpapojn de ĵetado de komunia pano al fiŝoj; oni akuzis papon Aleksandro la 6-a seksumi ene katedralo, ktp. En kelkaj landoj, ĝis nun oni akuzas kontraŭlojn pri rompo de tabuo, ekzemple, oni akuzis Bill Clinton, eksprezidento de Usono, de adulto. Dume en latinidaj landoj, ekzemple, ne estas necesa rilato inter honesteco kaj seksa agado, en Usono adulto estas tabuo al politikistoj. Male, en Brazilo, politikistoj ne povas diri pri seksa kondukto de siaj kontraŭloj, ĉar rispekto al privata vivo de konkorenculo estas speco de tabuo.

Tabuaj vortoj redakti

Estas lingva tabuo, t.e., kelkaj vortoj kiuj oni ne povas paroli, tute, aŭ en kelkaj kazoj. Ne estas logiko pri tiu, ekzemple, en latina lingvo haedus (kapro) estis tabua vorto, oni ne scias kial, oni diris ĉar la besto malbone flaras, sed nomo de aliaj bestoj kiu same malbone flaras ne estis tabuoj. En Brazilo en popularaj medioj, la vorto câncer (kancero) estas tabuo, sed la nomo de aliaj malsanoj ne estas. Ĝenerale, tabuaj vortoj estas ligataj al morto kaj organa vivo ĉefe sekso, malsano kaj ekskrementado.

Tre ofte, tabuaj esprimoj estas anstastaŭigitaj de eŭfemismoj.

En la ĉina lingvo redakti

La antikvaj ĉinoj kredis, ke ĉiu homo havas sian propran spiriton kaj personaj nomoj estas kunligitaj kun la spirito de la koncerna persono. Do, ankaŭ nomoj, kiuj fakte estas nur signoj de personoj por faciligi la socian interkomunikadon, fariĝis kodo de la homa spirito. Kaj ankaŭ la ĉinoj havis la superstiĉon, ke la demonoj emas forpreni la homan spiriton por ia celo. Por ili necesas nur voki la nomon de iu homo, kaj se respondos la vokito, lian spiriton tuj forprenos la demono. La ĉina verkisto Lusin skribis, ke dum lia infaneco lia vartistino avertis lin, ke kiam li nokte piediros en sovaĝejo, li neniam returnu sian kapon nek respondu, se iu vokos lian nomon, alie lia spirito perdiĝos.

La antikvaj ĉinoj havis ankaŭ tian superstiĉon, ke oni povas fari damaĝon al iu per jena metodo: skribi lian nomon kune kun lia naskiĝdato sur papero kaj trapiki la paperon per tranĉilonajlo, kaj tiamaniere la damaĝitan homon certe trafos malfeliĉo.

En la antikva Ĉinia imperiestro ĝuis grandan privilegion, lia persona nomo estis plej sankta kaj netuŝebla. Por eviti ĝin, oni eĉ devis ŝanĝi la nomon de forpasinta vaste konata poeto. Kaj la antaŭlonge fiksita geografia nomo estis ŝanĝita nur pro tio, ke ĝi portis la saman aŭ eĉ samsonan vorton kiel la nomo de imperiestro. Ĉar imperiestro estis simbolo de ŝtato, tia tabuo estis nomata "ŝtata tabuo". La plej terura afero, kiu rilatis al la ŝtata tabuo, okazis en la periodo de imperiestro Yongzheng de Qing-dinastio (1644-1911). Iu ŝtatoficisto, kiu respondecis pri provinca ekzameno, prezentis ekzamenan temon el kvar ĉinaj ideogramoj. Hazarde, du el la kvar ideogramoj estis tute samaj kiel la senkapigitaj ideogramoj "yong" kaj "zheng", kiuj formis la titolon de la imperiestro. Kompreneble, la imperiestro furioziĝis, opiniante ke tiu ŝtatoficisto malbenis lin, ke li estu senkapigita. Li ordonis ke la ŝtatoficisto estu enkarcerigita kaj kondamnita al morto.

Tiaj teruraj aferoj multfoje okazis. Rezulte la antikvaj ŝtatoficistoj kaj verkistoj ĉiam timis dum sia skribado kaj tre singardeme elektis taŭgajn esprimojn, por ke la esprimoj el iliaj skribaĵoj ne ofendu la kapricajn kaj suspektemajn imperiestrojn por ne kaŭzi mortpunon. Tamen estis mala ekzemplo: la imperiestro Pingdi de Han-dinastio (206 a.K. - 200 p.K.) havis la originan nomon Jizi. Ĉar "ji" signifas grenventumilon, vaste uzatan de la tutlanda loĝantaro, estis neeble malpermesi la uzadon de tiu vorto landskale, sekve, tiu imperiestro ŝanĝis sian nomon en alian malofte uzatan vorton. Sed tia okazajo estis tre malofta en la ĉina historio.

En la ĉina lingvo samsonaj vortoj tre abundas, kaj troviĝas interesaj ekzemploj de tabuoj en diversaj fakoj. Ekzemple, por la ŝipistoj kaj fiŝkaptistoj la vortoj, kiuj sonas "fan" kaj "chen", estis tute malpermesitaj, ĉar la antaŭa havas la signifon "renversiĝi" kaj la lasta la signifon "droni", memkompreneble, la renversiĝodrono de ŝipo estas terura afero por tiuj, kiuj perlaboras panon sur ŝipo. Estas menciinde, ke la nomo "kuai" signifanta manĝbastonetojn, kiujn ĉiu ĉino uzas por manĝado, estis kreita de la ŝipistoj por anstataŭigi la originan nomon "zhu", ĉar ĝia samsona vorto havas la sencon "ĉesi". Al la ŝipistoj la vorto "ĉesi" estas malagrabla, do ili forigis la originan kaj preferis la vorton "kuai", ĉar tiu vorto sonas same kiel la vorto "rapidi". Signifoplene estas, ke la vorto "kuai" ne fariĝis ŝipista ĵargono, sed disvastigis kiel ĉiutaga esprimo de la tuta loĝantaro, eble pro tio ke la vorto "kuai" sonas pli laŭte kaj klare kaj plaĉas al la oreloj kaj ankaŭ ĝia samsona vorto "rapidi" allogas ĉiujn.

Por la teatra trupo, kiu estis organizita de individua aktoro en la pasinteco, ĉiu vorto, kiu sonas kiel "san", estis tute malpermesita, ĉar alia vorto, kiu havas la saman sonon, signifas "disiĝon", kaj por la teatra trupo, disgrupiĝo ja estas fatala. Interese estas, ke la ĉina ekvivalento de la vorto "ombrelo" estas "san", kiu hazarde sonas kiel la vorto "disiĝo", do oni devis ĝin eviti kaj ĝin anstataŭigis per la esprimo "pluv-ŝirmilo". Same interese estas, ke la vorto "pluvŝirmilo" estis ne nur uzata de la teatra trupo, sed ankaŭ aplikata en la Guangdong-a dialekto kaj validas ankaŭ hodiaŭ.

Por la homoj, morto estas la plej evitinda sed samtempe neevitebla afero. Do, same kiel en diversaj lingvoj, en la ĉina la plej ofte tabua vorto estas "morti". Laŭ esplorado de fakuloj, troviĝis pli ol 40 vortoj por esprimi la signifon de morto en la antikva Ĉinio. La unua kaj plej grava estas "beng", kies senco estas "krevi", kaj tiu vorto estis uzata ekskluzive por la morto de imperiestroj. Ĝenerale, por eviti la vorton "morti", oni uzas la esprimojn "forlasi la mondon", "eterne dormi", "ne plu ekzisti" k.c.

Aliaj plej evitindaj vortoj rilatas al sekso kaj ekskrementado. Jam en iu klasika verkaro kompilita en la epoko antaŭ Kristo estas aserto ke trinkado, manĝado kaj seksa agado ja estas gravaj instinktoj de homoj. Tio signifas, ke tiuj agadoj estas tute naturaj kaj la esprimoj pri ili ne estas tabuindaj. Sed oni ankoraŭ tabuis la vorton koncerne sekson kaj ekskrementadon kaj anstataŭigis ilin per diversaj esprimoj. Ekz., por sekskunigo oni havis la strangan kunmetitan vorton "yun-yu" "Yun" signifas nubon kaj "yu" pluvon. La kunmetaĵo venis el historia anekdoto: reĝo de la regno Chu dum la epoko de dinastio Zhou en sia sonĝo sekve kuniĝis kun iu feino kiu diris, ke ŝi estas nubo ĉe tagiĝo kaj fariĝas pluvo post vesperiĝo. Sekve oni ekhavis la kunmetitan vorton "nubo-pluvo" por eŭfemisme esprimi la seksan agadon. Aliaj vortoj tiurilate estas iom delikataj: "kune enlitiĝi", "kune enĉambriĝi" kaj "enĉambra afero".

La malpermesitaj vortoj koncerne virinajn fiziologiajn fenomenojn estas pli multaj ol tiuj koncerne la virajn. La monataĵo de virinoj estas malpermesita en la parola aŭ skriba lingvo. Oni anstataŭigis ĝin per "monata okazaĵo" aŭ "monata informo" k.s. Eĉ la modernaj ĉinaj virinoj emas paroli pri sia monataĵo per jenaj esprimoj: -Al mi venis la regula libertempo" (ĉar virinoj rajtas ripozi dum la tagoj de menstruo) aŭ "nun mi malfeliĉiĝis". Kaj en la pasinteco, kiam virinoj gravediĝis, oni ĝentile diris, ke ŝi havas feliĉon" aŭ "ŝi patriniĝos".

La ĉina ekvivalento de la vorto "necesejo" estas "cesuo". Kiam oni bezonas urini aŭ feki, oni ofte diras, ke li volas iri al "cesuo". Trovigas ankaŭ iom stranga esprimo "malligi la manojn". Laŭdire, en antikva Ĉinio oni nepre kunligis la manojn de krimuloj per ŝnuro, kaj kiam la krimulo bezonis iri al necesejo, li devis peti la gardiston malligi liajn manojn. Poste tiu esprimo populariĝis kaj estis ĝenerale uzata gis nun.

En la portugala lingvo redakti

En portugala lingvo, plejparte de lingvaj tabuoj rilatas al prostituo, seksumado, malaltaj partoj de la korpo, religio kaj al brando.

Prostituistinoj estas ofte nomataj per unu el vortoj kiuj signifas normale "knabino" (menina, puta, moça, rapariga) en kelkaj regionoj, unu el tiuj vortoj estas rezervita al prostituistino sed ne en alia regiono. Sekve, en Portugalio, rapariga estas normala vorto por "adoleskanta knabino", sed en nordo de Brazilo tiu vorto signifas "prostituistino". Male en Brazilo "moça" (virga knabino) estas netabua vorto, sed en Lisbono signifas "prostituistino". Alia maniero estas nomi ili per nomoj de bestoj kiel "vaca" (bovino) aŭ "piranha" (piranjo) aŭ eĉ per nomo de objekto kiel "quenga" (kalabaso). Plej ofta maniero nomi ilin en televidogazetaro estas "garotas de programa", t. e., "programaj knabinoj".

Sidvangoj estas la parto de korpo plej tabuplena portugallingve. Estas dekoj da nomoj por ili, ĝenerale sensensaj sonoj, kiel "bumbum" aŭ "popô", kurioza estas uzo de angla lingvo esprimo "for ever" por nomi sidvangon en Brazilo. Tio okazas, plej eble, ĉar la esprimo for ever (ĉiam) tre ofte aperas en usonaj filmoj, kaj, kiel estas nur sensensa sono al plejparto de brazilanoj, tiu iĝis sinonimo de sidvangoj.

Kiel dum plejparto de historio de Brazilo kaj de Portugalio katolikismo estis oficiala religio kaj, eĉ nun, estas la plej influa religio en tiuj landoj, vortoj kaj esprimoj rilataj al aliaj religioj restis tabuaj. Animismaj ritoj, keltajafrikdevenaj estas nomataj "trabalhos" (laboroj) kaj siaj realaj nomoj estas rezervataj al inciatoj. Protestantoj en Brazilo, nomiĝis sin simple "crentes" (kredantoj) por eviti diri en kio ili kredas. Hodiaŭ, tiuj tabuoj rapide malaperas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti