Anna Freud
Anna FREUD (naskiĝis la 3-an de decembro 1895 en Vieno; mortis la 9-an de oktobro 1982 en Londono), filino de Sigmund Freud, estis aŭstra brita psikanalizisto. Ŝi laboris ĉefe pri infananalizo.
Anna Freud | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1895 en Vieno |
Morto | 9-an de oktobro 1982 (86-jara) en Londono |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Sigmund Freud |
Patrino | Martha Bernays |
Frat(in)oj | Ernst Ludwig Freud • Martin Freud • Sophie Freud • Oliver Freud • Mathilde Freud |
Okupo | |
Okupo | psikoanalizisto • verkisto de nefikcio |
VivoRedakti
Ŝi estis la plej juna inter la ses gefiloj de Sigmund Freud. Profesie ŝi estis instruistino, kvankam ŝi daŭre interesiĝis pri psikanalizo kaj iĝis psikoanalizistino.
Por Sigmund Freund ŝi estis sekretariino, asistanto, flegistino kaj anstataŭanto ĉe kongresoj.
Ekde ĉirkaŭ 1925 ŝi vivis kun Dorothy Burlingham-Tiffany, novjorka milionheredantino. Ambaŭ refutis konjektojn pri samseksa rilato.
En 1938 Sigmund Freud, Anna, Dorothy kaj ties kvar gefiloj elmigris al Londono. Kune, Anna kaj Dorothy fondis la Hampstead Nurseries, hejmo por militinfanoj kaj orfoj. Post la dua mondmilito ili pligrandigis la Nurseries: la Hampstead-malsanulejo por infanoj iĝis ekde 1947 fama instruejo por infanterapio. Ekde 1952 Anna estis direktoro de la malsanulejo.
Eksteraj ligilojRedakti
En la germana: