Paŝtado
Paŝtado ĝenerale aludas tipon de nutrado per kiu herbovorulo manĝas plantojn (kiaj herboj), kaj ankaŭ aliajn multĉelajn aŭtotrofojn (kiaj algoj). Paŝtado diferenciĝas el predado ĉar la manĝota organismo ne estas mortigata kaj aliflanke diferenciĝas el parazitismo ĉar ambaŭ organismoj ne vivas kune, nek la paŝtanto necese estas tiom limigita en kio ĝi povas manĝi.
Paŝtado gravas por agrikulturo, ĉar hejma brutaro estas uzata por konverti herbon kaj alian furaĝon en viando, lakto kaj aliaj produktoj.
Paŝtosistemoj
redaktiEn la 19-a jarcento, paŝtoteknikoj preskaŭ ne ekzistis. Paŝtejoj povis esti paŝtataj dum longa tempo, ĝis kiam ne restis herbo. Tia tropaŝtado damaĝas la teron, la naturon, la medion kaj la gregoproduktistojn. Nuntempe bienposedantoj disvolvigis paŝtosistemojn por plibonigi la furaĝoproduktadon por la brutaro, tiel ke ĝi estu pliboniga por la terriĉo.
Inter la sovaĝaj plantmanĝantoj oni povas diferencigi du diversajn tipojn:
- Gresmanĝantoj kapablas nutri sin plejgrandparte per greso. Ĉar la ĉelvandoj de la greso enhavas inkrustaĵojn el silikato kaj malfacile digesteblajn fibrojn, ili bezonas specife adaptitajn dentojn kaj intestojn. Rekompence ili havas je dispono grandegan kvanton de nutraĵo, kiun ili ne devas speciale serĉi.
Ekzemploj: ekvedoj (kiel ĉevalo, azeno, zebro), bovo, bizono, muflono, larĝbuŝa rinocero (Ceratotherium simum)
- Braŭzantoj ne kapablas sufiĉe bone digesti greson kaj pro tio nepre bezonas pli bone digesteblajn nutraĵon, kiel molajn herbojn, ŝosojn, fruktojn, foliojn de arboj kaj arbustoj ktp. Por akiri tian nutraĵon ili devas braŭzi, t.s. zorge traserĉi sian habitaton. Se ili ricevas nur greson kiel manĝaĵon, ili malsatmortas.
Ekzemploj: kapreoleonoj (kiel kapreolo kaj alko), apro, mallarĝbuŝa rinocero (Diceros bicornis)
Inter tiuj du tipoj ekzistas plantmanĝantoj, kiuj ja povas vivteni sin per greso, tamen bezonas iom da kromnutraĵo por resti sanaj.
Ekzemplo: cervenoj (kiel elafo kaj damao)