Herbovorulo, herbovoro aŭ herbomanĝanto estas animalo kiu estas adaptita manĝi plantojn.

Cervo kaj du cervidoj manĝantaj ĉe sama foliaro

Herbovoro estas formo de predado en kiu organismo konsumas ĉefe aŭtotrofojn[1] tiaj kiaj plantoj, algoj kaj fotosintezitaj bakterioj. Laŭ tiu difino, multaj fungoj, kelkaj bakterioj, multaj animaloj, kiaj protistoj kaj malgranda nombro de parazitaj plantoj povus esti konsiderataj herbivoroj.

Tamen, herbovoreco estas ĝenerale konsiderate limigita nur al animaloj kiuj manĝas plantojn.

Fungoj, bakterioj kaj protistoj kiuj manĝas vivantajn plantojn estas kutime nomataj patogenaj plantoj.

Mikroboj kiuj manĝas mortintajn plantojn estas kutime nomataj saprotrofoj.

Floraj plantoj kiuj akiras nutradon el aliaj vivantaj plantoj estas kutime nomataj parazitaj plantoj.

Pli ĝenerale, organismoj kiuj manĝas aŭtotrofojn ĝenerale kutime estas nomataj unuarangaj konsumantoj.

Notoj redakti

  1. Campbell, N. A. (1996) Biology (4a eldono) Benjamin Cummings, New York ISBN 0-8053-1957-3

Vidu ankaŭ redakti