James Cook

brita esploristo, kartografo kaj navigisto

Kapitano James COOK [ĝejmz kuk] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1728, mortis la 14-an de februaro 1779) estis brita esploristo, mapisto (kartografo) kaj navigisto, nome kapitano de la Brita Reĝa Ŝiparo. Li vojaĝis trifoje al la Pacifika Oceano kaj malkovris la tieajn ĉefajn marbordojn. Cook faris ankaŭ detalajn mapojn de Novlando antaŭ fari la tri famajn veturojn al la Pacifika Oceano, dum kiuj li faris la unuan registritan kontakton fare de eŭropanoj kun la orienta marbordo de Aŭstralio kaj kun Havajo, kaj la unuan registritan ĉirkaŭnavigadon de Novzelando.

James Cook
Persona informo
James Cook
Naskiĝo 27-an de oktobro 1728 (1728-10-27)
en Marton, Anglio,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 14-an de februaro 1779 (1779-02-14) (50-jaraĝa)
en Kealakekua Golfo, Ancient Hawaii
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pikvundo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Subskribo James Cook
Familio
Patrino Grace Pace vd
Edz(in)o Elizabeth Cook vd
Infanoj James Cook • Nathaniel Cook • Elizabeth Cook • Joseph Cook • George Cook • Hugh Cook vd
Profesio
Okupo esploristo • kartografo • mararmea oficiro • seafarer • botanikisto vd
Laborkampo esploradokartografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cook aliĝis al la brita komerca ŝiparo kiel knabo kaj al la Reĝa Ŝiparo nome Royal Navy en 1755. Li vidis batalon en la Sepjara milito, kaj studis kaj mapigis multe de la enirejoj al la Rivero Sankt-Laŭrenco dum la sieĝo de Kebeko. Tio helpis Cook kapti la atenton de la admiralitato kaj de la Reĝa Societo de Londono. Tio kondukis al misio en 1766 kiel komandanto de la ŝipo "Endeavour" por la unua el la tri veturadoj al Pacifiko.

En tri vojaĝoj Cook navigis milojn da mejloj tra enormaj nemapitaj areoj de la mondo. Li mapigis terojn el Novzelando al Havajo en la Pacifika Oceano detalege kaj laŭ skalo ne antaŭe atingita. Dum li progresis en siaj vojaĝoj de malkovrado li studis kaj nomigis punktojn, kaj registris insulojn kaj marbordojn en eŭropaj mapoj por la unua fojo. Li montriĝis kiel kombino de maristo, supra sciencisto kaj mapisto, kun fizika kuraĝo kaj kapablo por estri homojn en malfacilaj kondiĉoj.

Cook estis mortigita en Havajo lukte kontraŭ havajaj indiĝenoj dum sia tria esplora vojaĝo en la Pacifiko en 1779. Li lasis heredon de scienca kaj geografia sciaro kiu influos siajn posteulojn eĉ en la 20a jarcento: nombraj memoraĵoj tutmonde estis dediĉitaj al li omaĝe.

Biografio redakti

Familio kaj eko redakti

Li naskiĝis en Marton, vilaĝo apud la nuna urbo Middlesbrough en Yorkshire. Li estis la dua el ok gefiloj de James Cook, nome skota farmolaboristo el Ednam ĉe Kelso, kaj de lia samloka edzino, nome Grace Pace, el Thornaby-on-Tees.[1][2][3] En 1736, lia familio translokiĝis al farmo Airey Holme ĉe Great Ayton, kie la dunganto de lia patro, nome Thomas Skottowe, pagis lian eniron en la loka lernejo. En 1741, post kvin jaroj de lernado, li eklaboris por sia patro, kiu estis ascendigita al farmestro. Por plezuro, li foje grimpis najbaran monteton, nome Roseberry Topping, kaj ĝuis la oportunon por soleco.[4] La lasta loĝejo de liaj gepatroj nome Cooks' Cottage estas nune en Melburno, ĉar estis translokigita el Anglio kaj rekonstruita, briko post briko, en 1934.[5]

 
Portreto de Mrs. Elizabeth Cook fare de William Henderson, date de 1830.

En 1745, kiam li estis 16jaraĝa, Cook moviĝis 32 km al la fiŝkaptista vilaĝo Staithes, por eklabori kiel helpovendisto de nutrovendisto kaj merceristo William Sanderson.[1] Historiistoj spekulaciis ĉu tie Cook unuafoje sentis la allogon al maro rigardante ĝin tra la mercereja montrofenestro.[3]

Post 18 monatoj, en 1746, li translokiĝis al havenurbo Whitby, kie li komencis sian maristan karieron. Tie li estis prezentita al la amikoj de Sanderson, John kaj Henry Walker.[5] La fratoj Walker estis elstaraj lokaj ŝipposedantoj kaj kvakeroj, kaj dediĉis sin al karbokomerco. Ties hejmo estas nune la muzeo Captain Cook Memorial Museum. Cook estis dungita kiel komercŝipa meti-lernanto en ties malgranda ŝiparo laŭlonge de la angla marbordo. Lia unua laboro estis sur la "collier" Freelove, kaj li pasigis kelkajn jarojn sur tiu kaj aliaj ŝipoj por marborda ŝiptrafiko, navigadante inter la Tyne kaj Londono. Kiel parto de sia metilernado, Cook ankaŭ studis algebron, geometrion, trigonometrion, navigadon kaj astronomion — ĉiuj taskoj kiujn li bezonos iam por estri sian propran ŝipon.[3]

Kiam li finis sian trijaran metilernadon, Cook eklaboris por komercaj ŝipoj en la Balta Maro. Post pasigi siajn ekzamenojn en 1752, li tuj progresis tra la komercŝipaj rangoj, starte per sia promocio tiujare al majstrohelpanto sur la "collier" aŭ brigo Friendship (Amikeco).[6] En 1755, unu monaton post ricevi la komandadon de tiu ŝipo, li volontulis por servo en la Royal Navy, kiam Britio estis re-armigante sin por kio estos la Sepjara Milito. Spite la neceson rekomenci el la supro de la mararmea hierarkio, Cook komprenis ke lia kariero pli rapide avancos en militservo kaj eniris en la Brita Mararmeo ĉe Wapping la 17an de Junio de 1755.[7]

Cook edziĝis al Elizabeth Batts (1742–1835), nome filino de Samuel Batts, kelnero ĉe Bell Inn, Wapping[8] kaj unu el liaj helpantoj, la 21an de Decembro 1762 ĉe la preĝejo de Sankta Margareta en Barking, Essex.[9] La paro havis ses gefilojn: James (1763–94), Nathaniel (1764–80, perdita kun la ŝipo Thunderer en uragano en Karibio), Elizabeth (1767–71), Joseph (1768–68), George (1772–72) kaj Hugh (1776–93), el kiuj la laste menciita mortis pro malsano ankoraŭ studento ĉe Christ's College (Kembriĝo). Kiam li ne estis mare, Cook loĝis en la kvartalo East End de Londono. Li ĉeestis al la preĝejo de Sankta Paŭlo de Shadwell, kie lia filo James estis baptita. Cook ne havis konatan rektan posteularon — ĉar ĉiuj liaj registritaj gefiloj ĉu mortiĝis junaj aŭ sen lasi posteularon.[10]

Ekkariero redakti

 
Mapo fare de James Cook en 1775 de Novtero

La unua posteno de Cook estis ĉe la ŝipo Eagle (Aglo), navigante kun rango de majstrohelpanto. Dum oktobro kaj novembro de 1755 li partoprenis en la kapto fare de Eagle de franca militŝipo kaj en la alfondigo de alia, sekve de kio li estis promociita al submastro aldone al siaj aliaj taskoj.[7] Lia unua provizora komandado okazis en marto de 1756 kiam li estis portempe mastro de la ŝipo Cruizer, nome malgranda kutro asocia al Eagle dumpatrole.[7][11]

En junio de 1757 Cook pasis sian pormastran ekzamenon ĉe Trinity House, Deptford, kiu rajtigis lin por navigadi kaj konduki ŝipon de la Reĝa Ŝiparo.[12] Li poste aliĝis al la fregato Solebay kiel mastro sub estreco de kapitano Robert Craig.[13]

Konkero de Kanado (1758–63) redakti

Dum la Sepjara Milito, Cook servis en Nordameriko kiel mastro de la ŝipo Pembroke.[14] En 1758 li partoprenis en la ĉefa amfibia atako kiu kaptis la Fortikaĵon Louisbourg el la francoj, post kio li partoprenis en la sieĝo de Kebeko kaj poste en la Batalo de la Ebenaĵoj de Abrahamo en 1759. Li montris talenton por topografio kaj kartografio, kaj respondecis pri la mapigo de multo de la enirejoj en la rivero Sankta Laŭrenco dum la sieĝo, kio permesis la generalon Wolfe fari sian faman subitsurprizan atakon ĉe Ebenaĵoj de Abrahamo.[15]

La topografia kapablo de Cook estis ege utila por mapigi la malfacilan marbordon de Novtero en la 1760-aj jaroj, surŝipe de la Grenville. Li topografiis la nordokcidentan areon en 1763 kaj 1764, la sudan marbordon inter la Burina Duoninsulo kaj la Kabo Ray en 1765 kaj 1766, kaj la okcidentan marbordon en 1767. Tiam Cook dungis lokajn pilotojn por marki la "rokojn kaj kaŝitajn danĝerojn" laŭlonge de la suda kaj okcidenta marbordoj. Dum la sezono de 1765, kvar pilotoj estis dungitaj kontraŭ ĉiutaga pago de 4 ŝilingoj: John Beck por la okcidenta marbordo de "St. Lawrence", Morgan Snook por la Golfo Fortuno, John Dawson por Connaigre kaj Golfo Hermitage, kaj John Peck por la "Golfo Espero."[16]

Liaj kvin sezonoj en Novtero produktis la unuajn grand-skalajn kaj akuratajn mapojn de la insulaj marbordoj kaj estis la unuaj sciencaj, grand-skalaj, hidrografiaj topografiaĵoj kiuj uzis precizajn trianguligon por establi la terajn limojn.[17] Ili ankaŭ donis al Cook sian majstrecon en praktika topografio, atingita sub malfacilegaj kondiĉoj, kaj vekis la atenton de la admiralitato kaj de la Reĝa Societo de Londono je ŝlosila momento kaj en lia kariero kaj en la direkto de la britaj transmaraj malkovroj. La mapoj de Cook estos uzataj ĝis laŭ kopioj de la 20a jarcento por referenci la navigadon ĉe Novtero nome dum 200 jaroj.[18]

Vojaĝoj de esplorado redakti

Unua vojaĝo (1768–71) redakti

 
La Endeavour ĉe la marbordo de Nova Holando, pentraĵo de Samuel Atkins ĉ. 1794.
 
Kopio de la ŝipo Endeavour en la haveno de Cooktown (Kvinslando) — ankrita kie la origina Endeavour estis surstrande dum sep semajnoj en 1770.

Dum la unua vojaĝo (1768-1771) en ŝipo Endeavour, li vizitis la insulon Tahition por studi la trairon de la planedo Venuso kaj poste li esploris la sudan Pacifikon por serĉi la ĝis tiam mitan kontinenton Terra Australis Incognita ("Lando suda nekonata"). Kelkaj sciencistoj partoprenis la vojaĝon inkluzive de kavaliro Joseph Banks. Li estris la duan grupon de eŭropanoj, kiu atingis Nov-Zelandon post kiam Abel Tasman vizitis ĝin en 1642. Cook faris mapon de la tuta marbordo kaj malkovris la Cook-an Markolon (angle: Cook Strait) inter la du insuloj, la Norda Insulo kaj la Suda Insulo de Nov-Zelando. Poste li malkovris la orientan marbordon de Aŭstralio kaj vojaĝis tra Markolo Torres inter Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Denove lia ŝipo estis la dua eŭropa faranta tion.

La 25an de Majo 1768,[19] la Admiraltaro komisiis Cook por komandi sciencan vojaĝon al la Pacifika Oceano. La celo de la marveturo estis observi kaj registri en 1769 la transiron de la planedo Venuso tra la Suno kio, kombinita kun observoj el aliaj lokoj, helpus determino la distancon al la Suno.[20] Cook, 39-jaraĝa, estis promociita al rango de leŭtenanto por garantii al li sufiĉan statuson por havi komandon.[21][22] Siaflanke, la Royal Society interkonsentis, ke Cook ricevu centon da gineoj aldone al sia salajro de la ŝiparmeo.[23]

La ekspedicio navigis pere de la ŝipo Endeavour, elirinte el Anglio la 26-an de aŭgusto 1768.[24] Cook kaj liaj maristoj ĉirkaŭiris la Hornan Kabon kaj pluis okcidenten tra la Pacifiko, alvenante al Tahitio la 13an de Aprilo 1769, kie oni faris la observojn de la Venusa Transiro.[25] Tamen, la rezulto de la observaĵoj ne estis tiom definitivaj kaj akurataj kiel estis esperite. Post oni kompletigis la observaĵojn, Cook malfermis la sigelitajn ordonojn kiuj estis aldonaj instrukcioj el la Admiraltaro por la dua parto de lia veturado: serĉi en la Suda Pacifiko signalojn de postulita riĉa suda kontinento Terra Australis.[26] Cook tiam navigis al Nov-Zelando kaj mapigis la tutan marbordon, farante nur kelkajn minorajn erarojn. Li poste vojaĝis okcidenten, kaj atingis la sudorientan marbordon de Aŭstralio la 19an de Aprilo 1770, kaj tiel lia ekspedicio iĝis la unua registrita de eŭropanoj kiuj venis al ties orienta marbordo.[27]

La 23-an de aprilo, li faris siajn unuajn registritajn rektajn observojn de Indiĝenaj aŭstralianoj en la insulo Brush ĉe Bawley Point, kaj notis en sia taglibro: "...and were so near the Shore as to distinguish several people upon the Sea beach they appear'd to be of a very dark or black Colour but whether this was the real colour of their skins or the C[l]othes they might have on I know not" (...kaj oni estis tiom proksime al la strando ke oni povis distingi kelkajn homojn sur la mara strando kiuj estis ŝajne de tre malhela aŭ nigra koloro sed ĉu tio estis la reala koloro de iliaj haŭtoj aŭ de la vestoj kiujn ili povis havi mi ne scias).[28] La 29-an de aprilo, Cook kaj liaj ŝipanoj faris sian unuan alteriĝon sur la ĉeftero de la kontinento sur la loko nune konata kiel Kurnell Duoninsulo. Cook origine nomigis la areon kiel "Stingray Bay", sed poste li ŝanĝis al "Botany Bay"[29] (Botanika Golfo) pro la unikaj specimenoj registritaj de la botanikistoj Joseph Banks kaj Daniel Solander. Tie James Cook faris sian unuan kontakton kun aborigena tribo konata kiel Gweagal.[30]

Post sia eliro el Botany Bay, li pluis norden. Li haltis en Bustard Bay (nune konata kiel Seventeen Seventy (1770)) la 23-an de majo 1770. La 24an de Majo, Cook kaj Banks kaj aliaj surteriris. Plue norden, la 11an de Junio okazis kontraŭaĵo kiam la ŝipo Endeavour surgrundiĝis sur sablejo de la Granda Barilrifo, kaj poste "nursed into a river mouth on 18 June 1770" (venis al rivera elfluejo).[31] La ŝipo rezultis tre damaĝita, kaj la veturado estis prokrastita preskaŭ sep semajnojn dum oni faris riparojn sur la strando (apud la nunaj dokoj de la nuntempa Kuktaŭno, Kvinslando, ĉe la elfluejo de la rivero Endeavour.[32] La vojaĝo poste pluis, navige tra la Toresa Markolo, kaj la 22an de Aŭgusto Cook surteriĝis sur la insulon Possession, kie li postulis la tutan marbordon kiun li estis esplorinta kiel Brita teritorio. Li revenis al Anglio tra Batavio (nuntempa Ĝakarto, Indonezio), kie multaj ŝipanoj mortis pro malario, kaj poste tra la Kabo de Bona Espero, alvenante al la insulo Sankta Heleno la 12an de Julio 1771.[33]

Intermezo redakti

La taglibroj de Cook estis publikigitaj je lia reveno, kaj li iĝis heroo inter la scienca komunumo. Inter la ĝenerala publiko, tamen, la aristokrata botanikisto Joseph Banks estis pli granda heroo.[3] Banks eĉ klopodis komandi la duan vojaĝon de Cook sed li eliris el la projektita veturado antaŭ ties komenco, kaj Johann Reinhold Forster kaj lia filo Georg Forster estis akceptitaj kiel sciencistoj por la vojaĝo. La filo de Cook naskiĝis kvin tagojn antaŭ li eliris por sia dua vojaĝo.[34]

 
La itineroj de la vojaĝoj de la kapitano James Cook. La unua voyaĝo estas montrita ruĝe, la dua vojaĝo en verda, kaj la tria vojaĝo en blua. La itinero de la ŝipanaro de Cook post lia morto estas montrita kiel nekontinua blua linio.

Dua vojaĝo (1772–75) redakti

Dum la dua vojaĝo (1772-1775) li dispelis la miton de Terra Australis. Li ĉirkaŭnavigis la terglobon laŭ tre alta suda latitudo, li estis la unua eniranta la Antarktan Cirklon kaj li malkovris Sudan Georgion kaj la sudajn Sandviĉajn Insulojn (nun Havajaj insuloj) (angle: Sandwich Islands).

Tuj post sia reveno el la unua vojaĝo, Cook estis promociita en Aŭgusto 1771 al la rango de komandanto.[35][36] En 1772, li ricevis komision estri alian sciencan ekspedicion je la konto de la Royal Society, por serĉi la hipotezan kontinenton Terra Australis. Dum sia unua vojaĝo, Cook jam pruvis ĉirkaŭnavigante Novzelandon, ke ĝi ne estas ligita al pli granda teramaso sude. Kvankam li mapigis preskaŭ la tutan orientan marbordon de Aŭstralio, montrante, ke ĝi estas kontinenta laŭ grando, oni supozis ankoraŭ, ke Terra Australis estas pli sude. Spite tiujn pruvojn kontraŭajn, Alexander Dalrymple kaj aliaj membroj de la Royal Society ankoraŭ kredis, ke amasa suda kontinento povus ekzisti.[37]

Velante en 1772 per la Resolution, ŝipo de 462 tunoj sub sia propra komando, kaj la Adventure de 336 tunoj sub kapitano Tobias Furneaux, Cook unue serĉis vane Buvet-insulon, poste velis 20 gradojn de longitudo okcidenten en latitudon 58° S, kaj poste 30° orienten plejparte suden de 60° S, pli malalta suda latitudo ol estis iam libervole enirita antaŭe per iu ajn ŝipo. La 17an de januaro 1773 la Antarkta Cirklo estis trapasita por la unua fojo en historio kaj la du ŝipoj atingis 67° 15' S por 39° 35' E, kie ilia kurso estis haltigita de glacio. En la nebulo de Antarkto, la ŝipoj Resolution kaj Adventure separiĝis. Furneaux veturis al Novzelando, kie li perdis kelkajn homojn dum bataleto kontraŭ Maorioj, kaj finfine reveturis al Britio, dum Cook plue esploris la Antarktajn areojn, kie li atingos 71°10'S la 31an de Januaro 1774.[38]

 
James Cook atestante homan oferbuĉon en Tahitio ĉ. 1773.

Cook tiam turniĝis norden por serĉi francajn sudajn kaj antarktajn terojn, pri kies eltrovaĵo li ricevis novaĵon en Kaburbo, sed pro la malglata persistemo de la longitudo fare de Kerguelen, Cook atingis la asignitan latitudon 10° tro for oriente kaj ne vidis ilin. Li turniĝis suden denove kaj estis haltigita de glacio en 61° 52′ S por 95° E kaj iris daŭre orienten preskaŭ en la paralelo de 60° S al 147° E. La 16an de marto, la proksimiĝanta vintro igis lin iri norden por ripozo al Nov-Zelando kaj la tropikaj insuloj de la Pacifiko. En novembro 1773, Cook forlasis Nov-Zelandon, sen la akompano de la Adventure, kaj atingis 60° S je 177° W, de kie li velis orienten konservante same longe sude kiel la ŝveba glacio permesis. La Antarkta Cirklo estis denove trapasita la 20an de decembro kaj Cook restis sude de ĝi dum tri tagoj, estante devigita post atingado de 67° 31′ S stari norden denove en 135° W. Longa kromvojo al 47° 50′ S helpis montri ke ekzistas neniu landvojo inter Nov-Zelando kaj Fajrolando. Turnante suden denove, Cook trapasis la Antarktan Cirklon por la tria fojo je 109° 30′ W antaŭ ol lia progreso denove estis blokita per glacio kvar tagojn post je 71° 10′ S je 106° 54′ W. Tiu punkto, atingita la 30an de januaro 1774, estis la plej ekstreme sude ekhavita en la 18a jarcento.

Per granda kromvojo en la oriento, preskaŭ al la marbordo de Sudameriko, la ekspedicio reatingis Tahition por refreŝiĝo. En novembro 1774, Cook ekiris de Nov-Zelando kaj transiris la Sudpacifikon sen vidata tero inter 53° kaj 57° S al Fajrolando; tiam, preterpasante la Kabon Hornon en la 29a de decembro, li retrovis la insulon Roché kaj renomis ĝin Insulo Georgio, kaj malkovris la Sud-Sandviĉinsulojn (nomitajn Sandwich Land fare de li), la nuran glaci-kovritan teron kiun li vidis, antaŭ trapasado de la Suda Atlantiko al la Bonespera Kabo inter 55° kaj 60°. Li tiel lasis malferma la vojon por estonta antarkta esplorado krevigante la miton de loĝebla suda kontinento. Lia plej suda eltrovo de tero kuŝis sur la temperita flanko de la 60-a paralelo, kaj li konvinkis sin ke se tero situas pli for sude ĝi estis preskaŭ nealirebla kaj sen ekonomia valoro.

Post la restado en Tahitio, li pluigis sian sudenan veturon en dua malsukcesa klopodo trovi la supozitan kontinenton. En Tahitio li estis trafinta junulon nome Omai, kiu montriĝis malpli konanto pri la Pacifiko ol estis Tupaia en la unua vojaĝo. Je sia reveno al Novzelando en 1774, Cook surteriĝis en la Amikecinsuloj, Paskinsulo, Norfolkoj, Nov-Kaledonio, kaj Vanuatuo.

 
Mapo de James Cook de 1777 de Sud-Georgio.

Antaŭ reveni al Anglio, Cook faris finan trairadon tra la Suda Atlantiko el Horna Kabo kaj esploris, mapigis kaj ekposedis por Britio Sud-Georgion, kiu estis jam esplorita de la angla komercisto Anthony de la Roché en 1675. Cook ankaŭ malkovris kaj nomis la rokinsulojn Clerke Rocks kaj la Sud-Sandviĉinsulojn ("Sandwich Land"). Li poste turnis norden al Suda Afriko kaj el tie pluiris reen al Anglio. Liaj informoj post lia reveno hejmen finigis la popularan miton de Terra Australis.[39]

En la dua vojaĝo de Cook oni faris sukcesan uzadon de la kopio de John Harrison de la H4 mara kronometro, kiu ebligis al Cook kalkuli sian longitudan pozicion multe pli akurate. Cook faris mapojn de la sudo de la Pacifika Oceano kiuj estis tiom rimarkinde akurataj ke iliaj kopioj estis ankoraŭ uzataj meze de la 20a jarcento.[40]

Post sia reveno, Cook estis promociita al la rango de post-kapitano kaj ricevis honoran retiron el la Reĝa Ŝiparo, kun posteno kiel oficiro de la Greenwich Hospitalo en Londono. Li malvolonte akceptis, insistinte, ke li rajtos lasi la postenon se oportuno por aktiva tasko venos.[41] Lia famo etendiĝis trans la Admiraltaro; li iĝis membro de la Royal Society kaj ricevis la Ormedalon Copley ĉar li kompletigis sian duan vojaĝon sen perdi homon pro skorbuto.[42] Nathaniel Dance-Holland pentris lian portreton; li vespermanĝis kun James Boswell; li estis priskribita en la Ĉambro de Lordoj kiel "the first navigator in Europe" (la unua navigisto el Eŭropo).[12] Sed li ne povis resti for el la maro. Oni planis trian vojaĝon, kaj Cook volontulis por la serĉado de la Nordokcidenta Pasejo. Li veturis al Pacifiko kaj esperis veturi orienten al la Atlantiko, dum samtempa vojaĝo veturis laŭ la mala itinero.[43]

Tria vojaĝo (1776–79) redakti

Dum sia lasta vojaĝo (1776-1779) Cook esploris la okcidentan marbordon de Norda Ameriko por serĉi eblan nord-okcidentan pasejon. Li malkovris Havajon kaj esploris la marbordon de Kalifornio ĝis la Beringa Markolo. Reveninte al Havajo, li estis mortigita dum batalo kun indiĝenoj.

 
Statuo de James Cook staras en Waimea, Kauai, rememoranta sian unuan kontakton kun la Havajaj Insuloj en la urba haveno en Januaro 1778.

Por sia lasta vojaĝo, Cook denove komandis la ŝipon HMS Resolution, dum la kapitano Charles Clerke komandis la ŝipon HMS Discovery. La vojaĝo estis klare planita por revenigi la Polinezianon Omai al Tahitio, aŭ tion la publiko kredis. La ĉefa celo de la veturo estas lokigi Nordokcidentan Pasejon ĉirkaŭ la Amerika kontinento.[44] Post lasi Omai en Tahiti, Cook veturis norden kaj en 1778 li iĝis la unua eŭropano kiu komencis formalan kontakton kun la Havajaj Insuloj.[45] Post sia dekomenca surteriĝo en Januaro 1778 ĉe la haveno de Waimea, Kauai, Cook nomis la arkipelagon "Sandwich Islands" laŭ John Montagu, 4a Grafo de Sandwich — la enpostena Unua Lordo de la Admiraltaro.[46]

El la insuloj Sandwich, Cook navigis norden kaj poste nordorienten por esplori la okcidentan marbordon de Nordameriko norden de la hispanaj setlejoj en Alta California. Li surteriĝis sur la marbordo de Oregon je proksimume 44°30′ de norda latitudo, kaj nomis la punkton de la surteriĝo Kabo Foulweather. Malbona vetero devige irigis liajn ŝipojn sude ĝis ĉirkaŭ la paralelo 43° norde, antaŭ ili povis komenci sian esploradon de la norda marbordo.[47] Li nescie navigis pasinte la Markolon de Juan de Fuca kaj tuj poste eniris en la fjordo Nootka Sound en la Vankuvera Insulo. Li ankris ĉe la vilaĝo de Unuaj nacioj nome Yuquot. La du ŝipoj de Cook restis en Nootka Sound el la 29a de Marto al la 26a de Aprilo 1778, en holdo kiun Cook nomis Ship Cove, nuntempe Resolution Cove,[48] je la suda pinto de la insulo Bligh. La rilatoj inter la ŝipanoj de Cook kaj la homoj de Yuquot estis afablaj sed foje distordaj. Por komercadi, la homoj de Yuquot postulis multe pli valorajn aĵojn ol la kutimaj bagatelaĵoj kiuj bone funkciis en Havajo. Metalaĵoj estis tre multe deziritaj, sed plumbo, alojoj, kaj stano komercita dekomence tuj venis al malprestiĝo. La plej valoraj aĵoj kiujn la Britoj ricevis komerce estis feloj de mar-lutroj. Dum tiu restado, la Yuquot "gastigantoj" esence kontrolis la komercon kun la Britaj ŝipoj; la indiĝenoj kutime vizitis la Britajn ŝipojn en Resolution Cove anstataŭ la Britoj vizitu la vilaĝon Yuquot en Friendly Cove.[49]

Post lasi Nootka Sound, Cook esploris kaj mapigis la marbordon ĝis la Beringa Markolo, kaj survoje identigis tion kio iĝos konata kiel Cook Inlet en Alasko. Dum unusola vizito, Cook mapigis la plejparton de la nordokcidenta marbordo de Nordameriko en mondaj mapoj por la unua fojo, determinis la etendon de Alasko, kaj fermis la truojn inter Rusiaj (el okcidento) kaj Hispaniaj (el sudo) esploroj de la nordaj limoj de Pacifiko.[12]

 
Ŝipoj HMS Resolution kaj Discovery en Tahitio,

Ĉirkaŭ la dua semajno de Aŭgusto 1778, Cook estis tra la Beringa Markolo, navige en la Ĉukĉa Maro. Li iris nordorienten al la marbordo de Alasko ĝis li estis blokita de marglacio. Lia pli norda atingo estis 70 gradoj 44 minutoj. Cook poste navigis okcidenten al la marbordo de Siberio, kaj poste sudorienten laŭ la Siberia marbordo reen al la Beringa Markolo. Komence de Septembro 1778 li estis ree en ka Beringa Maro por starti al la Sandviĉaj (Havajaj) Insuloj.[50] Li pli kaj pli frustriĝis dum tiu vojaĝo kaj eble eksuferis pro stomaka malsano; oni sugestis, ke eble tio kondukis al neracia konduto al sia ŝipanaro, kiel al devigi ilin manĝi viandon el rosmaro, kion ili konsideris nemanĝebla.[51]

Reveno al Havajo redakti

Cook revenis en Havajon en 1779. Post navigi ĉirkaŭ la arkipelagon dum ĉirkaŭ ok semajnoj, li surteriĝis je Kealakekua Golfo, en la insulo Havajo, plej granda insulo en la Havaja Arkipelago. La alveno de Cook koincidis kun la Makahiki, nome havaja rikoltofestivalo de adorado al la Polinezia dio Lono. Koincide la formo de la ŝipo de Cook, nome HMS Resolution, aŭ pli partikulare la mastaro, velaro kaj rigilaro, similis al gravaj artefaktoj kiuj formis parton de la sezono de adorado.[3][51] Simile, la laŭhorloĝa itinero de Cook ĉirkaŭ la insulo de Havajo antaŭ surteriĝi similis al la procesioj kiuj okazis laŭ laŭhorloĝa itinero ĉirkaŭ la insulo dum la festivaloj de Lono. Oni argumentis (ĉefe fare de Marshall Sahlins) ke tiaj koincidoj estis tialoj por la dekomenca diigo de Cook fare de kelkaj havajanoj kiuj traktis Cook (kaj je limigita etendo, liajn ŝipanojn) kiel enkarnigaĵo de Lono.[52] Kvankam tiu konsidero estis dekomence sugestita de anoj de la ekspedicio de Cook, la ideo ke Havajanoj miskomprenis Cook kiel Lono, kaj la pruvaro prezentita por ties subteno, estis defiita en 1992.[51][53]

Morto redakti

 
La morto de la kapitano James Cook, 14a de Februaro 1779, nefinita pentraĵo de Johan Zoffany, ĉirkaŭ 1795.[54]

Post restado de unu monato, Cook klopodis pluigi sian esploradon de norda Pacifiko. Tuj post lasi Havajon, tamen, la ĉefa masto de la Resolution' rompiĝis, kaj tiele la ŝipoj revenis al la Golfo Kealakekua por riparado.

Pliakriĝis konfliktoj kaj kvereloj inter eŭropanoj kaj havajanoj en la Kealakekua Golfo. Nekonata grupo de Havajanoj prenis unu el la malgrandaj boatoj de Cook. La vespero kiam oni prenis ĝin, la personoj iĝis "insolentaj" eĉ kun minacoj bruligi ilin.[55] Cook klopodis kidnapi la reĝon de Havajo nome Kalaniʻōpuʻu kaj peti elaĉeton.

La venontan tagon, la 14-an de februaro 1779, Cook iris tra la vilaĝo por kapti la reĝon. Cook kaptis la reĝon (aliʻi nui) per siaj propraj manoj kaj forkondukis lin volonte. Unu el la preferitaj edzinoj de Kalaniʻōpuʻu's, nome Kanekapolei, kaj du ĉefoj alproksimiĝis al la grupo dum ili estis irantaj al la boatoj. Ili plendis ke la reĝo ne foriru. Malnova kahuna (pastro), ĉantante rapide dum li prenis kokoson, klopodis disdistrigi Cook kaj liajn homojn dum granda homamaso ekformiĝis sur la strando. La reĝo ekkomprenis, ke Cook estas lia malamiko.[55] Kiam Cook turnis sian dorson por helpi la eliron de la boatoj, li estis batita sur la kapo fare de la lokanoj kaj tiam ekmortis dum li falis survizaĝe en la ondoj.[56] Li estis frapita sur la kapo per klabo fare de ĉefo nome KalaimanokahoʻowahaKanaʻina (kromnomo de Charles Kana'ina) kaj poste ponardita fare de unu el la helpantoj de la reĝo, nome Nuaa.[57][58] La Havajanoj forportis lian korpon al la vilaĝo, ankoraŭ videble el la ŝipo pere de lorno. Ankaŭ kvar aliaj maristoj, nome James Thomas, Theophilus Hinks, Thomas Fatchett kaj John Allen, estis mortigitaj kaj du aliaj estis vunditaj en la kverelo.[57][59]

Sekvo redakti

La estimo kiun tamen sentis la insulanoj por Cook okazigis, ke ili retenis lian korpon. Laŭ sia tiama praktiko, ili preparis lian korpon per funebraj ceremonioj kutime rezervitaj por la estroj kaj plej altaj maljunuloj de la socio. La korpo estis sentripigita, bakita por faciligi la forigon de la karno, kaj la ostoj estis zorge purigitaj por konservado kiel religia figuro en maniero iom rememoriga de la traktado de eŭropaj sanktuloj en la Mezepoko. Kelkaj el la restaĵoj de Cook, tiele konservitaj, estis finfine revenigitaj al lia ŝipanaro por formala martombigo.[60]

Clerke ekhavis estrecon de la ekspedicio kaj faris finan klopodon pasi tra la Beringa Markolo.[61] Li mortis pro tuberkulozo la 22-an de aŭgusto 1779 kaj John Gore, veterano de la unua vojaĝo de Cook, ekkomandis kaj la ŝipon Resolution kaj la ekspedicion. James King anstataŭis Gore komande de la ŝipo Discovery.[62] La ekspedicio revenis hejmen, kaj atingis Anglion en Oktobro 1780. Post sia reveno en Anglion, King kompletigis la rakonton de la vojaĝo fare de Cook.[63]

Heredo redakti

 
Statuo de Cook, Greenwich, Londono.

La Australian Museum akiris sian "Cook Collection" en 1894 el la Registaro de Novsudkimrio. Tiam la kolekto konsistis el 115 artefaktoj kolektitaj en la tri vojaĝoj de Cook tra la Pacifika Oceano, dum la periodo 1768–80, kun dokumentoj kaj memoraĵoj rilataj al tiuj vojaĝoj. Multaj el la etnografiaj artefaktoj estis kolektitaj je la tempo de unuaj kontaktoj inter Pacifikanoj kaj Eŭropanoj. En 1935 plej el la dokumentoj kaj memoraĵoj estis transigitaj al la Biblioteko Mitchell en la Ŝtata Biblioteko de Novsudkimrio. La deveno de la kolekto montris, ke la objektoj restis en la manoj de la vidvino de Cook nome Elizabeth Cook, kaj ŝiaj posteuloj, ĝis 1886.

Cook Inlet kaj Kuk-Insularo estas nomitaj laŭ li.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Rigby, van der Merwe, 2002, paĝo 25.
  2. Stamp, 1978, p. 1.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Collingridge, 2003.
  4. Collingridge, 2003, p. 15.
  5. 5,0 5,1 Horwitz, Tony (Oktobro 2003). Blue Latitudes: Boldly Going Where Captain Cook Has Gone Before. Bloomsbury. ISBN 0-7475-6455-8.
  6. Hough p. 11
  7. 7,0 7,1 7,2 Rigby & van der Merwe 2002, p. 27
  8. Famous 18th century people in Barking and Dagenham: James Cook and Dick Turpin. London Borough of Barking and Dagenham. Arkivita el la originalo je 2012-06-05. Alirita 5a Marto 2013.
  9. Robson 2009, paĝoj 120–1
  10. Stamp 1978, p. 138
  11. McLynn 2011, p. 21
  12. 12,0 12,1 12,2 Williams, Glyn (17a Februaro 2011). Captain Cook: Explorer, Navigator and Pioneer. BBC. Alirita 5a Septembro 2011.
  13. Capper, Paul (1985–96). The Captain Cook Society: Cook's Log. Life in the Royal Navy (1755–1767). Alirita 22a Septembro 2011.
  14. Kemp & Dear 2005
  15. Hough p. 19
  16. Whiteley, William (1975). James Cook in Newfoundland 1762–1767. Newfoundland Historical Society Pamphlet Number 3. Arkivita el la originalo je 2013-05-13. Alirita 27a Aŭgusto 2012.
  17. Government of Canada (2012). Captain James Cook R.N.. Historic Sites and Monuments Board of Canada. Alirita 2a Novembro 2012.
  18. Hough 1994, p. 32
  19. Kippis, Andrew (1788). Narrative of the voyages round the world, performed by Captain James Cook; with an account of his life during the previous and intervening periods. Arkivigite je 2018-10-03 per la retarkivo Wayback Machine Chapter 2. Alirita la 23-an de oktobro 2018.
  20. Collingridge 2003, p. 95
  21. Rigby & van der Merwe 2002, p. 30
  22. Wikisource:1911 Encyclopædia Britannica/Cook, James. Alirita la 23-an de oktobro 2018.
  23. Beaglehole 1968, p. cix
  24. "The Sydney Morning Herald". The Sydney Morning Herald. National Library of Australia. 2-a de majo 1931. p. 12. Alirita la 23-an de oktobro 2018.
  25. "BBC - History - Captain James Cook". Alirita la 23-an de oktobro 2018.
  26. "Secret Instructions to Captain Cook, 30 June 1768" (PDF). National Archives of Australia. Alirita la 23-an de oktobro 2018.
  27. Tiam la Internacia datlinio estis establota, tiel la datoj en la taglibro de Cook estas unu tagon pli fruaj ol tiuj akceptitaj nuntempe.
  28. "Cook's Journal: Daily Entries, 22 April 1770". Alirita la 23-an de oktobro 2018.
  29. "PAGES FROM THE PAST". The Argus. Melbourne: National Library of Australia. La 31-an de majo 1919. p. 20. Alirita la 23-an de oktobro 2018.
  30. "Once were warriors – smh.com.au". The Sydney Morning Herald. La 11-an de novembro 2002. Alirita la 23-an de oktobro 2018.
  31. Robson 2004, p. 81
  32. Collingridge 2003
  33. Beaglehole 1968, p. 468
  34. Captain Cook: Obsession & Discovery. (Part 2 of 4) – Britain on DocuWatch – free streaming British history documentaries (2011). Arkivita el la originalo je 7-a de aprilo 2013. Alirita 5a de Marto 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-07. Alirita 2018-10-23.
  35. Hough 1994, p. 180
  36. McLynn 2011, p. 167
  37. Hough 1994, p. 182
  38. Williams, Glyn (la 17-an de februaro 2011). "Captain Cook: Explorer, Navigator and Pioneer". BBC. Alirita la 24-an de oktobro 2018.
  39. Hough 1994, p. 263
  40. Captain James Cook: His voyages of exploration and the men that accompanied him. National Maritime Museum. Arkivita el la originalo je 21a de Aprilo 2007. Alirita la 10-an de oktobro 2007.
  41. Beaglehole 1974, p. 444
  42. Rigby & van der Merwe 2002, p. 79
  43. Hough 1994, p. 268
  44. Collingridge 2003, p. 327
  45. Fish, Shirley. (2011) The Manila-Acapulco Galleons : The Treasure Ships of the Pacific: With An Annotated List of the Transpacific Galleons 1565–1815. AuthorHouse, p. 360–. ISBN 978-1-4567-7543-8.
  46. Collingridge 2003, p. 380
  47. Hayes 1999, pp. 42–3
  48. "Resolution Cove". BC Geographical Names. Alirita la 24-an de oktobro 2018.
  49. Fisher 1979
  50. Beaglehole, John Cawte. (1974) The Life of Captain James Cook. A & C Black, p. 615–23. ISBN 0-7136-1382-3.
  51. 51,0 51,1 51,2 Obeyesekere 1992
  52. Sahlins 1985
  53. Obeyesekere 1997
  54. The Death of Captain James Cook, 14 February 1779 – National Maritime Museum. National Maritime Museum. Alirita 11a de Julio 2012.
  55. 55,0 55,1 Obeyesekere, Gananath. (1997) The Apotheosis of Captain Cook: European Mythmaking in the Pacific. Princeton University Press, p. 310–. ISBN 0-691-05752-4.
  56. Collingridge 2003, p. 410
  57. 57,0 57,1 Samwell, David. (1791) Extracts from Voyages Made in the Years 1788 and 1789, from China to the Northwest Coast of America: With an Introductory Narrative of a Voyage Performed in 1786, from Bengal in the Ship "Nootka".. Paradise of the Pacific Press.
  58. Dibble, Sheldon. (1843) History of the Sandwich Islands. Lahainaluna: Press of the Mission Seminary.
  59. Muster for HMS Resolution during the third Pacific voyage, 1776–1780 (pdf) (15a de Oktobro 2012). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita la 27-an de oktobro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2018-10-27.
  60. Collingridge 2003, p. 413
  61. Collingridge 2003, p. 412
  62. Collingridge 2003, p. 423
  63. "Better Conceiv’d than Describ’d: the life and times of Captain James King (1750-84), Captain Cook’s Friend and Colleague. Steve Ragnall. 2013", The Captain Cook Society (CCS). Kontrolita la 10-an de oktobro 2017.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti