Psikoanalizo

psikologia teorio fondita de Freŭdo en 1890

Psikoanalizo (el la grekaj vortoj ψυχη psikoanimo, kaj ανάλυσις analizo, do "esploro kaj mal-enigm-igo de la animo") estas skolo de psikologio kaj psikoterapio, fondita ĉirkaŭ la jaro 1890 de la viena neŭrologo Sigmund Freud. El la origina teoriaro de psikoanalizo evoluis la diversaj skoloj de profunda psikologio.

La kanapo en la ĉambro de Sigmund Freud en lia hejmo en Vieno
Ses el la patroj de psikanalizo kaj similaj instruoj en bildo de 1909. (Dekstre al maldekstre): Fronto: Carl Gustav Jung, Stanley Hall, Sigmund Freud. En la malantaŭo: Sandor Franczi, Ernest Jones kaj Abraham Brill.

La teoria konceptaro origine celas malkovri kaj prilabori psikajn konfliktojn kaj malordojn, kiujn repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo. Sigmund Freud, post studo de histeriaj pacientoj, unuafoje vortumis kaj difinis la modelon de Nekonscio. Dum la plua evoluo de la teoria laboro, li aldone evoluis la koncepton de Mio (Egoo), Supermio (Superegoo) kaj Ĝio (Iduso). La "Mio" naskiĝas el rilato kaj malsamiĝo inter homo kaj mondo, kaj la "Supermio" temas pri la kulturaj aspektoj, moralo, kaj ĝi nepermesas ke homo realigu ĉiujn dezirojn. Kontraŭe la "Ĝio" estas la instinktoj kaj spontaneaj deziroj, kiujn la homoj kunvivantaj en socia organismo ne ĉiam senbremse transformas al ago, ĉar tio pliakrigus la interhomajn konfliktojn.

Aparte de la teoria konceptaro, la psikoanalizo iĝis kompleksa modelo por la priskribo kaj klarigo de la homa psiko, kaj sur ĝi baziĝas ampleksa psikoterapia skolo por la terapia trakto de en- kaj interpersonaj konfliktoj, kiu ankaŭ esploraj kulturajn fenomenojn. En ĉiuj dimensioj la psikoanalizo ĝis la nuntempo pluevoluiĝas de praktikaj terapiistoj kaj teoriaj esploristoj, kaj sekve la moderna psikoanalizo karakteriziĝas per teoria, metoda kaj terapia pluralismo.

Sigmund Freud dum la komencaj jaroj de la terapia skolo kunlaboris kun Carl Gustav Jung, sed ĉirkaŭ la jaro 1911 ilia kunlaboro ĉesis, kaj la skolo de Jung restis renomita "analiza psikologio". El aliaj psikoterapiistoj laborantaj sur la bazo de la teorio pri psikoanalizo respektive pri profunda psikologio elstarigindas interalie Alfred Adler, Otto Reich kaj Erich Fromm, Melanie Klein, Heinz Kohut kaj Jacques Lacan.

Psikoanalizo kiel terapio redakti

En malvasta senco la psikoanalizo estas psikoterapia metodaro. Kontraste al prakike trejnaj metodaroj (kiel la konduta terapio) la psikoanalizo konsideriĝas "malkovra terapio", kiu celas videbligi al la paciento profundiĝintan komprenon pri la originaj (plej ofe nekonsciaj) kaŭzoj de sia sufero. Tamen la baza celo de la psikoanaliza terapio ne estas kompleta racia kompreno de la propra psiko, sed la ĉefa celo estas ampleksa restrukturigo de la personeco kaj aparte la emociaro en tiuj areoj, kiuj kontribuas al ĝisnuna vivteno de suferigaj simptomoj kaj personaj ecoj.

La klasika psikoanalizo okazas tra pluraj jaroj tri- ĝis kvinfoje po semajno. La analizato kuŝas sur sofo kaj laŭeble sen propra "cenzuro" eldiras ĉion, pri kio li/ŝi momente pensas kaj kio emocie movas lin/ŝin. La analizanto, kiu sidas malantaŭ la analizato, por ke tiu ne iritiĝu pro (ĝusta aŭ erara) interpreto de la mieno de la analizanto, aŭkultas kun sinteno de atento, sed sen propraj fortaj emocioj. Post la aŭskulto li komunikas al la analizato la dum la psikoanaliza procezo ekestintan interpreton („Deutung“), en la momento kiun li opinias favora por tio. Aparte la analizanto klopodas senti la tipajn emociajn stereotipojn aŭ motivojn de la analizato, kiuj speguliĝas en la interago inter analizato kaj analizanto. La psikoanaliza teorio havas la hipotezon, ke la analizato transferas emociojn, kiujn li havas al gravaj personoj de la ĝisnuna vivo (plejofte la gepatroj) al la analizanto (psikodinamika "transfero"), kaj la analizanto foje mem eksentas emociojn, kiuj ankaŭ devenas el la origina emociaro de la analizato (psikodinamika "kontraŭtransfero"). Ankaŭ la analizo de sonĝoj havas rolon en la psikoanaliza terapio.

Krom la "granda" psikoanaliza terapio nuntempe pli mallongaj terapiaj formoj de la profunda psikologio estas tre disvastiĝintaj. En tiaj terapioj analizanto kaj analizato ambaŭ sidas kaj rigardas unu la alian, kaj kunvenas unu- ĝis dufoje semajne. Menciindaj ankoraŭ estas la psikoanalizaj fokusaj terapioj, en kiuj klopodiĝas trakti centran, pli aŭ malpli klare difinitan fokusan problemon ene de sume 20 ĝis 30 terapiaj kunvenoj.

Plie evoluis gamoj da metodoj, kiuj aparte taŭgas por la terapioj de specifaj psikaj perturboj.

La psikoanalizo praktikiĝas kun plenkreskuloj, sed ankaŭ kun infanoj kaj adoleskuloj. Krome ekzistas psikoanaliza terapioj de paroj kaj familioj, grupa psikoanalizo, klinika psikoterapia terapio kaj psikoanalize orientita profesia konsilado ("supervido").

Gravaj psikoanalizistoj redakti

 
Juan Luis Vives estas konsiderata la unua esploristo se temas pri rekte analizi la menson kaj tiel konsiderita unu el la prapatroj de psikanalizo

Inter la signifaj "psikoanalizistoj de la unua generacio" krom Sigmund Freud kalkuliĝas Karl Abraham, Alfred Adler, Siegfried Bernfeld, Helene Deutsch, Paul Federn, Otto Fenichel, Sandor Ferenczi, Ernest Jones, Carl Gustav Jung, Sándor Radó, Otto Rank, Theodor Reik kaj Wilhelm Reich.

Gravaj reprezentantoj de la "psikoanaliza Mio-psikologio" estas Heinz Hartmann, Anna Freud kaj Erik H. Erikson.

René A. Spitz kaj Margaret Mahler fondis la "psikoanalize bazitan esploron de beboj kaj infanetoj".

Kiel fondinto de la psikologia "ligo-teorio", kiu tre disvastiĝis kaj en kaj ekster la psikoanalizo, konsideriĝas la psikoanalizisto John Bowlby.

Gravaj reprezentantoj de la "objekto-rilato-teorio" estas D.W. Winnicott, Melanie Klein, Michael Balint kaj Wilfried Bion.

La "Mem-psikologio" fondiĝis de Heinz Kohut.

Signifaj reprezentantoj de la psikoanalizo en Francio estas Jacques Lacan, André Green kaj Jean Laplanche.

La "Nov-psikoanalizo" ligiĝas al la nomoj Karen Horney, Harry Stack Sullivan kaj Erich Fromm.

Signifaj nuntempaj psikoanalizistoj estas Otto Kernberg, Peter Fonagy, Daniel Stern kaj Nise da Silveira.

Psikoanalizo kaj religio redakti

Ĉar la psikoanalizo naskiĝis en kunteksto prefere materialistema (iuj pensis ke psikoanalizo malkaŝas, kaj do pruvas la iluziecon kaj la kaŝitan originon de la religio kaj de la serĉado de la Absoluto)[1] psikologoj inklinaj al religiemo prezentis kritikojn kaj distancigon; sed baldaŭ oni konsciiĝis ke la malkovroj kaj hipotezoj de la psikoanalizaj teorioj estis separeblaj el la subfundo materialistema: tiel ekpensis, ekzemple Agostino Gemelli, fondinto de la Katolika Universitato de Milano kaj psikologo/psikoanalizisto Leonardo Ancona [2] kaj, celante aliajn aferojn, inter aliaj, ankaŭ Viktor Frankl. Franca psikanalizistino katolika Françoise Dolto [3] alvenas pensi ke la deziroj kiuj sin manifestas el la Nekonscio trovas “reaĝustiĝon kaj kontentigon” en la dono kiun la Dio de Jesuo faras je si mem dum rivelas la veran sencon de la konsciaj/nekonsciaj tendencoj.

Organizoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Vidu: La estonto de iluzio (Sigmund Freud, Die Zukunft einer Illusion)
  2. Leronardo Ancona, (Mia vivo kaj psikoanalizo. Persona rakonto pri frapiĝoj/kunfrapiĝoj inter psikoanalizo kaj sankto, (La mia vita e la psicoanalisi. Una narrazione soggettiva di scontri-incontri tra psicanalisi e sacro,) 2003.
  3. “La evangelioj en la lumo de psikanalizo, la liberigo de la deziro”.