Novsudkimrio

ŝtato de Aŭstralio

Novsudkimrio[1]Novsudkimrujo[2] (NSK) (angle 'New South Wales) estas la plej multpopola kaj plej malnova ŝtato de Aŭstralio, lokigita en la sud-oriento, norde de Viktorio, kaj sude de Kvinslando. Ĝi estis starigita en 1788 kaj origine enhavis grandan parton de la Aŭstralia kontinento. Dum la 19-a jarcento, grandaj areoj estis sukcese apartigitaj por formi la Britajn koloniojn Tasmanio (1825), Viktorio (1851), Kvinslando (1859) kaj Suda Aŭstralio (kiu tiutempe inkluzivis tion kio aktuale nomiĝas la Norda Teritorio). En 1901 ĉi tiuj kolonioj kaj Okcidenta Aŭstralio voĉdonis por formi sendependan nacion nomitan la "Komunejo de Aŭstralio".

Novsudkimrio
Flago de Novsudkimrio Blazono de Novsudkimrio
(Flago) (Blazono)
Devizo: "Orta Recens Quam Pura Nites" (Nove Levita, Kia Brile vi Brilas)
Kromnomo: Unua Ŝtato
Mapo de Aŭstralio kun Novsudkimrio indikita
Aliaj Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj
Ĉefurbo Sidnejo
Registaro Konstitucia monarkio
Margaret Beazley
Dominic Perrottet (LIB)
Areo
 – Tuta
 – Tero
 – Akvo
 
809 444 km² (5a)
800 642 km²
8 802 km² (1,09 %)
Loĝantaro (fino de marto 2016)
 – Loĝantaro
 – Denseco
 
7 704 300 (1a)
9,62/km² (3a)
Malneta Ŝtata Produkto
(2014-15)
 – Produkto ($m)
 – Produkto per loĝanto
 
 
$486 482 (1a)
$67 841/persono (3a)
Horzono UTC+10 (+11 TST)
Federa reprezentado
 - Ĉambraj seĝoj
 - Senataj seĝoj
 
48/150
12/76
Alteco
 – Plej alta
 
Monto Kosciuszko
(2 228 m)
 – Malplej alta marnivelo
Mallongigoj
 – Poŝta
 – ISO 3166-2
 
NSK (angle NSW)
AU-NS
Retejo
www.nsw.gov.au
vdr

Novsudkimrio estas konata en la tuta mondo pro la bela haveno de sia ĉefurbo, Sidnejo. Sidnejo estas la plej malnova kaj plej granda urbo de Aŭstralio kaj centro de internacia komerco. Sidnejo estis la gastiganta urbo de la Somera Olimpiko 2000.

Historio redakti

Geografio redakti

Ĝiaj kvar ĉefaj urboj de la nordo ĝis la sudo estas Novkastelo, Gosfordo, Sidnejo, kaj Wollongong kiuj ĉiuj kuŝas apud la marbordo. Malpli grandaj urboj estas Albury, Broken Hill, Dubbo, Tamworth, Monterejo, Armidale, Lismore, Nowra, Griffith, Leeton, Wagga Wagga, Goulburn, Barraba kaj Coffs Harbour.

Norde de la ŝtato situas Kvinslando, okcidente situas Suda Aŭstralio, kaj sude Viktorio. Ĝiaj marbordoj frontas la Tasmanan Maron. Novsudkimrio enhavas du federajn teritoriojn ene de si: la Aŭstralian Ĉefurban Teritorion (ACT) kaj la Teritorion de Golfeto Jervis.

Novsudkimrio povas esti fizike dividigita en kvar sekciojn:

  • Mallarĝa marborda strio, kie la klimato varias de malvarmaj tempera klimato je la sudega marbordo ĝis subtropika klimato apud la Kvinslanda marbordo, inkluzive de la regionoj sude de Sidnejo kiel la Illawarra, la Shoalhaven apud Nowra, Novkastelo, la Centra Marbordo, la Norda Marbordo, norde de la Huntera Regiono, kaj aliaj.
  • La montecaj regionoj de la Granda Disiganta Montaro kaj la alta tereno kiu ĉirkaŭas ilin. Kvankam ne tre kruta, multaj montoj estas pli ol 1000 metrojn altaj, kaj la plej alta Monto Kosciuszko estas 2229 metrojn alta 7308 futojn. Ĉi tiu inkluzivas la regionojn Suda Altaĵo, la Centra Ebenaĵo kaj Novanglio.
  • La agrikulturaj ebenaĵoj kiuj komprizigas konsiderindan porcion de la areo de la ŝtato, kun multe malpli densa loĝantaro ol ĉe la marbordo, inkluzivas la Riverina areo ĉirkaŭ Wagga Wagga.
  • La malfekundaj ebenaĵoj en la plej nordokcidenta parto de la ŝtato, kiuj ne taŭgas por eĉ malgranda loĝantaro.
 
Novsudkimrio kun la ŝoseoj kiuj ligas la urbojn kaj ĉefajn centrojn

Vidu ankaŭ artikolon Aŭstraliaj Alpoj

Setlejoj redakti

Registaro redakti

Ĉefa Artikolo:: Registaro de Novsudkimrio

La strukturo de la Registaro de Novsudkimrio estas priskribita en ĝia Konstitucio, kiu originas de 1856, kvankam ĝi estis amendita multajn fojojn ekde tiam. Ekde 1901 Novsudkimrio estas ŝtato de la Komunejo de Aŭstralio kaj la Aŭstralia Konstitucio reguligas ĝian rilato kun la Komunejo.

Laŭ la Aŭstralia Konstitucio, Novsudkimrio donis iujn leĝajn kaj ĵurajn povojn al la Komunejo, sed retenis kompletan sendependecon en ĉiuj aliaj sferoj. La Novsudkimrio Konstitucio diras: "La Leĝaron, kondiĉa je la provizioj de la Komunejo de Aŭstralio Konstitucia Akto, havos la povon fari leĝojn por la paco, bonfaro, kaj bonregon de Novsudkimrio en ĉiuj ajn kazoj." Efektive, tamen, la sendependeco de la Aŭstraliaj ŝtatoj estis larĝparte malpliigita de la pliiĝanta financa superrego de la Komunejo.

La Ŝtata Parlamento komprizas du ĉambrojn aŭ domojn; la Leĝa Asembleo (suba ĉambro), kaj la Leĝa Konsilantaro (supra domo. La estro de la Ŝtata Registro estas la Premiero, aktuale Morris Iemma.

Ekonomio redakti

Novsudkimrio havas Malnetan Enlandan Produkton de AU$265,966,000,000, kiu estis egala al po AU$39,950 per loĝantaro, en 2003. Ĉi tio estis egala al US$30,277, pli al ol la ĉefaj Eŭropuniaj ekonomioj.

Transportoj redakti

Sanservo redakti

Ekde 1900 la ŝtato havis la plej striktan reguligon de la abortoj en la lando. La aborto estis permesita se kuracisto decidis, ke la patrino riskas mensan aŭ korpan danĝeron. Leĝorompo estis punata per malliberigo ĝis dek jarojn longa. La 26-an de septembro 2019 estis aprobita nova leĝo, kiu permesis abortojn ĝis la 22-a semajno de gravedeco.

Alia Novsudkimrio redakti

La Aŭstralia regiono ne estis la unua tereno kun la nomo Novsudkimrio. Mapo de Nordameriko presita en la 1780-aj jaroj donis la nomon Novsudkimrion al ĉefe neesplorita areo apud la suda marbordo de la Hudsona Golfo kie la Kanadaj provincoj de Manitoba kaj Ontario nun estas.

Esperanto en Novsudkimrio redakti

La historio de Esperanto en Novsudkimrio estas longa kaj interesa. La ĉefa organizio por Esperanto en Novsudkimrio estas la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio. Ĝi posedas la nuran Esperanto-domon en Aŭstralio. Lokaj grupoj ekzistas en Sidnejo, Manlio, Novkastelo, kaj la Bega Riverbordo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ "Novsudkimrio en" Reta Vortaro
  2. Laŭ "Novsudkimrujo" en Reta Vortaro

Eksteraj ligiloj redakti