Totemo kaj tabuo

verko de Sigismondo Freŭdo

Totemo kaj tabuo: Similaĵoj inter la mensaj vivoj de sovaĝuloj kaj de neŭrotikuloj, aŭ Totemo kaj tabuo: Kelkaj puntoj de interkonsento inter la mensaj vivoj de sovaĝuloj kaj de neŭrotikuloj, (en germana: Totem und Tabu: Einige Übereinstimmungen im Seelenleben der Wilden und der Neurotiker) estas libro de 1913 de Sigmund Freud, nome fondinto de psikoanalizo, en kiu la aŭtoro aplikas sian laboron al la kampoj de arkeologio, antropologio kaj al la studo de religio. Ĝi estas kolekto de kvar eseoj inspiritaj de la verkaro de Wilhelm Wundt kaj Carl Jung kiuj unue estis publikigitaj en la gazeto "Imago" (1912–13): nome "Hororo de incesto", "Tabuo kaj emocia ambigveco", "Animismo, magio kaj ĉiopoveco de la pensaro", kaj "La reveno de totemismo en la infaneco".

Totem und Tabu
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Sigmund Freud
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1913
Eldonejo Beacon Press
Ĝenro psikoanalizokulturaj sciencojreligioscienco
vdr
Unua eldono de Totemo kaj tabuo.

Kvankam Totemo kaj tabuo estis konsiderita unu el la klasikaĵoj de antropologio, komparebla al la verkoj de Edward Burnett Tylor nome Primitive Culture (1871) kaj de Sir James George Frazer nome The Golden Bough (1890), la freud-a verko estas nuntempe konsiderata disprestiĝa fare de antropologoj. La kultura antropologio Alfred L. Kroeber estis frua kritikanto de Totemo kaj tabuo, kaj publikigis kritikon de la verko jam en 1920. Kelkaj aŭtoroj tamen vidis pozitivan valoron en la verko.

"Hororo de incesto" temas pri priincestaj tabuoj adoptitaj de socioj kiuj kredas en totemismo. En "Tabuo kaj emocia ambigveco," Freud konsideras la rilaton de tabuoj al totemismo; li uzas siajn konceptojn projekcio kaj ambigveco, disvolvigitaj dum sia laboro kun neŭrozaj pacientoj en Vieno, por studi la rilaton inter tabuo kaj totemismo. En "Animismo, magio kaj ĉiopoveco de la pensaro" Freud ekzamenas la animisman kaj narcisisman fazojn asociaajn kun primitiva kompreno de la universo kaj frua disvolvigo de libido.

En "La reveno de totemismo en la infaneco" Freud kombinas unu el plej spekulativaj teorioj de Charles Darwin nome pri la aranĝoj de fruaj homaj socioj (unusola alfa-masklo ĉirkaŭita de haremo de inoj, simila al la aranĝo de gorilaroj) kun la teorio de la rita buĉado fare de William Robertson Smith por konkludi, ke la originoj de totemismo kuŝas sur singulara okazaĵo, kiam bando de prahistoriaj homedoj forpelitaj el la alfa-maskla grupo revenis por mortigi sian patron, kiun ili kaj timis kaj respekts. Tiukadre, Freud metis la komencon de la Edipa komplekso en la originoj de la homa socio, kaj postulis, ke ĉia religio estis fakte etendon kaj kolektivan formon de kulpo kaj de ambigveco por trakti pri la mortigo de la patra figuro (kion li vidis kiel la vera Prapeko).