Ribe (de la malnovdanavorto: ripa = rivera bordo; germane Ripen) estas unu el la plej malnovaj urboj de Danio kaj administra sidejo de samnoma provinco. Dum la jaro 2005 la urbo havis 18.147 enloĝantojn. Tra la tuta mezepoko ĝi estis la plej grava havenurbo de Danio ĉe la okcidenta marbordo, tiu de la Norda Maro. Nuntempe la urbo perdis sian ekonomian gravecon, sed pro la multaj konstruaĵoj el la riĉaj jarcentoj daŭre ofertas multajn vidindaĵojn. El inter ili elstaras la impona urba katedralo.

Ribe
urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6760
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 317  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 20′ N, 8° 46′ O (mapo)55.3272228.763056Koordinatoj: 55° 20′ N, 8° 46′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ribe (Danio)
Ribe (Danio)
DEC
Ribe
Ribe
Situo de Ribe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ribe [+]
vdr
la urba katedralo

Geografio redakti

Ribe situas en la sudokcidento de Jutlando ĉe al bordo de la Norda Maro, proksime al la enfluejo de la rivero Ribe Å en la maron. Proksimume 25 kilometrojn nordokcidente situas la urbo Esbjerg, 50 km oriente la urbo Kolding. La urba areo ampleksas 352 km².

Depost administra reformo dum la jaro 1970 la urbo estis centro de komunumaro, kiu ampleksis ankaŭ la komunumojn Hviding, Roager kaj Spandet. La centraligo de la loka kaj regiona administrado de la jaro 2007 tamen trafas la urbon: la komunumaro iĝas parto de suddania regiono kun administra sidejo en la urbo Vejle, kaj la urbo Ribe mem formas grandkomunumon kun la najbara urbo Esbjerg.

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

 
parto de la historia urbocentro

Ribe konatas pro sia bone konservita historia urbocentro, kiun dominas urba katedralo konstruita en romanika kaj poste ampleksigita en gotika stilo (1130). Same menciindas la malfrugotika urbodomo kaj dominikana monaĥejo, kiu ekestis inter la 13-a ĝis 15-a jarcentoj.

En la proksimeco, proksimume 2 kilometrojn sude de Ribe, troviĝas impresa subĉiela muzeo, la Vikinga Centro Ribe". Tie dum la tuta jaro eblas percepti la vivon en originalece postkonstruita vikinga vilaĝo. Eblas interparoli kun la "vilaĝanoj", plejparte studentoj, kiuj en vikingaj vestoj vivas kaj laboras en la vilaĝo. Manĝaĵoj, trinkaĵoj kaj spicoj el la vikinga epoko ofertiĝas. Eblas observi la metiistojn kaj ekzemple ekzerci pafi per arko kaj sagoj. Ĉiutage estas apartaj eventoj - ekzemple merkatoj, prezentoj de ĉasado per falkoj - kaj diversaj projektoj - ekzemple konstruado de vikinga ŝipo.

Muzeoj kaj ekspozicioj redakti

  • vikinga muezo Museet Ribes Vikinger
  • arta muzeo Ribe Kunstmuseum
  • havena centro Vadehavscentret

Partneraj urboj redakti

 
cikonia nesto en Ribe

Eksteraj ligiloj redakti