Alto Paraíso de Goiás

Koordinatoj: 14° 8′ 9″ S 47° 30′ 50″ U / 14.13583 °S, 47.51389 °U / -14.13583; -47.51389 (mapo)


Alto Paraíso de Goiás [altŭ paraizu djgojaz] /'ałtŭ para'izŭ djgoj'az/ (Alta Paradizo en Gojaso) estas urbo kaj municipo en ŝtato Gojaso, Brazilo tie estas fondaĵo Bona Espero. Ĝia unua nomo estis "Veadeiros". Ĝi havis, en 2014, 7.328 loĝantojn kaj areo de 2.593,885 km².

Urbo Alto Paraíso de Goiás

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo de Brazilo
Fondiĝo 12-a de decembro 1953
Nomo de la loĝanto alto-paraisense
Moto Na união reside a força (Unueco donas fortecon)
Urbestr(in)o Martinho Mendes da Silva ĝis 2020
Situo
Situo de Alto Paraíso de Goiás
Situo de Alto Paraíso de Goiás
Subŝtato Gojaso
Mezoregiono Ne disponebla
Mikroregiono
Najbaraj urboj Teresina de Goiás, Cavalcante, Colinas do Sul, Niquelândia, São João d'Aliança kaj Nova Roma
Distanco al la subŝtata ĉefurbo 412 kilometroj
Geografiaj aspektoj
Areo 2.593,885 km²
Loĝantaro 7.328 loĝ. 2014
Loĝdenso 2,83 loĝ./km²
Alteco 1.232,60 metroj
Klimato tropika de alteco
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,713 2010
MEP R$ 43.773,790 2008
MEP per capita R$ 6.332,10 2008
vdr

Esperanto en Alto Paraíso de Goiás redakti

Esperanto en Alto Paraíso estas ligata al Bona Espero. En 1957, nur tri jarojn post la politika emancipiĝo de vilaĝo Veadeiros (poste nomita urbo Alto Paraíso), tie alvenis Arthur Velloso, Renato Diniz, Neuza Esteves de Araújo, Elisabeth Pointcaré, Inês Nunes de Andrade kaj Camélia Gomes da Silva, kiuj ricevis en Recife spiritan orienton pri lokigo de soci-eduka Esperantista institucio en la centro de la lando. Post serĉado en pluraj urboj de subŝtato Goiás, la fondintoj de “Mansão Bona Espero” (unua nomo de la institucio), estis spirite gvidataj por konatiĝi kun la plej alta punkto de la brazila centra altebenaĵo je latitudo 14 sude de Ekvatoro. Poldevena familio Szerwinski, posedanto de vasta regiono en “Chapada dos Veadeiros”, tuj kaptis la noblan celon de tiu projekto kaj senhezite donacis teritorion de ĉirkaŭ 500 hektaroj. Dum la sekvaj jaroj la institucio akiris pliajn 500 hektarojn, ŝanĝis la nomon al “Fazenda-Escola Bona Espero”, kiu nun aperas en la oficiala mapo de Goiás.

Okaze de la "Kongreso de la Monda Reto de la Kosma Konscienco" okazinta en Alto Paraíso, de la 4-a ĝis la 7-a de Septembro 1993. Ursula Grattapaglia, direktorino de la bieno-lernejo Bona Espero, paroladis pri la temo “Esperanto kiel Lingvo de la Tria Jarmilo” antaŭ la ĉeesto de proksimume mil personoj. Kadre de la evento la urbestro de Alto Paraíso inaŭguris du esperantajn monumentojn: unu en la urbocentro, kie sur marmora piramido estas skribite: “Ke la Paco Regu la Mondon”, la frazo estas en la lingvoj portugala, japana, angla kaj esperanta. La alia monumento, en Bona Espero, konsistas el kolono, tri metrojn alta, sur kiu estas kvinpinta verda stelo (simbolo de Esperanto) kaj ambaŭflanke la sama enskribo en portugala kaj esperanta lingvoj.

 
Rivero Preto en Nacia parko Chapada dos Veadeiros
 
Akvofaloj dos Couros