Kelnero estas la persono, kiu havas kiel metion zorgi pri la klientoj de trinkejo, gastejo aŭ simila negoco de gastado, havigante al ili manĝojn, trinkaĵojn, kaj helpon dum ties restado tie. Kelnero kutime kontrolas kvanton de diversaj tabloj en grandaj negocejoj aŭ ĉiujn tablojn en malgrandajn trinkejojn. Ili kontrolas ankaŭ la pagon de la servoj. Ulon kiu precipe preparas kaj vendas bieron aŭ alkoholaĵojn, oni nomas bierkelnero aŭ drinkisto.

Kelnero en biertrinkejo de Vieno, Aŭstrio.
kelnerino en ĉina restoracio

Kelneroj estas en la sektoro serva. Multaj restoracioj elektas uniformon por siaj kelneroj. Kelneroj povas ricevi trinkmonon por sia laboro.

Taskoj de kelneroj redakti

  • Saluti gastojn
  • Purigadi tablojn
  • Peti mendojn
  • Fronta kelnero - liveras manĝon al la klientoj.
  • Malantaŭa kelnero - helpas replenigi akvon kaj panon.