Franca ligo pri la defendo de la homaj rajtoj kaj de la civitano

La Franca Ligo por la Defendo de la Homaj Rajtoj kaj de la Civitano, komune konata kiel Ligo de Homaj Rajtoj aŭ LDH (france Ligue française pour la défense des droits de l'homme et du citoyen) estas asocio (leĝo 1901) por la observo, la defendo kaj proklamo de la Homaj rajtoj ene de la Franca Respubliko, en ĉiuj areoj de la publika vivo.

Franca ligo pri la defendo de la homaj rajtoj kaj de la civitano
Ligue française pour la défense des droits de l'Homme et du citoyen
neprofitcela organizaĵohomrajtprotekta organizaĵo
Komenco 4-a de junio 1898 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo 18-a arondismento de Parizo
Membro de Internacia Federacio por Homaj Rajtoj vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr
Flago de la Ligo por Homaj Rajtoj

Ĝi estis fondita en 1898, fare de senatano de la gironda regiono, Ludovic Trarieux.

Enciklopedio de Esperanto redakti

 
Monumento al Ludovic Trarieux en Placo Denfert-Rochereau, memore al la fondo de la Ligo de rajtoj de homo (projektita de Jean Boucher)

Bischitzky (Biŝicki) Adolf, germano, d-ro, kuracisto en Praha. Naskiĝis la 18an de novembro 1871 en Driz. Humanisto, liberpensulo, prez. de Ĉ. Ligo de Homaj Rajtoj. Kunfondinto (1908) kaj de 1911 prez. de Societo de germanlingvaj Esperantistoj en Praha. De 1921 ano de ŝtata ekzamena komisiono. Gvidis kursojn, estis prof. de E en la germanlingva Komerca Akademio en P. Kunlaboranto de Int. Med. Revuo, Marto, ktp. Tradukis Maria Magdalena de Hebbel; Suferoj de la juna Werther de Goethe; La aliformigita driado de H. Salus. Verkis ekzercaron por germanoj, -1922.

 
 Por Esperanto

Docteur Vital Badin,— vi estas favora, tion mi scias. Do mi ne insistos pri tio kion fraŭlino Roŭ jam disvolvis. Mi diros nur ke, se revo estas, tiu revo estas realigebla. Por ke la universala paco ne estu ĥimero, por ke ĝi estu idealo multe pli proksima, multe pli facile atingebla, necesas ke la morala senarmigo estu farita. Kaj eblas diri sen troigo ke de ĝi dependas ĉiuj aliaj. Agnoskante la absolutan neceson de internacia help-lingvo, nepre ĉie instruata kaj ekde tiam praktike kaj morale utila por la tuta homaro, vi multe fruigos la momenton de tiu morala senarmigo. La internacia help-lingvo ekzistas, ĝi ne estas mito nek projekto, sed vivanta realaĵo kiu de jam kvardek jaroj evoluas kaj regule elmontras pruvojn de ĉiutage kreskanta vigleco. Mi parolas pri Esperanto, lingvo kies karaktero kaj funkciado ebligas ke ĝi estu lernita kaj uzata de ĉiuj homoj, sendepende de iliaj nacio, instru-nivelo, lingvo kapabla esprimi klare kaj simple ĉiujn konceptojn, eĉ el la plej modernaj. Ĝi rolas kiel supernacia lingvo, kiel iuj nomis ĝin, malavantaĝe al neniu nacio, sed utile al ĉiuj. Pro la malfrua horo, mi ne volas trouzi vian tempon, kaj mi finas proponante la jenan rezolucion :

« La kongreso de la Ligo de la Homaj Rajtoj, konsiderante ke la morala senarmigo estas unu el la ĉefaj kondiĉoj por organizi kaj realigi la pacon ; opiniante ke la lingvaj limoj estas unu el la precipaj faligendaj okstakloj ; esprimas la deziron ke internacia help-lingvo nepre estu instruata en ĉiuj landoj kun la nacia lingvo, kaj postulas ke Esperanto estu preferata pro siaj jam tutmonde konataj elmontroj de vigleco. » (Aplaŭdoj).

S-ro Prezidanto. — Mi rememorigas ke pluraj kongresoj de la Ligo jam alprenis favorajn decidojn pri tiu temo. Ĉu iu kontraŭas ?... Mi proponas submeti tiun rezolucion al voĉdono. (La rezolucio estas akceptita.) 
— El La nacia kongreso en 1928 : stenografa raporto (de la 15a ĝis la 17a de julio 1928) / Ligo de la Homaj Rajtoj p.404-405

En 1930, la gazetoj en Hindoĉinujo (v.) komencis paroli pri E. En 1931, la Bulteno de la “Ligo por la Homaj Rajtoj” enketas pri la Lingvo Int. El 77 sekcioj respondintaj, 72 aprobis E-n, organizis paroladojn, ktp.

Listo de prezidentoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti