Henri Poincaré
Jules Henri POINCARÉ [ĵul anrI pŭinkarE) (29-a de aprilo, 1854 - 7-a de julio, 1912), kutime nomata simple Henri POINCARÉ , estis unu el plej gravaj teoriaj sciencistoj el Francio. Li donis multajn fundamentajn kontribuaĵojn al matematiko, matematika fiziko kaj astra mekaniko. Li faris la konjekton de Poincaré, unu el plej famaj problemoj en matematiko.
En sia esplorado pri la Tri-korpa problemo, Poincaré estis la unua persono, kiu malkovris ĥaosan nehazardan sistemon kaj donis la bazon de la moderna ĥaosoteorio. Poincaré antaŭvidis la verkon de Albert Einstein.
Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert.
Vivo
redaktiPoincaré studis ekde 1873 matematikon en la École Polytechnique kaj daŭrigis siajn studojn en la elita altlernejo École des Mines sub Charles Hermite. Li laboris unue kiel min-inĝeniero kaj poste iris kiel matematikdocento al la universitato de Caen. Tamen li daŭrigis siajn aktivecojn en la mina branĉo dum sia tuta vivo. Jam du jarojn post sia doktoriĝo (1879) Poincaré en 1881 estis vokita regula profesoro (professor ordinarius) al la Sorbonne en Parizo kaj tenis tiun profesorecon ĝis sia morto en 1912.
Li estis membro kaj dumtempe gvidanto de la Bureau des Longitudes en Parizo. En tiu franca institucio por ekzakta tempo- kaj longecodeterminado li okupis sin pri la internacia sinkronigo de la tutmonda tempo kaj de ties koncernsistemo. Por tiuj taskoj ĉirkaŭ 1970 fondiĝis aparta internacia servo, kiu poste transiris al IERS, la tutmonda terrotacia servo.
Rimarkindas ankaŭ lia sinteno pri la rilatoj inter scienco kaj kredo. Laŭ li, scienco kaj kredo harmonias ĉar ili havas la saman fonton, nome la kreita racio: la kristana religio kreis kaj urĝas al scienco.[1]
Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1906.
Verko
redaktiInĝeniersciencoj kaj geodezio
redaktiTopologio
redaktiTri-korpoj-problemo
redaktiĤaosaj orbitoj
redaktiOni konsideras ke Poincaré preskaŭ estis la malkovranto de Speciala Relativeco: Jam en la Unua Kongreso de Matematikistoj, (Zuriko, 1897), li diris: "Absoluta spaco, absoluta tempo, eĉ Eŭklida Geometrio, ne estas kondiĉoj trudeblaj sur mekanikon; oni povas esprimi la faktojn kiuj ligas ilin surbaze de ne-Eŭklida Geometrio". En 1906 li, sendepende de Einstein atingis plurajn rezultatojn egalajn al tiuj de la Speciala Relativeco.
Li ankaŭ montris ke la transformaj ekvacioj elpensitaj far Hendrik Lorentz konsistigas grupon.
Kromaj kontribuoj al fiziko kaj matematiko
redaktiPopularsciencaj verkoj
redaktiLiteraturo
redaktiVidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-07. Alirita 2010-10-06.