Hendrik Antoon Lorentz

Nederlanda fizikisto

Hendrik Antoon LORENTZ [Lorenc] (18-an de julio 1853, Arnhem, Nederlando4-an de februaro 1928, Haarlem) estis nederlanda fizikisto, kiu – kune kun Pieter Zeeman – ricevis Nobel-premion pri fiziko[1] en 1902 pro la elektrona teorio, kiu klarigis teorie la Zeeman-efikon. Tio iĝis elira punkto de la speciala relativeca teorio de Albert Einstein.

Hendrik Antoon Lorentz
Nobel-premiito
Persona informo
Hendrik Antoon Lorentz
Naskonomo Hendrik Antoon Lorentz
Naskiĝo 18-an de julio 1853 (1853-07-18)
en Arnhem
Morto 4-an de februaro 1928 (1928-02-04) (74-jaraĝa)
en Harlemo
Tombo Algemene Begraafplaats Kleverlaan vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Familio
Edz(in)o Aletta Lorentz-Kaiser vd
Infanoj Geertruida de Haas-Lorentz • Hannie Leemhorst-Lorentz • Rudolf Lorentz vd
Profesio
Okupo kuratoro • teoria fizikisto • profesoro • matematikisto • fizikisto • universitata instruisto • botanikisto vd
Laborkampo teoria fiziko vd
Aktiva en Leiden vd
Doktoreca konsilisto Pieter Rijke vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hendrik Antoon Lorentz, pentraĵo farita de Menso Kamerlingh Onnes

Li pluevoluigis en sia doktoriĝa studverko (1875) la elektromagnetan teorion de la angla James Clerk Maxwell, tiel li donis pli bonan klarigon pri la lumaj reflekto kaj difuzo.

Lorentz estis nomumita en 1878 al matematika-fizika profesoro de la Universitato de Lejdeno. Lia ĉefa celo estis konstruo de teorio, kiu klarigas la ligojn inter elektro, magneteco kaj lumo. Laŭ teorio de Maxwell, la elektromagnetan radiadon estigas la vibrantaj elektraj ŝargoj, sed la lumestigantaj ŝargoj estis nekonataj ĝis tiam. Lorentz pensis je tio, ke la ŝargitaj korpuskloj de la atomo povas estis fontoj de la lumo, tiel la forta magneta kampo devas efiki je la vibradoj kaj tiel je la ondolongo de la lumo. Tiun teorion pruvis en 1896 Zeeman studinto ĉe Lorentz (Zeeman-efiko).

La elektron-teorio de Lorentz ne klarigis la negativajn rezultojn de la eksperimento de Michelson–Morley, en kiu oni mezuris rapidon de lumradioj alvenantaj el diversaj direktoj.

Por superi la malfacilaĵojn, Lorentz enkondukis en 1895 la nocion de la loka tempo. Influis lin la teorio de George F. FitzGerald, laŭ kiu la korpoj ŝrumpiĝas en direkton de la moviĝo, proksimiĝante la lumrapidon. Lorentz ampleksigis tiun penson en 1904 kaj elformis la lorencan transformon, en kiu li priskribis per matematikaj formuloj la ŝanĝiĝojn de la moviĝanta korpo (la maskreskon, la mallongiĝon de la longo, kaj ampleksiĝon de la tempo).

Tiuj transformoj formas bazon de la speciala relativeca teorio de Einstein. Lorentz en 1912 iĝis en Haarlem esplordirektoro ĉe la Muzeo de Teyler, sed restis same honora profesoro en Lejdeno, kaj ĉiusemajne prelegis.

Post sia Nobel-premio pri fiziko, li ricevis la medalon Copley en 1918.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti