Malfermi la ĉefan menuon

Jean Baptiste Perrin

(Alidirektita el Jean Perrin)

Jean Baptiste PERRIN (naskiĝis la 30-an de septembro 1870 en Lille, Francio; mortis la 17-an de aprilo 1942 en Novjorko, Usono) estis franca fizikisto kiu ricevis la Nobel-premion en fiziko en 1926.

Jean Baptiste Perrin
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Jean Perrin 1926.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1870 (1870-09-30)
en Lillo
Morto 17-an de aprilo 1942 (1942-04-17) (71-jara)
en Novjorko
Tombo Panteono de Parizo
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo • Supera normala lernejo • Lycée Janson-de-Sailly
Subskribo Jean Baptiste Perrin
Familio
Edz(in)o Nine Choucroun • Henriette Perrin-Duportal
Infanoj Francis Perrin • Aline Lapicque
Parencoj Charles Lapicque
Georges Lapicque
Profesio
Profesio universitata profesoro • komponistokemiisto • teoria fizikisto • fizikisto
Information icon.svg
vdr

VerkoRedakti

La unuaj laboroj de Perrin temis pri katodaj radioj kaj ikso-radioj. Li demontris inter alie, ke katodaj radioj estis negative ŝargitaj eroj. Aliaj verkoj temis pri fluorescenco, disfalo de radiumo, sonestiĝo kaj disvastiĝo.

Li kreis la Perrin-tubon, kiu ebligis kalkulon de la specifa ŝargo de elektronoj multe pli precizan ol per la konata fadenraditubo.

Liaj plej konataj laboroj estis pri ecoj de koloidoj kaj esploro de la Browna movo de apartaj eroj.

En 1926 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko.

En 1939, li kreis la CNRS kun Jean Zay.