Eoceno

la dua epoko (el tri) de periodo paleogeno; ĉ. 56–34 milionoj da jaroj antaŭe

Eoceno estas la dua fazo de la tri dividoj de la Terciara epoko de geologio. La Eoceno daŭris de antaŭ 58 ĝis antaŭ 36 milionoj da jaroj. Rokoj de ĉi tiu erao enhavas malgrandan proporcion de konkoj kiuj identas kun nune vivantaj specioj. Tiu periodo gravas por la esploro de la mamula evoluo. Elformiĝis la ordoj en tiu periodo kiel neparhufuloj, primatoj, vespertoj, ronĝuloj, cetoj, dum abundis numulitoj. La eoceno sekvis paleocenon kaj sekvis ĝin oligoceno.

La Eoceno estis nomita laŭ grek-mitologia diino de la matenruĝo (Eos).

Vidu ankaŭ redakti