Ekvo

(Alidirektita el Ekvoj)

Ekvo (Equus) estas genro de mamuloj el la ordo de neparhufuloj, kaj familio de ekvedoj, al kiu apartenas ĉevalo, azeno, zebro, kaj hemiono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ekvo
diverseco de specioj. laŭhorloĝe (ek de la supra maldekstra angulo): Equus kiang, Prĵevalski-ĉevalo, Grevia zebro, Ĉevalo (Equus caballus), Hemiono, Stepa zebro, Azeno (Equus asinus) kaj Monta zebro
diverseco de specioj.
laŭhorloĝe (ek de la supra maldekstra angulo):
Equus kiang, Prĵevalski-ĉevalo, Grevia zebro, Ĉevalo (Equus caballus), Hemiono, Stepa zebro, Azeno (Equus asinus) kaj Monta zebro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Ekvedoj Equidae
Genro: Ekvo Equus
Linnaeus, 1758
Specioj

E. asinus - Azeno
E. africanus - Afrika sovaĝa azeno
E. caballus - Ĉevalo
E. ferus - Sovaĝa ĉevalo
E. grevyi - Grevia zebro
E. hemionus - Onagro
E. kiang - Kiango
E. quagga - Kvago
E. zebra - Monta zebro
E. hartmannae - Hartmana zebro

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Zebro Equus quagga

Evoluado redakti

La plej malnovaj konataj ekvaj fosilioj estas el la frua eoceno el 54-milionoj da jaroj. Tiu specio, Hyracotherium (antaŭe konata kiel Eohippus), estis vulpeca animalo kies postaj pideoj havis po tri piedfingroj, kaj kies antaŭaj piedoj havis po kvar piedfingroj. Ĝi estis plantmanĝanto kiu manĝis molajn plantojn, kaj ĝi jam povis bone kuri. Pro la malsimpleco de ĝia cerbo, ĝi verŝajne estis vigla kaj inteligenta.[1] Venintaj specioj havis malpli da piedfingroj, kaj havis dentojn kiu povis pli bone maĉi herbojn.

La aro grandiĝis dum la mioceno kiam pluraj specioj aperis. Tiam, ekvoj estis pli ĉevaleca, kun proksimuma korpformo de nunaj animaloj. Multo el tiuj specioj uzis preskaŭ nur la meza, tria piedfingro por stari, kaj la aliaj malgrandiĝis. La nuna genro Equus, ĉeestis en la frua plejstoceno, kaj rapide disiris tra la mondo.[2]

Hibridoj redakti

Kelkaj specioj povas kruciĝi, kvankam la idoj ĉiam estas nefekundaj. La plej konataj estas mulo (el virazeno kaj ĉevalino) kaj hino (el virĉevalo kaj azenino).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (1999) Palmer, D.: The Marshall Illustrated Encyclopedia of Dinosaurs and Prehistoric Animals. Londono: Marshall Editions, p. 255. ISBN 1-84028-152-9.
  2. Savage, RJG, & Long, MR. (1986) Mammal Evolution: an illustrated guide. Nov-Jorko: Facts on File, p. 200–204. ISBN 0-8160-1194-X.