Tweed Heads estas urbo en Novsudkimrio, Aŭstralio.[1] Ĝi estas ĉe la rivero Tweed en nordorienta Novsudkimrio, en la loka areo Tweed Shire, apud la limo kun Kvinslando kaj apuda ankaŭ al sia "ĝemelurbo" Coolangatta, kiu estas ĉeurbo de Gold Coast. Ĝi estas ofte referencata kiel urbo en kiu homoj povas ŝanĝi de tempozonoj – eĉ celebri Novjaron dufoje en unu horo – simple trapasante straton, pro ties proksimeco al la limo kun Kvinslando, kaj pro la fakto ke Novsudkimrio havas taglumon dum Kvinslando jam ne plu.

Tweed Heads
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 2485
Demografio
Loĝantaro 8 176  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 28° 11′ S, 153° 33′ O (mapo)-28.1833153.55Koordinatoj: 28° 11′ S, 153° 33′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Tweed Heads (Nova Suda Kimrio)
Tweed Heads (Nova Suda Kimrio)
DEC
Tweed Heads
Tweed Heads
Situo de Tweed Heads

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tweed Heads, New South Wales [+]
vdr

Turismo estas grava enspezofonto, ĉefe pro proksimeco al vulkanoj kaj Nacia Parko Lamington. La averaĝa aĝo de la loĝantaro estas 56 jaroj, 18 jarojn super la aŭstralia averaĝo. Tweed Heads estas unuaranga regiono por retiriĝo, kun 14 apartaj retirvilaĝoj.

Notoj redakti

  1. "Tweed Heads". Geographical Names Register (GNR) of NSW. Geographical Names Board of New South Wales. Alirita la 29an de Decembro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti