Palhoça [palhosa] estas marborda grandurbo kaj municipo en suda Brazilo en subŝtato Sankta Katarino. Ĝi apartenas al urbaro de Florianópolis

Palhoça
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 137 334  (2010) [+]
Loĝdenso 348 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 39′ S, 48° 40′ U (mapo)-27.644444444444-48.667777777778Koordinatoj: 27° 39′ S, 48° 40′ U (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 394,662 km² (3 946 6.2 ha) [+]
Palhoça (Brazilo)
Palhoça (Brazilo)
DEC
Palhoça
Palhoça
Situo de Palhoça

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palhoça [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
Palhoça en la subŝtato (ruĝe).

Geografio redakti

 
Panoramo pri Palhoça
 
Palhoça en 1928

Palhoça situas laŭ golfo de Atlantiko en suda parto de la lando. La najbaraj municipoj estas São José, São Pedro de Alcântara, Santo Amaro da Imperatriz, Paulo Lopes. Florianópolis troviĝas 15, Curitiba 253, Porto Alegre 364, San-Paŭlo (urbo) 500, Guarulhos 510, Campinas 550, Nova Iguaçu 755, Rio-de-Ĵanejro 759, Belo Horizonte 984, Campo Grande 1001, Goiânia 1221, Braziljo 1320, Salvador de Bahio 1941, Maceió 2415, Teresina 2583, Recife 2615, Natalo (Brazilo), 2815, São Luís 2833, Belém 2912, Manaus 2982 km.

Historio redakti

Palhoça estis fondita en 1793, kiam la konstruata vojo el Florianópolis atingis tiu ĉi lokon. Ĝia nomo venis de "pajlotegmento", nomita pro tiaj domoj de la indiĝenoj. En 1882 ĝi iĝis memstara, en 1894 la titolo estis levita al rajto pri municipo.

Ekonomio redakti

La loĝantoj de Palhoça laboras en industria regiono en la najbareco, en urbo Palhoça en komerco. En la plena municipo gravas ankaŭ la turismo kaj kaj fiŝkaptado.

Trafiko redakti

 
Marborda panoramo
 
Boatoj en la haveneto

Palhoça kuŝas laŭ grava vojo, kiu ĝenerale sekvas la marbordon al Florianópolis, krome kuras vojo al interno de la lando. La haveneto servas nur por fiŝkaptado. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato redakti

Palhoça situas en subtropika klimato. La temperaturo varias somere 25-38 °C, vintre 6-11 °C. Jare pluvas po 1518 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La plej sekaj monatoj estas junio kaj julio.

Vidindaĵoj redakti

  • marbordaj strandoj
  • protektata regiono kuŝas proksime en la suda marbordo, kie ofte mangrovoj kreskas

Famuloj redakti

En Palhoça naskiĝis Egon Schaden, esperantisto.

Fontoj redakti