Ekvedoj
Ĉevaledoj[1][2] aŭ ekvedoj[3] (Equidae) estas origine nearktisa familio en la ordo de neparhufuloj kun unu nura videbla fingro sur la kruroj; dum la lastaj 10-12 jarmiloj tamen ĝi estis nature palearktisa, ĝis kiam la homoj reportis ĝin en Nordamerikon antaŭ ĉirkaŭ 500 jaroj.
Ekvedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Zebro Equus quagga
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genro
| ||||||||||
Ekvo Equus | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La vivantaj specioj, ĉiuj en la sama genro, estas:
- ĉevalo (ekvo):
- Equus przewalskii
- Equus caballus
- azeno
- Equus asinus
- Afrika sovaĝa azeno aŭ Afrika natura azeno Equus africanus
- Sovaĝazeno Equus hemionus
- Tibeta sovaĝazeno Equus kiang
- zebro
- Stepa zebro, Equus quagga
- Monta zebro, Equus zebra
- Grevia zebro, Equus grevyi
Ĉevalo, azeno kaj zebro ne estas sciencaj, sed popularaj kategorioj. La familio ekvedoj, do, havas nur unu vivantan genron.
La lastaj indiĝenaj ekvedoj en Ameriko vivis antaŭ ĉirkaŭ 10-12mil jaroj: †Equus lambei (Jukona ĉevalo) en nordokcidenta Kanado, †Equus scotti (Ĉevalo de Scott) en Teksaso, kaj †Equus neogeus sin. †Amerhippus (Sudamerika ĉevalo) de Venezuelo al Bolivio.