EdE-C Aimé COTTON (koton), franco, fama scienculo, fizikisto, profesoro ĉe la Pariza Universitato, ano de la Scienca Akademio. Naskiĝis je la 9-a de oktobro 1869 en Bourg-en-Bresse, kaj mortis je la 16-a de aprilo 1951 en Sèvres. Li pristudis la interferojn, difrakton kaj polarizon de la lumo, efikojn de Cotton, de Faraday, de Zeeman, ktp. La granda elektromagneto, pri kiu li parolis en la UK de Bern, 1913, estis realigata en 1924. Tiun grandan ilon pezantan pli ol cent milkilogramojn Cotton instalis en laboratorio de Bellevue apud Paris. Tia elektromagneto permesas atingi elelektomagnetan indukton ĝis 7 tesloj; ĝin oni senĉese uzas por diversaj esploradoj, precipe pri la radioaktivaj substancoj kaj la magnetooptikaj fenomenoj.

Aimé Cotton
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1869 (1869-10-09)
en Bourg-en-Bresse
Morto 16-an de aprilo 1951 (1951-04-16) (81-jaraĝa)
en Sèvres
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo • Universitato de Parizo
Familio
Frat(in)o Émile Cotton
Edz(in)o Eugénie Cotton
Okupo
Okupo fizikisto • membro de Franca rezistado • esperantisto • universitata instruisto
vdr

Esperantisto ekde 1907, li ĉeestis dek UK-jn. Eksprezidanto de ISAE. kaj de la "Federation Universitaire Esperantiste de France", li propagandis per artikoloj en sciencaj kaj grandpublikaj revuoj.


Eksteraj ligiloj redakti