Ĉambro de Deputitoj (Brazilo)

malalta ĉambro de duĉambra parlamento de Brazilo

La brazila ĉambro de deputitoj (portugale Câmara dos Deputados) havas kiel tipan konstitucian funkcion tiun leĝodonadon, kiu koncernas la eldonadon de normigaj aktoj, kies fundamento devenas rekte de la federacia konstitucio. En Brazilo, la federacian leĝodonan povon ekzercas la Nacia Kongreso, kiu konsistas el du leĝodonaj ĉambroj (duĉambreco): la Ĉambro de Deputitoj kaj la Senato.

Ĉambro de Deputitoj (Brazilo)
Câmara dos Deputados do Brasil
Asembleo de deputitoj dum ordinara interkonsiliĝa kunsido
Asembleo de deputitoj dum ordinara interkonsiliĝa kunsido
Nombro 513 deputitoj
Prezidanto Arthur Lira ekde la 1-a de februaro 2021
TTT-ejo www.camara.leg.br
Information icon.svg
vdr
Ĉambro de Deputitoj
Situo
Geografia situo 15° 47′ 59″ S, 47° 51′ 51″ U (mapo)-15.79972222-47.86416667Koordinatoj: 15° 47′ 59″ S, 47° 51′ 51″ U (mapo)
Situo de Ĉambro de Deputitoj
Map
Ĉambro de Deputitoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Ĉambro de Deputitoj estis kreita per la unua brazila konstitucio, la Konstitucio de la Imperio, trudita en 1824 de la imperiestro Petro la 1-a, estigante la Ĝeneralan Leĝodonan Asembleon, kunmetitan de la Ĉambro de Deputitoj, kun 102 membroj el nerektaj elektoj, kaj la Ĉambro de Senatanoj, kun 50 dumvivaj membroj - el la nobelaro, juĝistaro kaj pastraro. Tiel, la brazila parlamento naskiĝis kun la duĉambra sistemo, kiu validas ĝis hodiaŭ.

La konstitucio de 1988, la sepa en Brazilo, difinis la nombron de deputitoj je 513, kun kvarjara mandato.

[1]

ReferencojRedakti

  1. Institucia informpaĝo sur la retejo de la brazila ĉambro de deputitoj portugale

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Oficiala retejo de la brazila ĉambro de deputitoj portugale