Subŝtatoj de Brazilo

La ŝtato Federacia Respubliko Brazilo estas dividita administre kaj politike en 27 federacierojn: 26 estados, kiuj en Esperanto korespondas al la politika koncepto de subŝtatoj, kvankam la laŭvorta traduko el la portugala estus "ŝtatoj", kaj plus unu Distrito Federal, en Esperanto Federacia Distrikto. Laŭ la oficiala uzo de la portugala lingvo, neniam ekzistis ia termino "subestado" (laŭvorta traduko de "subŝtato") en tiu lingvo: Ĉiam temis pri ŝtatoj aŭ, dum la imperia periodo, pri provincoj. Tial brazilaj esperantistoj tendencas klarigi ke Brazilo estas "ŝtato el 26 ŝtatoj kaj federacia distrikto", kaj substrekas ke en pluraj aliaj landoj estas simila tendenco nacilingve nomi kaj la suverenan membroŝtaton de Unuigintaj Nacioj kaj ties unuarangajn administrajn partojn per la vorto "ŝtato" (ekzemple en Usono, Meksiko, Venezuelo kaj Niĝerio estas simile en la oficialaj ŝtataj lingvoj, la angla kaj hispana). Kelkaj esperantistoj opinias, ke esperantlingve la pli ekzakta lingvouzo estus nomi la 26 estados de Brazilo "subŝtatoj", pro tio ke ne temas pri suverenaj ŝtatoj. Tamen la plej ampleksa kaj prestiĝa Esperanta difinvortaro, nome PIV, ne registras la vorton subŝtato kaj indikas, ke oni uzu la vorton ŝtato por paroli kaj pri la politika formo (sen ideo pri suvereneco) kaj por la federaciero[1].

Kvankam la Federacia Distrikto rigore ne estas (sub)ŝtato, tamen pro analogio kaj taŭgeco multfoje ĝi aperas kune kun la (sub)ŝtatoj, sed pro neatento ĝi kelkfoje estas erare enlistigita kiel (sub)ŝtato mem. Verdire la Federacia Distrikto estas speciala teritorio de Brazilo, kie estas la landa ĉefurbo Braziljo, kun administra sistemo diferenca de tiu de la aliaj federacieroj.

La jena mapo montras la Federacian Distrikton kune kun la (sub)ŝtatoj pro taŭgeco, kvankam ĝi ne estas (sub)ŝtato fakte:

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Kapvorto 'ŝtato' ĉe PIV. Alirita la 25-an de aŭgusto 2017.