11-a de oktobro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 11-a de oktobro estas la 284-a tago de la jaro (la 285-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 81 tagoj restas.
Je la 11-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 1138: Tertremo de Halepo: ĉirkaŭ 230 mil personoj pereis
- 1365: Konkero de Aleksandrio, fare de krucmilitistoj sub gvido de kipra reĝo kontraŭ mamelukoj, kiu okazigis masakron de miloj da defendantoj kaj forkaptis 5 mil militkaptitojn
- 1414: Majstro Jan Hus iris al Konstanco, invitita de reĝo Sigismondo
- 1492: Misteran brilon de la maro, registritan en la loglibro de Kristoforo Kolumbo, oni vidis antaŭ atingo de insulo Guanahani
- 1531: 2-a Milito de Kappel: venko de katolikaj svisoj kontraŭ la protestantaj
- 1576: Okdekjara Milito: venko de nederlanda ŝiparo super la hispana en batalo de golfo Zuiderzee
- 1634: De 8 ĝis 15 mil personoj pereis sur marbordoj de Germanio kaj Danio en inundo kaŭzita de tempesto sur Norda Maro
- 1675: Retiriĝo de turka armeo malantaŭ Dnestro finis sieĝon de Trembowla (Ternopila provinco) dum pola-turka milito (1672-76)
- 1727: Georgo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Britio
- 1767: Usono: oni finis mezuri linion Mason-Dixon apartiganta Marilandon de Pensilvanio
- 1795: Oni enkondukis novan administran disdividon de Parizo en 12 kvartalojn
- 1830: En Varsovio okazis adiaŭa koncerto de Frederiko Ŝopeno, kiu novembre, ne sciante tion, forlasis Pollandon por ĉiam
- 1832: Napoleona marŝalo Soult iĝis ĉefministro de Francio
- 1835: En Rusa Imperio oni enkondukis novan sistemon de mezurunuoj
- 1852: Universitato de Sidnejo, la plej malnova en Aŭstralio, estas inaŭgurita
- 1864: Kampinagrando iĝis urbo de Brazilo
- 1870: Francia-Prusia Milito: kapitulaco de Orléans
- 1885: Franca astronomo Henri Joseph Anastase Perrotin malkovris asteroidon Clementina
- 1891: Svedio: unua skanseno en la mondo malfermita en Stokholmo - etnografia subĉiela muzeo
- 1891: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Katharina
- 1899: La dua brita-bura milito eksplodis en Sud-Afriko inter la Brita imperio kaj buroj
- 1901: Itala astronomo Luigi Carnera malkovris asteroidon Merxia
- 1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidojn Ginevra, Pia kaj Roswitha
- 1910: Sur Liĉakiva tombejo en Lvovo estis enterigita pola verkistino Maria Konopnicka
- 1912: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Benda
- 1912: Unua Balkana milito: greka armeo liberigis Kozanon
- Unua Mondmilito
- 1914: Princo Ferdinando la 1-a iĝis reĝo de Rumanio, post morto de sia onklo, reĝo Karolo la 1-a
- 1917: Germana mar-tera operaco al la okcidentestona insularo (Saaremaa, Hiiumaa, Vormsi kaj aliaj insuloj) komenciĝis, tiutempe apartenantaj al la Rusia Imperio
- 1918: Konsilio de Belorusa Popola Respubliko aprobis provizoran konstitucion; polaj organizaĵoj agantaj en Germanio eldonis komunan komunikon malkaŝe postulante sendependecon de Pollando
- 1919: Dua Pola Respubliko: Józef Piłsudski solene malfermis la Universitaton Vilno, fermitan de rusaj regopovoj en 1832
- 1922: Subskribo de armistico dum Greka-turka milito (1919-1922)
- 1925: Soveta astronomo Sergej Beljavskij malkovris asteroidon Ljubo
- 1929: De Belgio al Pollando oni venigis postrestaĵojn de la pola historiisto Joachim Lelewel
- 1931: Soveta astronomo Grigorij Neujmin malkovris asteroidon Hiperboreio
- 1931: Sovetunio decidas tute forigi privatan komercon
- 1938: Centra registaro de Ĉeĥoslovakio aprobis la registaron de Karpata Ukrainio
- 1939: En Sovetunio unua trolebusa linio ekfunkciis en Donecko sur la ĉefa strato de Stalin
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: en apudkrakova fortikaĵo Krzesławice okazis unua amasa ekzekuto kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado; germana polico pafekzekutis ĉ. 80 personojn en Tomaszów Mazowiecki venĝe pro tranĉo de subtera kablo; inform-propaganda gazeto por poloj eldonata de germanaj regopovoj komencis aperi unue en Lodzo sub la titolo Nova Varsovia Kuriero; Hitler ordonis setligi germanojn el Rigo kaj Dorpat en Gdynia kaj Poznań por krei germanan plimulton; en Parizo pola ĉefministro divizia generalo Władysław Sikorski ordonis rekreon de Pola Mararmeo - kreiĝis pola gvidantaro de militŝiparo - fine de decembro translokita al Londono
- 1940: Germanaj regopovoj komencis en Varsovio eldonon de propaganda gazeto por poloj "Nowy Kurier Warszawski"; en Varsovio aperis unua aldono al konspira gazeteto Źródło (Fonto) - Pollando; Balta Maro: Sovetunio kaj Finnlando paktis pri malarmigo de la insularo Alando
- 1941: komunista rezisto komenciĝis en Vardara Makedonio; Orienta Fronto: sur centra strategia direkto la germana 3-a Kirasita Grupo atingis superan Volgon; nokte de la 11-a/12-a de oktobro Bomba Korpuso de RAF atakis Emden
- 1942: Operaco Reinhardt: ĝendarmoj pafmortigis en Lubartów sur juda tombejo de 300-500 judojn de diversaj regionoj de Pollando, kaj de la geto germanoj forveturigis al ekstermejoj en Bełżec, Sobibór kaj Majdanek ĉirkaŭ 3 mil judojn; Sovetunio: Politburoo de Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio decidis pri konsisto de komunista partio de Belorusio kaj kreo de konspira Centra Komitato
- 1943: En koncentrejo Auŝvico SS-ano Wilhelm Clausen persone pafekzekutis 54 eminentajn malliberigitojn de pola nacieco, suspektitajn pri aparteno al la koncentreja rezisto-movado; germanaj policoj pafmortigis en Woronicze kaj Łaźnie (ambaŭ apud Supraśl) respektive 65 kaj 56 personojn pro kunlaboro kun sovetaj partizanoj, kaj en Legionowo 8; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Olkusz ekregis armean trajnon forprenante municion, alia frakasis gardejon de polico en Bogoria akirante armilojn kaj grenadojn; Orienta Fronto: germana 3-a Kirasita Armeo retiriĝis al nova linio "Pantherstellung"
- 1944: Popolan Respublikon de Tannu-Tuva aliĝis al Sovetunio; trupoj de 2-a Ukraina Fronto en Transilvanio okupis Kluĵon, kaj en Hungario Szeged; Balkana Fronto: en Serbio la soveta 31-a gvardia Armea Korpuso liberigis Subotica, bulgara 6-a Infanteria Divizio direkte al Niŝ konkeris Bela Palanka
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: en Varsovio sekureca servo arestis unu el ĉefaj aktivuloj de Pola Popola Partio Kazimierz Bagiński, forkaptito al la proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, malkaŝe kritikinta agadon de la komunista Pola Laborista Partio
- 1946: Zagreba ĉefepiskopo Alojzije Stepinac estis kondamnita de la komunistaj regopovoj al 16 jaroj da malliberejo pro kunlaboro kun la reĝimo de ustaŝoj
- 1949: Wilhelm Pieck iĝis unua prezidento de Germana Demokratia Respubliko
- 1951: Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo komencis pridemandadon de atestantoj
- 1954: Việt Minh transprenis kontrolon super Nord-Vjetnamio
- 1961: Sovetunio: en armea spaco de Semipalatinsk okazis unua atomkerna eksplodo
- 1962: Baziliko Sankta Petro: papo Johano la 23-a malfermis Duan Vatikanan Koncilion por reformi la romkatolikan eklezion
- 1968: Kosmoesploro: NASA lanĉis Apollo 7 kun homa skipo
- 1968: En Panamo kolonelo Omar Torrijos transprenis regopovon post puĉo
- 1971: Irano: semajna festado de la 2500-jariĝo de la Persa Imperio komenciĝis en Persepolo - entute 69 ŝtatoj sendis siajn oficialajn reprezentantojn al la festo
- 1971: Sovetunio: en tera atmosfero forbrulis la unua kosmostacio Salut 1
- 1975: Usono: aviadila ŝipo USS Dwight D. Eisenhower surakviĝis; premiero de la televidseria komedio Sabata Nokta Vivo; en Arkansaso Bill Clinton nuptiĝis kun Hillary Rodham Clinton
- 1980: En Nederlando fondiĝas Kristandemokrata Apelo per kunfandiĝo de 3 politikaj partioj, unu katolika kaj du protestantaj kristandemokrataj
- 1982: Oni surfacigis en markolo apud la insulo Isle of Wight la vrakon de Mary Rose, admiralŝipo de la milita ŝiparo de Henriko la 8-a
- 1986: Malvarma milito: en Rejkjaviko renkontiĝis Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov
- 1988: Unua "Tago de elŝrankiĝo" okazis en Usono
- 1988: En plimulto de polaj altlernejoj okazis studentaj manifestacioj kun postulo de releĝigo de Sendependa Asocio de Studentoj – eksterleĝigita post enkonduko de la milita stato en Pollando
- 1988: Strasburgo: papo Johano Paŭlo la 2-a ekparolis en Eŭropa Parlamento - lia parolado estis interrompita kiam brita parlamentano el Nord-Irlando, protestanta pastoro ekkriis "Antikristo", disvolvante standardon kun teksto
- 1989: Registaro de Ĉeĥoslovakio anoncis decidon redukti militservon al 18 monatoj
- 1990: Unio de Polaj Aglomeraĵoj fondiĝis
- 1994: Rusio: drasta falo de la kurzo de rublo
- 1995: Batalhalto estas deklarita en Bosnio kaj Hercegovino
- 1997: Paul Biya gajnis prezidentan elekton en Kameruno
- 1998: Papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis germanan filozofinon Edith Stein
- 2000: Kosmopramo Discovery startis de Kennedy Space Center dum flugo de STS-92, la centa misio de kosmopramo
- 2004: Kameruno: Paul Biya refoje gajnis prezidentan balotadon
- 2008: Pro tertremo en Ĉeĉenio (Rusio) 13 personoj pereis kaj 116 vundiĝis — ĝin sekvis posttertremo
- 2014: Charles Michel iĝis ĉefministro de Belgio
- 2015: Aleksandro Lukaŝenko la 5-an fojon gajnis prezidentan baloton en Belorusio
- 2018: Konstantinopola Ortodoksa Eklezio nuligis tomoson (eklezian decidon) pri subiĝo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio al la Rusa Ortodoksa Eklezio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Ukrainio ĉesis eksporti elektran energion al Eŭropa Unio por stabiligi sian energetikan sistemon; korpoj de 62 pereintaj ukrainaj soldatoj revenis al Ukrainio, kaj kadre de interŝanĝo de militkaptitoj al Ukrainio revenis 32 armeanoj; en Svjatohirsk estis trovita laŭvica rusa torturejo kaj amasa tombo
- rusia armeo elpafis 10 raketojn; unua germana kontraŭaviadila defendsistemo IRIS-T SLM estis transdonita de Germanio al ukraina armeo
Naskiĝoj
redakti- 1616: Andreas Gryphius, germana poeto kaj verkisto (m. 1664)
- 1629: Armand de Bourbon-Conti, franca princo, partopreninta Frondon (m. 1666)
- 1671: Frederiko la 4-a, reĝo de Danio-Norvegio (m. 1730)
- 1672: Filip Orlik, kozako, militisto kaj diplomato (m. 1742)
- 1734: Friedrich Eberhard von Rochow, germana pedagogo kaj soldato (m. 1805)
- 1738: Arthur Phillip, brita admiralo, guberniestro de Novsudkimrio (m. 1814)
- 1755: Fausto Elhuyar, hispana kemiisto, kunmalkovrinto de volframo (m. 1833)
- 1758: Heinrich Olbers, germana astronomo priskribinta astronomian paradokson, malkovrinto de asteroidoj Pallas kaj Vesta (m. 1840)
- 1775: William Smith, angla navigisto, malkovrinto de Sudaj Ŝetlandaj Insuloj (m. 1847)
- 1788: Simon Sechter, aŭstra muzikteoriisto, muzikpedagogo, orgenisto, dirigento kaj komponisto (m. 1867)
- 1792: Maria Barjatinskaja, germana-ruslanda mecenatino kaj filantropino (m. 1858)
- 1816: Pedro de Madrazo y Kuntz, hispana pentristo kaj verkisto, kritikisto pri arto (m. 1989)
- 1818: Emilie d'Oultremont, belga monaĥino, katolika beatulino (m. 1878)
- 1825: Conrad Ferdinand Meyer, svisa verkisto germanlingva (m. 1898)
- 1825: Maria Firmina dos Reis, brazila instruistino, pioniro en la publika edukado, ĵurnalistino kaj verkistino, unua reprezentantino de literatur-politika movado negritudo en la latinamerika literaturo (m. 1917)
- 1849: William Knox D'Arcy, brita entreprenisto kaj investinto pri nafto (m. 1917)
- 1872: Emily Davison, brita virinbalotrajtistino (m. 1913)
- 1876: Miklós Havas, hungara muzikkritikisto, dramisto (m. 1944)
- 1876: Gertrud von Le Fort, germana katolika verkistino (m. 1971)
- 1884: Friedrich Bergius, germana Nobelpremiita kemiisto (m. 1949)
- 1884: Eleanor Roosevelt, usona agantino por homrajtoj, unua damo de Usono (m. 1962)
- 1885: Václav Vrbata, ĉeĥa skiisto (m. 1913)
- 1885: François Mauriac, franca Nobelpremiita verkisto (m. 1970)
- 1889: Nikolaj Borisov, soveta kaj rusa verkisto, futurisma esperantlingva verkisto, aŭtoro de Intima parolad' kaj La hundo de Lia Majesteco, ĉefiniciatinto de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, ekzekutita dum granda teroro (m. 1937)
- 1894: Yui Chunoshin, japana radio-inĝeniero, membro de Japana Esperanto-Instituto, aganto de kontraŭatomenergia movado esperantiginta la libron pri hibakuŝoj Viktimoj de la atombombo, kaj aliĝinta al paca movado koncerne Vjetnaman militon, sinbruliginto (m. 1967)
- 1901: János Józsa, rumania hungara lingvisto kaj tradukisto (m. 1973)
- 1903: Kazimierz Kordylewski, pola astronomo, malkovrinto de la lunoj de Kordylewski, kreinto de grafika metodo difini momenton de minimuma lumeco de variantaj steloj (m. 1981)
- 1906: Izolda Erdély, rumania hungara aŭtorino pri muziko (m. nekonata)
- 1906: Dezső Schön, rumania hungara-israela redaktoro, verkisto (m. 2000)
- 1911: István Korda, hungara poeto, verkisto kaj tradukisto (m. 1984)
- 1916: Antoni Heda, komandanto de partizanaj taĉmentoj de la Pola Enlanda Armeo (m. 2008)
- 1918: Pranas Gavėnas, litova pastro, salesiano, esperantisto, eldoninta libretojn pri Sankta Kazimiro (1458-1484) en la portugala kaj Esperanto, celebrinta meson en Baltiaj Esperanto-Tagoj en Veisiejai (m. 2000)
- 1918: Irén Józsa Nemes, rumania hungara pentristino, membrino de Gildo Miklós Barabás (m. 2003)
- 1919: Art Blakey, usona ĵaz-frapinstrumentisto (m. 1990)
- 1926: Thich Nhat Hanh, vjetnama budhisma monaĥo (m. 2022)
- 1929: Liselotte Pulver, svisa aktorino kaj filma stelulino de germana kinematografio
- 1932: Richard Lugner, aŭstra entreprenisto kaj politikisto
- 1942: Amitabh Bachchan, barata aktoro kaj stelulo de la barata kinematografio
- 1943: Enikő Simó, rumania hungara scenejdekoraciistino, tekstilartistino
- 1949: Barbara Fedyszak-Radziejowska, pola sociologino kaj etnografino
- 1950: József Váradi, rumania hungara matematikisto kaj pedagogo
- 1951: Jean-Jacques Goldman, franca kantaŭtoro kaj komponisto
- 1961: Amr Diab, egipta kantisto kaj komponisto
- 1962: Andrzej Błasik, pola militisto, armea generalo, ĉefkomandanto de la Pola Aer-Armeo (m. 2010)
- 1970: Magor Plugor, rumania hungara, hungara poeto
- 1972: Claudia Black, aŭstralia aktorino, aŭtorino de sonlibroj
- 1973: Kaneshiro Takeshi, japana-tajvana aktoro
- 1983: Ruslan Ponomarjov, ukraina ŝakisto, grandmajstro
Mortoj
redakti- 1159: Vilhelmo la 1-a, grafo de Bulonjo (n. ĉirkaŭ 1137)
- 1303: Bonifaco la 8-a, papo (n. ĉirkaŭ 1235)
- 1347: Ludoviko la 4-a, unua germana reĝo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1282)
- 1424: Jan Žižka, ĉeĥa militisto kaj armeestro, komandanto de taboritoj, partopreninto de la batalo de Grunwald (n. ĉirkaŭ 1360)
- 1493: Leonor de Aragono, dukino de Ferrara, Modeno kaj Reggio (n. 1450)
- 1531: Zvinglo, svisa sacerdoto kaj unu de la fondintoj de protestantismo (n. 1484)
- 1542: Thomas Wyatt, angla poeto, kortegano kaj diplomato (n. 1503)
- 1648: György Rákóczi la 1-a, princo de Transilvanio, la plej riĉa protestanta magnato de Supra Hungario (n. 1593)
- 1670: Louis Le Vau, franca arkitekto, konstruisto de la kastelo de Versailles (n. 1612)
- 1708: Ehrenfried Walther von Tschirnhaus, germana sciencisto, inventinto de eŭropa porcelano (n. 1651)
- 1779: Kazimierz Pułaski, komandanto kaj marŝalo de la unua pola insurekcio kontraŭ la Rusia Imperio, heroo de la Usona Milito de Sendependeco, patro de la usona kavalerio (n. 1745)
- 1889: James Prescott Joule, angla fizikisto konata pro la Ĵula leĝo (n. 1818)
- 1896: Anton Bruckner, aŭstra komponisto kaj orgenisto (n. 1824)
- 1897: Ignác Helfy, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1830)
- 1910: Heinrich Caro, germana kemiisto sintezinta indigon, izolinta perokso-unusulfatan acidon kaj patentinta alizarinon (n. 1834)
- 1916: Otto, reĝo de Bavario (n. 1848)
- 1919: Karl Gjellerup, dana-germana Nobelpremiita verkisto (n. 1857)
- 1934: Radó Kövesligethy, hungara astronomo kaj terfizikisto (n. 1862)
- 1938: Márton Fehér, hungara, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1878)
- 1940: Vito Volterra, itala matematikisto kaj fizikisto, kontribuanta al matematika biologio, konata de la ekvacio de Lotka-Volterra (n. 1860)
- 1948: László Boros, hungara ĵurnalisto, verkisto, kunlaboranto de semajngazeto "Enyedi Hírlap" (n. 1892)
- 1958: Maurice de Vlaminck, franca faŭvisma pentristo (n. 1876)
- 1961: Chico Marx, usona komika aktoro (n. 1887)
- 1963: Jean Cocteau, franca artisto kaj reĝisoro (n. 1889)
- 1965: Dorothea Lange, usona dokumentarfotistino (n. 1895)
- 1969: Kazimierz Sosnkowski, pola generalo, politikisto (n. 1885)
- 1980: László Földes, hungara etnografo kaj redaktoro (n. 1934)
- 1981: Dezső Jász, hungara redaktoro, verkisto kaj milithistoriisto (n. 1897)
- 1986: Georges Dumézil, franca filologo, kompara lingvosciencisto, kartvelologo, spertulo pri hindeŭropa lingvaro, mitografo, aŭtoro de hipotezo pri tri sociaj klasoj (klerikoj, batalistoj kaj produktistoj) kaj iliaj funkcioj (n. 1898)
- 1996: Stanisław Tołpa, pola profesoro pri botaniko, spertulo pri torfo kaj torfejoj, inventinto de torfaĵo kontraŭ kancero (n. 1901)
- 1996: Renato Russo, brazila muzikisto kaj kantisto (n. 1960)
- 2000: Mihály Szegedi, hungara esperantisto, delegito de UEA pri fervoja terminaro (n. 1925)
- 2000: Donald Dewar, ĉefministro de Skotlando (n. 1937)
- 2006: Tibor Dáné, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1923)
- 2007: Sri Chinmoy, bengala filozofo kaj artisto, religia gvidanto, instruisto de jogo kaj meditado (n. 1931)
- 2008: Neal Hefti, usona ĵazmuzikisto, trumpetisto, komponisto, kaj aranĝisto (n. 1922)
- 2008: Vija Artmane, latva aktorino (n. 1929)
- 2008: Jörg Haider, aŭstra politikisto, ĉefministro de Karintio (n. 1950)
- 2017: Clifford Husbands, ĝenerala guberniestro de Barbado (n. 1926)
- 2019: John Giorno, usona poeto kaj performanca artisto konata de la filmo Dormi, adepto de tibeta budhismo (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Kristana kalendaro de sanktuloj
- Filipo la Diakono el Nova Testamento, katolika sanktulo
- Romkatolika Eklezio: rememoro dum liturgia jaro de papo Johano la 23-a
- Usono: Tago de Kazimierz Pułaski, pola generalo, festata ekde 1933
- Tago de elŝrankiĝo, komencita en Usono en 1988
- Internacia tago de knabinoj, festata ekde 2012
La 11-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.