Nacia Kongreso de Brazilo

parlamento de Brazilo

La Nacia Kongreso (portugale Congresso Nacional) estas la parlamento, do la leĝdona institucio, de la federacia registaro de Brazilo. Kontraste la la subŝtataj leĝdonaj asembleoj kaj la municipaj parlamentaj ĉambroj, la Kongreso estas duĉambra, formita de la Federacia Senato (portugale Senado Federal, la supera ĉambro) kaj la Ĉambro de deputitoj (portugale Câmara dos Deputados, la malsupra ĉambro). La Kongreso kunvenas ĉiujare en Braziljo de la 2-a de februaro ĝis la 27-a de julio kaj de la 1-a de aŭgusto ĝis la 22-a de decembro.

Nacia Kongreso de Brazilo
Parlamento
Congresso Nacional.jpg

LandoBrazilo
RegionoBraziljo


Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  National Congress of Brazil [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la parlamentejo en Braziljo

Laŭ la stato de 2016 la parlamento konsistas el sume 594 membroj: 81 senatanoj kaj 513 deputitoj.

Senado Federal (Brasil) - atual.svg Câmara dos Deputados (Brasil) - atual.svg

En la supraj skemoj, koloroj bildigas la diversajn politikajn partiojn. Laŭ la nombroj de parlamentanoj aparte grandaj partioj estas

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti