Pieter Zeeman

Pieter ZEEMAN (25-an de majo 1865, Zonnemaire, Nederlando – 9-an de oktobro 1943, Amsterdamo) estis nederlanda fizikisto, kiu ricevis en 1902 la Nobel-premion pri fiziko pro malkovro de la t.n. Zeeman-efiko. La premio estis divide donata kun Hendrik Antoon Lorentz.

Pieter Zeeman
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Pieter Zeeman.jpg
Persona informo
Pieter Zeeman
Naskiĝo 25-an de majo 1865 (1865-05-25)
en Zonnemaire
Morto 9-an de oktobro 1943 (1943-10-09) (78-jara)
en Amsterdamo
Tombo Algemene Begraafplaats Kleverlaan [#]
Lingvoj nederlandaangla [#]
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando [#]
Alma mater Universitato de Lejdeno [#]
Familio
Edz(in)o Johanna Elisabeth Lebret [#]
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • fotisto [#]
Laborkampo fizikoEfiko de Zeemanmagnetismomagneta kampo [#]
Doktoreca konsilisto Heike Kamerlingh Onnes [#]
Verkado
Verkoj Efiko de Zeeman [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis instruato de Lorentz en la Universitato de Leiden, ekde 1890 li mem gvidis instruhorojn en Leiden. Ses jarojn poste – laŭ propono de Lorentz – li analizis efikon de magneta kampo je la lumfonto kaj pruvis, ke en la spektro de la ellasita lumo, ĉiu linio disiĝas al pluraj linioj. La fenomeno iĝis konata kiel Zeeman-efekto.

Zeeman en 1900 estis nomumita al fizika profesoro de la Universitato de Amsterdamo, li iĝis en 1908 gvidanto de la fizika insituto de la universitato, kie laboris ĝis sia morto. Li analizis la disvastiĝon de la lumo en moviĝanta medio.

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1914.