La fondiĝo estas la ago per kiu afero estas kreita, organizata aŭ establita, aŭ la momento, kiam io estas kreita. La uzo de la sufikso implicas, ke oni aludas la fakton kvazaŭ ĝi okazas sole, sen aŭtoreco; kiam oni volas noti aŭtorecon pli bone uzu la termino Fondo kun sama signifo sed sen nuanco.

Tiu termino aplikiĝas ĉefe al gravaj sociaj kreaĵoj: Fondiĝo de urbo, de ŝtato, de asocio, de politika partio, de firmao...

La fondiĝo de urbo aŭ ŝtato estas grava epoko, kaj estas ofte temo de mitoj (tiel dirataj fondiĝaj mitoj) aŭ epopeo; ekzemple la mito pri Romulo kaj Remo, Kalevala aŭ la eposo pri Gilgameŝ.

La roma kalendaro komencis sian eraon kun de la mita fondiĝo de Romo, la 21-a de aprilo 753 a.K.


Ne konfuzu fondiĝo kun fondaĵo.