Uniformo

simila vesto en kiu sin vestas grupo de homoj por montri anecon

Uniformo estas tuto de normigitaj vestaĵoj, per kiuj oni rekonas la funkcion de la portanto. Plej ofte uniformo estas portata de publikaj (ŝtataj, urbaj) oficuloj. En kelkaj landoj ekzistas uniformoj por lernejanoj.

Japanaj knabinoj en lerneja uniformo

Ŝtata uniformo havas duoblan celon:

  • El la vidpunkto de la reprezentata aŭtoritato ĝi transportu ties aŭtoritatecon kaj preventu iajn dubojn pri la portanto.
  • El objektiva vidpunkto ĝi identigu la portanton kiel reprezentanton de certa aŭtoritato; tio estas grava pro du ecoj:
    • La portado de karakteriza uniformo estas konstatebla per unu rigardo. Ne necesas montrado de identec-kartoj aŭ alispeca sin-identigo. Uniformo ankaŭ certagrade protektas sian portanton kontraŭ identigo; en kelkaj landoj specialaj unuoj de polico eĉ portas maskojn por preventi rekonon de kaj reprezaliojn kontraŭ individuaj policanoj.
    • Uniformo ne estas sur- au demetebla en kelkaj sekundoj. Tial la uzo de uniformoj malhelpas ekzemple, ke iu en unu momento deklaru sin (vere aŭ malvere) policano, faru krimon kaj tuj poste malaperu en homamaso; pro la uniformo li estus tuj rekonebla. La uniformo do iusence protektas la rekoneblon de aŭtoritato.

Lernejaj uniformoj celas protekti lernejanojn kontraŭ kunula premo, kiu volas ekspluati ekonomian (riĉecan) nivel-diferencon inter lernejanoj: Se ĉiuj portas lernejan uniformon, ne eblas subpremi malpli monhavajn "kamaradojn" pro ties malpli impresaj vestoj. Tamen tio ne malhelpas diskriminacion pro la uzataj poŝtelefonoj, poŝkomputiloj aŭ similaj posedaĵoj.