Dorothy Burlingham-Tiffany

usona psikoanalizisto

Dorothy Burlingham-Tiffany (naskiĝis la 11-an de oktobro 1891 en Novjorko kaj mortis la 19-an de novembro 1979 en Londono) estis uson-brita psikoanalizistino. Ŝi estis novjorka milionheredantino kaj filino de la artisto kaj desegnisto Louis Comfort Tiffany. Ekde ĉirkaŭ 1925 ŝi vivis kun Anna Freud, la plej juna filino de Sigmund Freud, komence en Vieno. Ambaŭ Anna kaj Dorthy refutis konjektojn pri samseksa rilato.

Dorothy Burlingham-Tiffany
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1891 (1891-10-11)
en Nov-Jorko
Morto 19-an de novembro 1979 (1979-11-19) (88-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Louis Comfort Tiffany
Patrino Louise Wakeman Tiffany
Okupo
Okupo psikoanalizisto • verkisto de nefikcio
vdr

En 1938 Sigmund Freud, Anna, Dorothy kaj ties kvar gefiloj elmigris al Londono. Post la morto de Sigmund Freud en 1939 ŝi daŭre ĝis la propra morto en 1979 kun Anna vivis en la domo de Sigmund Freud, kiu poste iĝis la londona Freud-muzeo. Kune, Anna kaj Dorothy fondis la Hampstead Nurseries, hejmo por militinfanoj kaj orfoj. Post la dua mondmilito ili pligrandigis la institucion: la Hampstead-malsanulejo por infanoj iĝis ekde 1947 fama instruejo por infanterapio.