Palaco de Malkovro

muzeo en Francio

La Palaco de Malkovro (france Palais de la découverte) estas muzeo kaj scienca kultura centro de Parizo (Francio). Ĝi situas en 8-a arondismento, sur Avenuo Franklin Delano Roosevelt. Ĝi estis kreita en 1937 de Jean Baptiste Perrin (Nobel-premio pri fiziko en 1926) kaj Jean Rostand (por "biologio") en la internacia ekspozicio "Arto kaj Teĥnologio en moderna vivo." Ĝi havas areon de 25 000 m² kaj situas en la okcidenta alo de Granda Palaco, konstruita de la arĥitekto Albert-Félix-Théophile Thomas.

Palais de la découverte
Paris avenue franklin d roosevelt.jpg
Lando: Francio
Regiono: Francilio
Urbo: Parizo
Adreso: Granda Palaco
Avenue Franklin-D.-Roosevelt
8-a arondismento de Parizo
Koordinatoj: 48° 51′ 58″ N, 2° 18′ 39″ O (mapo)48.8662222.310778Koordinatoj: 48° 51′ 58″ N, 2° 18′ 39″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Palais de la découverte (Parizo)
DEC
Palais de la découverte
Palais de la découverte
Palais de la découverte
Malfermdato: 1937
Kolektoj: Scienco, teĥniko
Retpaĝo: www.palais-decouverte.fr
Information icon.svg
vdr

La palaco montras al la gejunuloj, ke moderna homo povas kompreni la novajn defiojn de la mondo, precipe tiujn, kiuj dependas de sciencaj kaj teĥnikaj progresoj. Ĝi ofertas eksperimentojn kaj sciencajn elmontrojn.

Ekde 2009 la palaco kunfandiĝis kun la Cité des Sciences et de l'Industrie (Civito de Sciencoj kaj Industrio) en komuna centro nomata Universcience.

Ĝi akceptas 600 000 vizitantojn ĉiujare.

Publikaj transportojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Palacio del Descubrimiento en la hispana Vikipedio.