Claude Lévi-Strauss

Claude LÉVI-STRAUSS (naskiĝinte je la 28-a de novembro 1908 en Bruselo[1], mortinta la 30-an de oktobro 2009[2] en Parizo) estis franca antropologo, etnologo kaj filozofo. Honora Profesoro en Collège de France, ano de la Franca Akademio li famiĝis kiel unu el la fondintoj de strukturismo.

Claude Lévi-Strauss
Persona informo
Claude Lévi-Strauss
Naskiĝo 28-an de novembro 1908 (1908-11-28)
en Bruselo
Morto 30-an de oktobro 2009 (2009-10-30) (100-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Lignerolles vd
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioBelgio vd
Alma mater Pariza Fakultato de Juro • Lycée CondorcetLycée Janson-de-Sailly vd
Partio Franca Sekcio de la Laborista Internacio vd
Subskribo Claude Lévi-Strauss
Familio
Patro Raymond Levi-strauss vd
Patrino Emma Lévi-Strauss vd
Edz(in)o Dina Dreyfus • Rose Marie Ullmo • Monique Roman vd
Parencoj Issac Strauss • Aline Caro-Delvaille vd
Profesio
Okupo filozofopolitikisto • antropologo • fotistopedagogoverkistoprofesorosociologopsikologo • mitologo • etnologo • scienca esploristo vd
Laborkampo kultura antropologiostrukturismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia vivo redakti

Junaĝo redakti

Claude Lévi-Strauss, devenas el juda alzaca familio [3], estis naskita en Bruselo de francaj gepatroj. Lia patro estis pentristo-portretisto kiun ruinigis disvolviĝo de la fotografio[4]. Lia avo estis rabeno de la Sinagogo de Versajlo (france: Synagogue de Versailles)[4].

Lévi-Strauss studis unue en la gimnazioj Janson de Sailly kaj Condorcet[5] en Parizo, poste juron kaj filozofion ĉe la universitato Sorbono en Parizo (tria agregacio pri filozofio en 1931, doktoriĝo pri literaturo en 1948). Belga kolego Arthur Wauters, kiu estis fariĝonta sukcesa politikisto, legigis al li la verkojn de Marx, Engels kaj aliaj marksistoj. Lévi-Strauss konvinkiĝis ke necesas politike batali laŭ radikala socialista vidpunkto. Li mallonge engaĝiĝis ĉe SFIO. Li estis kandidato por departementaj balotoj. Veturante al mitingo li, malsperta ŝoforo, faligis la aŭton ekster la ŝoseon, maltrafis la mitingon kaj definitive rezignis pri politika kariero[4].

Komenco de profesia vivo redakti

Post dujara instruado de filozofio en gimnazioj Victor-Duruy en Mont-de-Marsan kaj Laon li fariĝis en la jaro 1935 profesoro ĉe la Universitato de São Paulo (portugale: Universidade de São Paulo), ano de la universitata misio. Inter 1935 ĝis 1939 li partoprenis plurajn etnografiajn ekspediciojn en la regionoj Mato Grosso kaj de Amazono.

En 1938, li trairis la ŝtaton Mato Grosso. Li ekveturis de Cuiabá, malnova pionira urbo de orserĉantoj, per auto Ford 34. El Diamantino li sekvis veturante per bovoĉaroj telegrafan linion kiu trapasas tra cerado (densa veprejo). Li renkontiĝis kun Nambikvaroj (portugale: Nambiquaras) pri kiuj li reportis riĉan dokumentadon kaj 200 fotojn, poste kun etnoj Mundé kaj Tupi Kawahib en la ŝtato Rondonio.

Mallonge antaŭ la 2-a Mondmilito li revenis al Francio. Inter 1939 kaj 1940 li libervole militservis sur la Maginot-linio kiel ligagento. Li poste estis nomita en la gimnazio en Montpellier post sia forpelo pro la rasistaj leĝoj. Li engaĝiĝis en la Rezistoorganizaĵo Forces françaises de l'intérieur (france: Forces françaises de l'intérieur) kaj estas sendita al la scienca misio en Usono. En 1941 li ekinstruiis ĉe la Lernejo por Socia Esplorado en Novjorko. Tie li konatiĝis kun Roman Jakobson, kiu multe influis lin per la lingvistika strukturismo kiun li pensis apliki al etnologio. Kune kun Henri Focillon (france: Henri Focillon), Jacques Maritain (france: Jacques Maritain), Jean Perrin kaj aliaj li fondis la francan ekziluniversitaton École libre des hautes études de New York, kies ĝenerala sekretario li estis.

Scienca kulmino redakti

 
Frontono de la Collège de France

En 1944 li estis revokita de la Franca Ministerio por Eksteraj Rilatoj al Francio kaj en la jaro 1945 denove sendita al Novjorko kiel kultura konsilanto de la franca ambasadejo. En 1948 li demisiis de sia ofico por povi dediĉi sian tempon denove al siaj esplorlaboroj.

En 1949 li fariĝis direktoro de la Musée de l'Homme (france: Musée de l'Homme)' en Parizo. En la sama jaro li publikigis sian tezon Les Structures élémentaires de la parenté (france: Les Structures élémentaires de la parenté)'[4]. Li poste fariĝis direktoro de la École pratique des hautes études, kie li respondecis samtempe por la katedro kaj la studprogramo pri komparaj religisciencoj de senskribaj popoloj. De 1959 ĝis sia emeritiĝo en la jaro 1982 li estis profesoro pri socialantropologio ĉe la renoma Collège de France.

Li fondis en 1961 kun Émile Benveniste kaj Pierre Gourou (france: Pierre Gourou) la revuon L'Homme (franca antropologia revuo) (france: L'Homme (revue française d'anthropologie))' malfermita al la diversaj etnologiaj kaj antropologiaj skoloj, kaj penas favorigi interdisciplinan aliron.

En 1973 li estis elektita membro de la Franca Akademio kies unua centjarulo li estas.

citaĵo redakti

Kiam 98-jara li esprimis sian pesisismon:

Tio kion mi konstatas, estas la detruegoj nuntempaj, estas la timiga malapero de la vivantaj specioj, ĉu vegetaj ĉu animalaj. Per sia denseco mem la homa specio vivas sub reĝimo de ena venenigado. Kaj mi pensas pri la nuntempo, la mondo en kiu mi estas finanta mian vivon, tio estas mondo kian mi ne amas.

Listo de verkoj redakti

  1. Les Structures élémentaires de la parenté 1949 (la bazaj strukturoj de parenceco)
  2. Race et Histoire (1952)
  3. Tristes tropiques 1955 (tristaj tropikoj)
  4. Anthropologie structurale (1958)
  5. Le Totémisme aujourd'hui (1962)
  6. La Pensée sauvage (1962)
  7. Mythologiques I–IV (1964-1971) kies unua ero estas Le Cru et le cuit (1964)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Lia patro, pentristo estis en la urbo por plenumi kontrakton kiam lia edzino finis sian gravedecon. Claude pasigis nur siajn unuajn semajnojn en Bruselo, laŭ sia propra rakonto en la dokumentfilma intervjuo de Jean José Marchand.
  2. La 30-an (AFP) aŭ en la nokto de la 31-a ĝis la 1-a de novembro (Le Monde) laŭ la fontoj.
  3. . www.nouvelobs.com. Alirita 2-a de julio2008.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 « Catherine Clément (france: Catherine Clément) raconte le grand ethnologue qui fête ses 99 ans », (Catherine Clément rakontas pri la granda etnologo festanta siajn 99 jarojn), intervjuo, Le Journal du Dimanche, 25-a de novembro 2007
  5. Réception de M. Claude Lévi-Strauss 1974. Arkivita el la originalo je 2009-11-07. Alirita 2008-11-27.

Eksteraj ligiloj redakti