Egon Schaden
Egon SCHADEN (naskiĝis la 4-an de julio 1913 en Palhoça, mortis en 1991) estis brazila esperantisto, filo de Francisco Schaden.
Egon Schaden | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de junio 1913 en São Bonifácio |
Morto | 16-an de septembro 1991 (78-jaraĝa) en San-Paŭlo |
Lingvoj | Esperanto • portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Universitato de San-Paŭlo |
Familio | |
Patro | Francisco Schaden |
Okupo | |
Okupo | esperantisto universitata instruisto antropologo |
Li estis kuracisto kaj unu el plej famaj brazilaj antropologiistoj. Li estis studento de Claude Lévi-Strauss kaj en 1953 kreis la revuon Revista de Antropologia, kies redaktoro kaj eldonisto li estis. Li vivis multajn jarojn kun indiĝenoj, siaj verkoj pri la tupia lingvaro ankoraŭ estas citindaj.
Li ĉiam laboris en la Lernejo de Artoj, Sciencoj kaj Humanecoj de la Universitato de San-Paŭlo, kie li estis profesoro ekde 1949 ĝis esti eksigita pro politikaj kialoj de militista diktaturo 1967.
Li fondis en 1933 la grupon Centro Esperantista de São Paulo. Li estis profesoro pri antropologio. Estas publika lernejo kun lia nomo en la urbo Francisco Morato.
Eksteraj ligiloj
redakti- Depoimento: Gustavo Lins Ribeiro en Revista de Antropologia (portugale)
- Emilio Willems e Egon Schaden na história da Antropologia, de João Baptista Borges Pereira (portugale)