Sankta Katarino (Brazilo)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Katarina |
Sankta Katarino, alternative Santa-Katarino (portugale Santa Catarina [SANta kataRIna], laŭ Internacia Fonetika Alfabeto: /ˈsɜ̃,tɐ ka.taˈɾi.nɐ/), estas ŝtato respektive subŝtato de Federacia Respubliko Brazilo. Ĝi havas 95.442 km² (iom simile al Portugalio).
Sankta Katarino | |
---|---|
portugale Santa Catarina | |
flago de Sankta Katarino | blazono de Sankta Katarino |
Himno: himno de Sankta Katarino | |
Nomo de la loĝanto: catarinense, barriga-verde | |
![]() | |
Situo | |
- Regiono | suda |
- Limnajbaroj | Paranao (norde), suda Rio-Grando (sude) kaj Argentino (okcidente) |
- Mezoregionoj | 6 |
- Mikroregionoj | 20 |
- Municipoj | 295 |
Ĉefurbo | Florianópolis |
Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
- Ŝtatestr(in)o | Raimundo Colombo (PSD) |
- Vicŝtatestr(in)o | Eduardo Pinho Moreira (PMDB) |
- Federaciaj deputitoj | 16 |
- Ŝtataj deputitoj | 40 |
Areo | |
- Entute | 95 736 km² (20º)[1] |
Loĝantaro | 2015 |
- proksimume | 6 819 190 loĝ. (11º) |
- Loĝdenso | 71,23 loĝ./km² (8º) |
Ekonomio | 2013 |
- MEP | R$ 197 470 000 mil (6º) |
- MEP po kapo | R$ 29 354 (5º) |
Sociaj indikiloj | 2015 |
- IHD | 0,774 (3º) – alta |
- Vivdaŭro | 78,77 jaroj (1º) |
- Analfabetismo | 3,2% (1º) |
Horzono | UTC-3 |
Klimato | subtropika Cfa/Cfb |
Mallongigo | BR-SC |
Retejo | http://www.sc.gov.br |
![]() | |
Gravaj urboj: Florianópolis (ĉefurbo) – Blumenau - Criciúma - Pomerode - Joinville - Jaraguá do Sul - Itajaí - Palhoça
Multaj eŭropaj enmigrantoj alvenis de komence de la 19-a jarcento, inter ili precipe el Germanio, kaj la ŝtato plu estas ia centro de germana kulturo en Brazilo. Poste enmigrantoj el Italio, Pollando, Rusio kaj aliaj landoj alvenis. Tio kaŭzis interalie grandan multecon de malgrandaj familiskalaj farmbienoj en la ŝtato.
Konata ĉemara banurbo estas Balneário Camboriú. Alia grava setlejo el lingva vidpunkto estas Antônio Carlos.
La ŝtato estas unu el inter la plej riĉaj en Brazilo, kie la vivnivelo estas la plej bona, sed tamen kun alta senlaboreco.
Famuloj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"