Riverina estas agrikultura regiono de sudokcidenta Nova Sudkimrio, Aŭstralio. Riverina distingiĝas el aliaj aŭstraliaj regionoj per la kombinado de ebenaĵoj, varma klimato kaj granda akvodisponeblo por irigacio. Tiu kombino ebligis, ke Riverina disvolvigu unue el la plej produktivaj kaj agrikulture diverse areojn de Aŭstralio. Lime sude kun la ŝtato Viktorio kaj oriente kun la Granda Disiganta Montaro, Riverina kovras la areojn de Nov-Sudkimrio de la drenbasenoj de Murray kaj Murrumbidgee ĝis iliaj kunfluejo okcidente.

Regionoj IBRA, kaj Riverina ruĝe.

La teritorio estas hejmo de grupoj de indiĝenaj aŭstralianoj kiel la Wiradjuri dum ĉirkaŭ 40 000 jaroj, kaj estis koloniigitaj de eŭropanoj meze de la 19-a jarcento kiel paŝtista regiono kiu havigis bovaĵojn kaj lanon al la merkatoj de Aŭstralio kaj eĉ eksterlanden. En la 20-a jarcento, disvolvigo de ĉefaj irigaciaj areoj en la valoj de Murray kaj Murrumbidgee kondukis al la enkonduko de kultivoj kiel rizo kaj vitejoj. Riverina havas fortajn kulturajn ligilojn al Viktorio, kaj fakte la regiono estis fonto de multo el la elano por la federacio de la aŭstraliaj kolonioj.

Gravaj setlejoj kaj servejoj en Riverina estas la urboj Wagga Wagga, Leeton, Griffith kaj Albury. Wagga Wagga estas hejmo de kampuso de la Universitato Charles Sturt kaj de du gravaj establoj de la armeo. La Universitato Trobe havas kampuson en Albury-Wodonga, ĝuste ĉe la ŝtata limo en Wodonga, Viktorio.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Riverina en la angla Vikipedio.