La efiko de ZeemanZeeman-efiko (efekto estas malĝusta termino) estas (en fiziko kaj astronomio) la disiĝo de unu spektra linio al du aŭ pluraj, en magneta kampo. La fenomenon observis unuafoje la nederlanda fizikisto Pieter Zeeman en 1896. Li rimarkis la larĝiĝon de la D-linio de natrio en flamo, lokigante inter fortaj magnetaj polusoj.

La efiko de magneta indukdenso obligas la spektajn liniojn, ĉar ĝi evidentiĝas ne nur la statoj de la energiniveloj, sed ankaŭ la substatojn.

Pli poste evidentiĝis, ke la "larĝiĝo" fakte estis disiĝo de la spektra D-linio de natrio je 3 konsisteroj. La kvantuma meĥaniko klarigis, ke la elektrono ellasas (al ondolongo konvena) radiadon dum transiro inter diskretaj, bone difinitaj energioniveloj. Radiadon el ĉiu nivelo karakterizas bone difinita impulsa momanto (spino), kiu disiĝas pro magneta kampo al substatoj de energiaj niveloj. Per la apero de la spektro-konsisteroj, respeguliĝas tiel la substatoj de energiaj niveloj.

Vidu ankaŭ redakti