Lerneja uniformo estas en multaj landoj deviga en bazlernejoj kaj mezlernejoj; en kelkaj landoj nur en privatlernejoj. Ili estas la plej konata formo de studentuniformo. Aliaj tipoj estas funkciaj uniformoj, portataj de studentoj kiuj partoprenas al profesioedukadoj, kiel en la sanzorgado.

Brazilaj lernejanoj de Bona Espero en Alto Paraíso de Goiás.

En kelkaj landoj, kiel Germanio, studentoj rajtas porti ĉiajn vestojn kiujn ili ŝatas. En aliaj landoj, kiel Anglio, ekzistas vestkodo en la lernejo, kutime vestaro por knabinoj kaj alia por knaboj. Geknaboj devas porti lernejan uniformon kiam ili iras al la lernejo. En multaj landoj, kiel Usono, en kelkaj lernejoj oni devas porti uniformon, kaj en aliaj ne. Alia eblo konsistas en tio ke kelkaj lernejoj rekomendas oficialan uniformon, sed permesas elekti uzadon aŭ ne.

Lernejanoj en Bangkoko.
Pli ol mil lernantoj en uniformo dum kunveno en mezlernejo en Singapuro.
Brita lerneja uniformo.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj redakti

Ĝenerale kontraŭantoj de lernejuniformoj postulas liberecon por elekti vestojn. Favorantoj de lernejuniformoj argumentas per du linioj: unuflanke familioj defendas, ke uniformoj evitas troan koston (purigado, diverseco ktp), aliflanke uniformo unuecigas la aspekton evitante klasajn kaj sociajn diskriminaciojn.