Meurthe-et-Moselle
franca departemento
Meurthe-et-Moselle estas unu el la departementoj de la franca regiono Grand Est, nomata laŭ la riveroj Meŭrto kaj Mozelo. Ĝi etendiĝas sur 5 246 km2 kaj enhavas 731 004 loĝantojn. La ĉefurbo estas Nancio.
Meurthe-et-Moselle | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Grand Est |
Numero | 54 |
Prefektejo | Nancy |
Subprefektejoj | Briey Lunéville Toul |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Mathieu Klein (ne plu) |
Prefekto | Philippe Mahé (ne plu) |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 732 590 (2020) |
Areo | 5 246 km² |
Loĝdenso | 140 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 20 |
Komunumaroj | 23 |
Komunumoj | 591 |
La departemento tute enhavas 594 komunumojn.
Geografio Redakti
Meurthe-et-Moselle havas landlimojn kun la departementoj Meuse (Mozo), Vosges (Vogezoj), Bas-Rhin (laŭvorte "malalta Rejno", en Esperanto "Suba Alzaco") kaj Moselle (Mozelo), sed ankaŭ kun Belgio kaj Luksemburgio.
Krom la prefektejo kaj la subprefektejoj, la departemento havas aliajn gravajn urbojn kiel Longwy, Pont-à-Mousson aŭ Villerupt.
Arondismentoj Redakti
La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Oficiala turisma paĝaro Arkivigite je 1999-10-14 per la retarkivo Wayback Machine (germane, angle, france, itale, nederlande)
- Departementa prefektejo (france)
- Departementa Konsilio Arkivigite je 2003-02-18 per la retarkivo Wayback Machine (france)